Paul von Hindenburg

prusa generalo; prezidento de Germanio

Paul Ludwig Hans Anton von Beneckendorff und von Hindenburg (naskiĝis la 2-an de oktobro 1847 en Poznano/Poznań/Posen, mortis la 2-an de aŭgusto 1934 en la bieno Neudeck apud Resenberg) estis germana oficiro kaj politikisto.

Paul von Hindenburg
Persona informo
Paul von Hindenburg
Naskonomo Paul Ludwig Hans Anton von Beneckendorff und von Hindenburg
Naskiĝo 2-an de oktobro 1847
en Posen, Grandduklando de Poznano,  Prusio
Morto 2-an de aŭgusto 1934
en Neudeck apud Rosenberg, Orienta Prusio,  Germana Regno
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pulma kancero vd
Tombo Elizabetapreĝejo vd
Religio kristano luterano
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioReĝlando Prusio vd
Alma mater Prusa Militakademio vd
Partio senpartia
Subskribo Paul von Hindenburg
Familio
Dinastio von Beneckendorff und von Hindenburg vd
Patro Hans Robert Ludwig von Beneckendorff und von Hindenburg vd
Patrino Luise Schwickart vd
Gefratoj Bernhard von Hindenburg vd
Edz(in)o Gertrud von Sperling
Infanoj Oskar von Hindenburg
Profesio
Okupo politikistomilitistosoldato vd
Aktiva en HanovroBerlino vd
Aktiva dum 1866– vd
2-a Regna Prezidanto de Germanio
2-a Prezidento de Germana Regno
Dum 12-a de majo 19252-a de aŭgusto 1934
Antaŭulo Friedrich Ebert
Sekvanto Adolf Hitler
(kiel regna Führer)
Germana generala stabestro
Dum 1916 – 1919
Antaŭulo Erich von Falkenhayn
Sekvanto Wilhelm Groener
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Paul von Hindenburg

Hindenburg havis karieron antaŭ la unua mondmilito, pensiiĝis kaj estis reaktivigita por tiu milito. Danke al bataloj por defendi Orientan Prusion, li fariĝis fama. Kune kun Erich Ludendorff li estis dum du jaroj iuspeca diktatoro de Germanio.

De 1925 ĝis sia morto li estis la dua prezidento de la Vajmara Respubliko. Dum la unuaj jaroj li plenumis sian rolon kiel la konstitucio intencis. Sed ekde 1930 li subtenis la registaron per specialaj dekretoj kaj tiel fakte transprenis la leĝodonadon.

La 30-an de januaro 1933 li nomumis Adolf Hitler regna kanceliero de Germanio. Per tio komenciĝis la aktiva fazo de la nazia potencopreno en Germanio.

Mortinta en 1934, lia korpo estis entombigita en speciala honora monumento en Orienta Prusio. Oni forportis la ĉerkon kun la korpo en 1945 al okcidento. Nun lia tombo estas en Marburg ĉe la rivero Lahn en la Elizabeta preĝejo.

Urboj en kiuj li estis honora civitano redakti

Kuriozaĵoj redakti

Hindenburg estis la sola prezidento de la Vajmara Respubliko, kiun elektis la popolo:

  • La unua prezidento Friedrich Ebert estis elektita de la Nacia Asembleo.
  • La intertempa prezidento Walter Simons aŭtomate, kiel prezidanto de la regna kortumo, ricevis la oficon post la morto de Ebert, pordume, ĝis elekto de nova prezidento.
  • Adolf Hitler mem deklaris sin prezidento, tamen igis konfirmi tion per (aranĝita) plebiscito.
  • Karl Dönitz post la morto de Hitler transprenis la prezidentecon laŭ ties testamento.