Vankuvero

urbo en Brita Kolumbio, Kanado
Tiu ĉi artikolo temas pri la kanada urbo Vankuvero (Vancouver). Por aliaj sencoj de "Vankuvero" aŭ "Vancouver", vidu la apartigilon.

Vankuvero (angle Vancouver, IFA: /vɛŋkuvɚ/) estas havenurbo kiu troviĝas ĉe la kontinenta bordo en sudokcidenta Brita Kolumbio, Kanado. Ĝiaj limoj estas la Georgia Markolo, la Rivero Frejzero, kaj la Marbordaj Montoj. Vankuvero ricevis sian nomon de Kapitano George Vancouver, brita esploristo.

Vankuvero
angle Vancouver
urbo
FlagoBlazono
urbego • urbo en Brita Kolumbio • limurbo [+]

Oficiala nomo: Vancouver
Etimologio: el holanda "van Coevorden"
Moto: By Land, Air and Sea We Prosper
(Laŭ tero, aero kaj maro ni prosperas)
Kromnomo: Holivudo de la nordo

Ŝtato Kanado
ProvincoBrita Kolumbio
RegionoMalalta Ĉeflando
DistriktoMetropolo Vankuvero

MontaroMarborda Montaro
Transporto-
- fervojoKanad-Pacifika Fervojo
Najbaras kunGeorgia Markolo
RiveroFrejzero

SituoVankuvero
- altecom [+]
- koordinatoj49° 16′ N, 123° 7′ U (mapo)49.260833333333-123.11388888889Koordinatoj: 49° 16′ N, 123° 7′ U (mapo)
Plej alta punkto 
- alteco167 m
Plej malalta punkto0

Areo114,67 km² (11 467 ha)
- de metropolo2 878,52 km² (287 852 ha)

Loĝantaro578 041 (2008)
- de aglomeraĵo2 524 113 Malalta Mainlando
- de metropolo2 249 725 Metropolo Vankuvero
Denseco5 040,91 loĝ./km²
- de metropolo781,56 loĝ./km²

Estiĝo6-a de aprilo 1886
GvidantaroUrbokonsilio de Vankuvero
UrbestroGregor Robertson
ManaĝeroJudy Rogers

HorzonoPTZ (UTC-8)
- somera tempoPTZ (UTC-7)
PoŝtkodoV5K ĝis V6Z
Telefona antaŭkodo+1-604, +1-778
GNBCJBRIK

Vankuvero (Brita Kolumbio)
Vankuvero (Brita Kolumbio)
DEC
Lokigo de Brita Kolumbio en Kanado

Vankuvero (Vankuvero)
Vankuvero (Vankuvero)
DEC

Map
Vankuvero

Vikimedia Komunejo:  Vancouver
Retpaĝaro: vancouver.ca
vdr
La vankuvera urbocentro vidita de Fairview Slopes norden trans False Creek

En la urbo Vankuvero loĝas 611 869,[1] kaj en la urba regiono, la Aglomeraĵo Vankuvero 2 249 725.[1] Ĝi estas do la plej granda urbo en Brita Kolumbio kaj okcidenta Kanado, kaj la tria plej granda en la lando.[2] Vankuvero estas etne diversa. 52% de urbanoj[3][4] kaj 43% de urbregionanoj[5] parolas denaske alian lingvon ol la anglan. La tuta loĝantaro de la vankuvera regiono laŭprognoze atingos 2,6 milionoj antaŭ 2020.[6] La loĝantara denseco estas la kvara plej alta inter grandaj urboj de Nordameriko post Novjorko, Sanfrancisko, kaj Meksikurbo. Oni prognozas ke ĝi atingos la duan rangon antaŭ 2021.[7]

La unuaj neindiĝenaj loĝantoj de Vankuvero alvenis en la 1860aj jaroj precipe de Usono pro la malkovro de oro en Frejzer-Kanjono, sed multaj enmigrintoj ne restis post la orĉasado. La urbo kreskis rapide de malgranda lignoprilabora urbo al grava centro post konektiĝo al la oriento per transkontinenta fervojo (Canadian Pacific Railway) en 1887. La haveno de Vankuvero iĝis internacie grava post la kompletigo de la Panama Kanalo, kio malaltigis frajtojn en la 1920aj jaroj kaj ebligis sendi grenon de la prerioj okcidenten kaj eksterlanden per Vankuvero.[8] Hodiaŭ ĝi estas la plej uzata marhaveno en Kanado, kaj eksportas pli da kargo ol iu alia haveno en Nordameriko.[9]

La ekonomio de Vankuvero dependas tradicie de la naturaj rimedoj de Brita Kolumbio: arbaroj, minado, fiŝkaptado kaj terkulturado. Ĝi tamen diversiĝis post tempo, kaj la hodiaŭa Vankuvero havas vibran servindustrion, kreskantan turismindustrion, kaj ĝi iĝis la tria plej granda filmprodukta centro post Losanĝeleso kaj Novjorko.[10][11][12][13][14] En Vankuvero plivastiĝis ankaŭ teĥnologiaj industrioj. Notinda ekzemplo estas produktado de videoludoj.

