Belmonte (karikaturisto)

Belmonte, pseŭdonimo de Benedito Carneiro Bastos Barreto (San-Paŭlo, la 15-an de majo 1896 — San-Paŭlo, la 19-an de aprilo 1947) estis karikaturisto, pentristo, kartunisto, kronikisto, verkisto kaj ilustristo.[1]

Belmonte
Persona informo
Naskonomo Benedito Carneiro Bastos Barreto
Naskiĝo 15-an de majo 1896 (1896-05-15)
en San-Paŭlo
Morto 19-an de aprilo 1947 (1947-04-19) (50-jaraĝa)
en San-Paŭlo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Profesio
Okupo pentristo • karikaturisto • kartunisto • kronikistoilustristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li komencis sian karieron en 1912, en san-paŭla revuo Rio Branco, dum li samtempe kontribuis al la riodeĵanejra revuo D. Quixote. Liaj desegnaĵoj plu aperas en diversaj presorganoj ĝis kiam li estas dungita de "Folha da Noite" en 1921, kie li anstataŭas la artiston Voltolino (1884-1926). Ekde tiu laboro, li ekuzis la pseŭdonimon Belmonte.

En 1925, Belmonte kreis la rolulon Juca Pato [ĵuka pato] (Joĉjo Anaso): senhara "pro tiom da frapo sur la kapo", kies devizo estis "povus esti pli malbone", per kio Belmonte reprezentis la frustriĝojn de la meza klaso de San-Paŭlo. Li estis simbolo de ordinara homo, honesta laboristo, kiu estis sufokita de burokrataĵoj, inflacio kaj koruptado. En pramerkatika epoko, Juca Pato aperis sur cigaredpakaĵoj, kajerkovriloj, bombonpakaĵoj, lesivo-boteloj, karnavalaj kanzonoj, krom fama Trinkejo "Juca Pato", renkontiĝejo de intelektuloj kaj artistoj.

En 1929-30, Juca Pato furoris en "Folha da Manhã", nuntempa ĵurnalo Folha de S. Paulo, kun kritikoj al Getúlio Vargas kaj Liberala Alianco. Folha da Manhã subtenis prezident-kandidaton Júlio Prestes. Je la venko de Revolucio de 1930, la ĵurnalo estis detruita, kaj nur revenis al funkciado en 1931, laŭ alia politika tendenco.

La 10-an de novembro 1937, tago de instaliĝo de la t.n. Nova Ŝtato, diktatoreca reĝimo, li publikigis kartunon en kiu Juca Pato legis ekstraktojn de la Usona Konstitucio, kun Statuo de Libereco en la fono. Li poste estis devigita de DIP (la ŝtata departemento pri informado kaj propagando) okupiĝi nur pri alilandaj temoj.

Juca Pato, de Belmonte

Krom karikatur-albumojn, li verkis ankaŭ kronikojn kaj humurajn rakontojn kiel Assim falou Juca Pato (Tiel parolis Juca Pato) en 1933, Ideias de João Ninguém (Ideoj de Johano Neniulo) en 1935 kaj historiajn eseojn kiel No tempo dos bandeirantes (En la tempo de bandeirante), Brasil de outrora (Alitempa Brazilo), Costumes da América Latina (Latinamerikaj Moroj). Li estis ankaŭ unu el la plej bonaj ilustristoj de la porinfana verkaro de Monteiro Lobato. Ilustraĵojn de la unua eldono de la porinfana libro de Monteiro Lobato O Poço do Visconde (La Puto de la Vicgrafo, pri naftoekspluatado en Brazilo), publikigita en 1937, kaj ankaŭ de la ceteraj porinfanaj libroj de tiu verkisto, ĝis 1947.

Januare de 1945, Joseph Goebbels, en unu el siaj lastaj elsendoj de Radio Berlino, atakis la libron de karikaturoj de Belmonte. Laŭ Goebbels, la artisto estis soldulo de anglaj kaj usonaj aliancanoj. Tri jarojn post la fino de la Dua Mondmilito kaj post lia morto sekve de tuberkulozo, aperis lia libro "Caricatura dos Tempos" (Karikaturo de la Tempoj), reeldonita de Editora Melhoramentos en 1982. Ĝiaj karikaturoj estas kompilaĵo de albumoj kaj ĵurnalaj karikaturoj de Belmonte aperintaj inter 1936 kaj 1946, kaj ĝi tradukiĝis por pluraj latinamerikaj landoj.

Referenco redakti

  1. Belmonte (1897 - 1947). Itaú Cultural. la 9-an de junio 2010. Konsultita la 2-an de junio 2018.
 
Kartuno de Belmonte: "En la muzeo - la maltrankviliga rideto de Gioconda" (Stalin), mirata de Göring, Hitler kaj Goebbels, kun muzeo-gardistoj Churchill kaj Roosevelt.