Kroniko, (latine Chronica, greke χρονικά) estas kolekto de historiaj faktoj, kronologie kompilitaj. La mezepokaj kronikoj estis libroj artisme prilaboritaj el vidpunktoj literatura kaj pentroarta (precipe la inicialo, unua litero de ĉapitro estis bele kolorigita, ofte kun bildo de figuroj), kaj ili nun estas ĉefaj fontoj de historiaj faktoj pri la antikvaj tempoj.

La termino kronikisto estas aludo al la verkisto kiu kolektas kaj redaktas historiajn aŭ aktualajn faktojn, en la literatura ĝenro nomita kroniko.

Ankaŭ en la Biblio redakti

Estas du libroj Kroniko (Biblio)

Kroniko kaj kronika redakti

Kroniko estas radika vorto kun ĉi-supra difino. Sed kronika signifas longdaŭra (plej ofte pri malsano, eĉ dumviva), kiam ĝi originas de la alia radiko kronik/.

Vidu ankaŭ redakti