Vankuvero ade rangiĝas inter la tri plej bonaj urboj en la mondo laŭ vivokvalito.[15][16][17][18] Ekzemple, laŭ raporto de 2007 de Mercer Human Resource Consulting pri vivokvalito, Vankuvero okupis la trian lokon kune kun Vieno (post Zuriko kaj Ĝenevo.[19][20] Vankuvero estas la dua plej altkosta urbo en Kanado post Toronto kaj la 89a en la mondo.[21]

La Vintraj Olimpikoj de 2010 okazis en Vankuvero kaj en la monta vintrosporta vilaĝo Whistler 115 kilometrojn pli nordoriente.[22][23][24]

Rigardo elde la ponto Granville al Vankuvero

Lokoj en Vankuvero redakti

  Okcidenta Vankuvero Urbo Norda Vankuvero Distrikto Norda Vankuvero  
Universitataj Terenoj

 
   Vankuvero   
 

Burnaby
Nov-Vestminstro
Georgia Markolo Richmond
Delta
Surrey

La Malalta Ĉeftero (angle Lower Mainland) estas komunnomo por la metropola areo de la urbo Vankuvero.

Famuloj redakti

Ĝemelaj urboj redakti

Esperanto en Vankuvero redakti

  • Dum la somero de la jaro 1984 en la urbo okazis la 69-a Universala Kongreso de UEA kun 802 partoprenantoj.
  • En Vankuvero loĝas Arono Chapman kaj Karlina Daley, kiuj faras la podkaston Radio Verda.
  • La maldekstra politika librovendejo Spartacus Books havas sekcion de aĉeteblaj esperantaj libroj.
  • Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.


Panoramo de la Norda Marbordo

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 GVRD Population Estimates 1996 - 2006. BC statistics. Arkivita el la originalo je 2008-06-24. Alirita 2007-01-28. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-06-24. Alirita 2008-03-29.
  2. Population of census metropolitan areas (2001 Census boundaries). Statistics Canada. Alirita 2006-09-15.
  3. 2006 Census: Population by mother tongue - cities. Arkivita el la originalo je 2008-01-26. Alirita 2007-12-17. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-01-26. Alirita 2008-03-29.
  4. City Facts 2004. City of Vancouver. Arkivita el la originalo je 2006-02-06. Alirita 2006-11-11. Arkivigite je 2006-02-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-02-06. Alirita 2008-03-29.
  5. 2006 Census: Population by mother tongue - Metro regions. Arkivita el la originalo je 2008-05-04. Alirita 2007-12-17. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-05-04. Alirita 2008-03-29.
  6. Urban Statistics - 2020 projection Urban Statistics. City Mayors. Alirita 2007-01-17.
  7. Vancouver. Emporis, Inc.. Alirita 2007-11-25.
  8. (January 1936) “Rise of the Port of Vancouver, British Columbia”, Economic Geography 12 (1), p. 61–70. doi:10.2307/140264. Alirita 2007-01-17.. 
  9. Port Facts. Port of Vancouver. Arkivita el la originalo je 2008-09-25. Alirita 2007-01-17. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-09-25. Alirita 2008-03-29.
  10. Overnight visitors to Greater Vancouver by volume, monthly and annual basis. Vancouver Convention and Visitors Bureau. Arkivita el la originalo je 2011-07-17. Alirita 2006-11-16. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-17. Alirita 2008-03-29.
  11. Key Sectors. Vancouver Economic Development Commission. Arkivita el la originalo je 2006-11-23. Alirita 2006-11-11. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-05-11. Alirita 2008-03-29.
  12. Industry Profile. BC Film Commission. Alirita 2006-12-24. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-07. Alirita 2008-03-29.
  13. Vancouver Film Industry. Vancouver.com. Arkivita el la originalo je 2008-05-17. Alirita 2006-12-24.
  14. Gasher, Mike. (November 2002) Hollywood North: The Feature Film Industry in British Columbia. Vancouver: University of British Columbia Press. ISBN 0-7748-0967-1.
  15. "Vancouver and Melbourne top city league", BBC News, 4 October 2002. Kontrolita 2006-11-14.
  16. "Vancouver is 'best place to live'", BBC News, 4 October 2005. Kontrolita 2007-01-17.
  17. "Vancouver world's second-best place to live: survey", CBC News, 3 March 2003. Kontrolita 2007-09-01.
  18. Readers Choice Awards 2005. Condé Nast Traveler. Alirita 2006-11-23.
  19. Vancouver leads Canadian cities in world survey. CBC.ca. Arkivita el la originalo je 2007-04-06. Alirita 2007-04-02.
  20. Expensive cities: The global cost of living. Interactive map. CBC.ca. Retrieved: 2007-06-19.
  21. Beauchesne, Eric, "Toronto pegged as priciest place to live in Canada", CanWest News Service, 24 June 2006. Kontrolita 2006-11-23. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-12-27. Alirita 2008-03-29.
  22. Vancouver 2010 Election. International Olympic Committee. Alirita 2007-01-17.
  23. Vancouver 2010. Vancouver Organizing Committee for the 2010 Olympic Games. Alirita 2007-01-27.
  24. "Vancouver to host 2010 Winter Olympics", BBC, 2003-07-18. Kontrolita 2007-01-17.

Vidu ankaŭ redakti

 

Panoramo de Vankuvero vidata norde el najbareco de Broadway kaj Oak Street. La ponto maldekstre estas Granville Street Bridge.