Karikaturo

(Alidirektita el Karikaturisto)

Karikaturo estas arta prezentaĵo de iu (aŭ io), kiu en humura formo prezentas certajn aspektojn en troigita aŭ alegoria formo. La vorto devenas de la itala vorto caricare = (tro)ŝarĝi. Tre ofte karikaturo havas la formon de desegnaĵo; multaj ĵurnaloj regule komentas aktualaĵojn en formo de desegnita karikaturo.

Karikaturo de Charles Darwin, el la brita revuo The Hornet, 1871.

Laŭ Francisko Azorín, karikaturo estas bildo ridindiganta ion aŭ iun, per komikaj trajtoj, groteska troigo.[1] Li indikas etimologion el la latina caricare kaj aldonas formojn karikaturi (= fari karikaturon), karikaturisto kaj karikaturigi.[2]

Soci-Politikaj Aspektoj

redakti

Politika bildstrio estas politika satira ilustraĵo, kiu esprimas opinion pri aktualaĵoj per vidaj bildoj, simboloj kaj motivoj, grafika ĵonglado, desegnado de politikistoj kaj publikaj personoj en ridinda maniero, kaj eĉ per dialogoj kaj komikaj balonoj. La temo de la unuaj bildstrioj je la 15-a jarcento kutime estas pri reĝojn kaj la eklezion. En la moderna epoko, plej multaj gazetoj ĉirkaŭ la mondo havas ĉiutagan bildstrion, desegnitan de regula karikaturisto, aŭ kelkaj karikaturistoj, ĉiu laŭvice.

De la fino de la 18-a jarcento la bildstrio komencis esti uzata kiel ilo por kritiki homojn aŭ fenomenojn [1]. Kritiko pri ĝi estas ĝenerale konsiderata legitima formo de sinesprimlibereco.

Grava ŝtormo furiozis en la islama mondo kaj multaj en februaro 2006 post bildstrioj de Mohamedo, publikigitaj en dana ĵurnalo, kiun multaj islamanoj vidis kiel netolerebla malobservo de sia religio. Dum multaj jaroj estas la kutimo en la islama mondo eldoni tre evidentajn antisemitajn bildstriojn, kiel parto de la israela-araba konflikto, kaj ĉi tio estas akceptita de legantoj de gazetoj tie kiel natura kaj taŭga ago. [3]

Famaj karikaturistoj

redakti

Karikaturo en Esperanta movado

redakti

La unuaj karikaturoj rilataj al Esperanto aperis en la humuraj gazetoj antaŭ la Unua mondmilito (La Spritulo kaj aliaj). Antaŭ la kongreso de 1914 en Parizo la LKK eldonis serion da poŝtkartoj kun karikaturoj pri la plej konataj aliaj esperantistoj. Post la Unua mondmilito ankaŭ manke de ilustrita gazeto kun multaj abonantoj ĉi tiu arto ne povis evolui kaj restis same malofta, kiel antaŭmilite. Post l933 la apero de la Pirato ebligis iufojan aperon de iuj karikaturoj en Literatura Mondo, kaj ankaŭ aliaj E-gazetoj presigas en la kongresa tempo iujn fotojn aŭ desegnojn, iel rilatajn al la karikaturo. Signifan nombron da tiaj desegnoj ni trovas en la verko "El la verda biblio" de I. Lejzerowicz. Inter la bonaj malmultaj esperantistoj-karikaturistoj nomeblas R. Laval (Paris), S. Bartha (Budapest).

Vidu ankaŭ

redakti

Literaturo

redakti

Redoulez, Marcelo (2019). Esprimlibero per presdesegnoj. En: Sennacieca Revuo 147, 4-17.

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 106.
  2. Azorín, samloke.