Hermann Göring
Hermann GÖRING (12-a de januaro 1893 – 15-a de oktobro 1946) estis germana nazia politikisto, militestro, estra membro de la nazia partio, antaŭoficiro en la Tria Regno kaj estro de la germana milita aviadilaro Luftwaffe. Li estis akuzita pri krimoj dum milito kaj krimoj kontraŭ homeco ĉe la Proceso de Nürnberg en 1945-1946 kaj kondamnita al mortopuno per pendumo, sed du horojn antaŭ la ekzekuto li memmortigis sin pere de kalia cianido. Li havis aristokratan heredon kaj estis heroo de la Unua Mondmilito pro la gajno de la Pour le Mérite.
Hermann Wilhelm Göring | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Hermann Göring en 1932
| |||||
Persona informo | |||||
Hermann Göring | |||||
Naskonomo | Hermann Wilhelm Göring | ||||
Naskiĝo | 12-an de januaro 1893 en ![]() | ||||
Morto | 15-an de oktobro 1946 en ![]() | ||||
Mortis pro | sinmortigo [#] | ||||
Mortis per | venenado per cianido [#] | ||||
Tombo | Wenzbach [#] | ||||
Religio | luteranismo [#] | ||||
Lingvoj | germana [#] | ||||
Loĝloko | Reichstagspräsidentenpalais [#] | ||||
Ŝtataneco | Nazia Germanio • Germana Imperiestra Regno [#] | ||||
Alma mater | Munkena universitato • Royal Prussian Main Cadet Institute • Royal Prussian Cadet House Karlsruhe [#] | ||||
Partio | NSDAP | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Heinrich Ernst Göring [#] | ||||
Patrino | Franziska Tiefenbrunn [#] | ||||
Gefratoj | Albert Göring [#] | ||||
Edz(in)o | Carin von Kantznow (1923–1931, mortinta) Emmy Sonnemann (1935–1946) | ||||
Infanoj | 4 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • piloto • militkrimulo • artkolektanto [#] | ||||
Aktiva en | Berlino [#] | ||||
Aktiva dum | 1912–1945 [#] | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Prezidento de Reichstag | |||||
Dum | 1932 – 1945 | ||||
Prezidento | Paul von Hindenburg Adolf Hitler | ||||
Antaŭulo | Paul Löbe | ||||
Sekvanto | neniu | ||||
Ministra Prezidanto de Prusio | |||||
Dum | 10-a de aprilo 1933 – 24-a de aprilo 1945 | ||||
Antaŭulo | Franz von Papen | ||||
Sekvanto | Prusio nuligita | ||||
Reichsstatthalter de Prusio | |||||
Dum | 1935 – 1945 | ||||
Antaŭulo | Adolf Hitler | ||||
Sekvanto | Prusio nuligita | ||||
Regna Ministro por Aviadilaro | |||||
Dum | Aprilo de 1933 – Aprilo de 1945 | ||||
Prezidento | Paul von Hindenburg Adolf Hitler | ||||
Antaŭulo | la funkcio establita | ||||
Sekvanto | Robert Ritter von Greim | ||||
Regna Ministro por arbaraferoj | |||||
Dum | Julio de 1934 – Aprilo de 1945 | ||||
Prezidento | Paul von Hindenburg Adolf Hitler | ||||
Antaŭulo | la funkcio establita | ||||
Sekvanto | N/A | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
VivoRedakti
Dum la Unua Mondmilito li fariĝis piloto kaj poste komandanto de la aviadilaro Richthofen (1918). Li estis flug-aso, pafinta 22 malamikajn aviadilojn. En la jaro 1922 li fariĝis membro de la ekstreme naciisma partio NSDAP . Forte ŝatata de Adolf Hitler, li fariĝis prezidento de la Reichstag (1932). Li ĉefe kreis la germanan militan aviadilaron (Luftwaffe). Hitler nomumis lin sia anstataŭulo (1939), sed poste malaprobis lin (1945).
Vidu ankaŭRedakti
InteresaĵojRedakti
8.03.1940: En sia instrukcio interalie ordonis marki polojn (per litero P) kaj laborigi ilin en partoj de Tria Regno liberaj de ĉeĥoj kaj soraboj.