La Reichsstatthalter (en germana: [ˈʁaɪçsˌʃtathaltɐ], nome Imperia regantanstaŭanto) estis titolo uzita en la Germana Imperio kaj poste en Nazia Germanio.

La titolo Statthalter des Reiches (1879–1918) estis kreita de la Germana Imperio por la areoj de Alsace (Elsaß) kaj Lorraine (Lothringen) kiujn Francio cedis al Germanio post la Franc-Prusia Milito. Tio estis abolita kiam Alsace-Lorraine estis, siavice, recedita al Francio post Germanio estis venkita en la Unua Mondmilito. Estis sep titolanoj en tiu periodo.

Dum la Tria Regno, la Nazioj kreis la titolon Reichsstatthalter (Regnestro aŭ Regdeputito) por akiri rektan kontrolon super ĉiuj la aliaj ŝtatoj (scepte pri Prusio) post la venko en la ĝenerala balotado de 1933. Iliaj sendependaj ŝtataj registaroj kaj parlamentoj estis sinsekve abolitaj, kaj la Regna registaro ekkontrolis rekte la tuton per procezo nomita Gleichschaltung ("kunordigo"). La registaro de Prusio estis jam elprenita fare de la Regno unu jaron pli frue en la Preußenschlag sub la kanzeliero Franz von Papen.