Susz

urbo en nuntempa Pollando
(Alidirektita el Neudeck)

Susz, legu [Suŝ] (germane: Rosenberg, legu [ROznberk], signifo "roza monto"; prapruse Suse) estas urbo en Varmio-Mazurio en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Susz en distrikto Iława. En 2021 en la urbo vivis 5 309 loĝantoj.

Susz
germane: Rosenberg

Blazono

Blazono
urbo
Susz (Pollando)
Susz (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Susza
Provinco Varmio-Mazurio
Distrikto Distrikto Iława
Komunumo Komunumo Susz
Speco de komunumo Urbo-kampa
Koordinatoj 53° 43′ N, 19° 20′ O (mapo)53.7219.337222222222Koordinatoj: 53° 43′ N, 19° 20′ O (mapo)
Areo 6,67 km²
Loĝantaro 5309 (en 2021)
Loĝdenso 796 loĝ./km²
Poŝtkodo 14-240
Telefona antaŭkodo 55
TERYT 6283507064
Estro Jan Adam Sadowski
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Wybickiego 6
Poŝtkodo de estraro 14-240
Telefono de estraro 55 278-60-15
Fakso de estraro 55 278-62-22
Poŝto de estraro susz@susz.pl
Komunuma retejo http://www.susz.pl
vdr
La malnova blazono de la urbo Rosenberg
La palaco en proksima bieno Neudeck, estis la posedaĵo de Paul von Hindenburg, la tria prezidento de la Vajmara Respubliko
Palaco Finckenstein / Schloss Finckenstein en la 19-a jarcento
La Irania sendito Mirza Mohammed Reza-Qazvini kunside kun Napoleono Bonaparte en la Palaco Finckenstein, la 27an de aprilo 1807, por subskribi la Traktaton de Finckenstein.
La gotika Preĝejo de Sankta Antonio
La ruinigitaj gotikaj defendmuroj, el la 14a jc

Historio redakti

Historio de Rosenberg en la Mezepoko redakti

La urbo estis fondita de Teŭtona Ordeno en la jaro 1305 sur la loko de la iama burgo de la praprusoj, kiu havis la nomon Suse. De la momento kiam al la teŭtonoj kiel feŭdon de la tero de la kastelo de Chełmno donis pola princo Konrado la 1-a de Mazovio en la jaro 1228, ĝis la tuta okupado de Pomezanio en la jaro 1236 pasis 8 jaroj. Dum tiu tempo la Teŭtona Ordeno tute okupis tiun setlejon. Por plifortigi la akiritan teron kaj la setlejon la teŭtonoj ekkomencis konstrui la fortikaĵojn kiel kvarangulan ter-remparon plifortigitan per palisaro kaj ĉirkaŭita per profundaj fosaĵoj. La 20an de decembro 1314 roku Susz ricevis la lokigon laŭ la Chełmno-leĝo, ricevinte la nomon Rosenberg. En la jaro 1319 urbo havis jam la urbodomon, la defendmurojn kun la du pordeg-turoj, kastelon kaj konstruaĵojn kiuj ĉirkaŭis la centron de la urbo, do fakte la urboplacon. En la jaro 1414 dum la milito inter Pollando kaj Teŭtona Ordeno pola armeo detruis la urbon, la sekvajn detruojn donis la Dektrijara milito kiu okazis dum la jaroj 1454-1466 (vidu la apudan mapon). Ĝis la unua duono de la 15a jc la urbo rapide disvolviĝis. En Rosenberg bone disvolviĝis la drap- kaj teksad-metio. Krome aktivis gildoj de bakistoj, buĉistoj kaj ŝuistoj. La revenon el la kriza stato malhelpis la brulegoj (incendioj) kaj epidemioj, ĉefe pesto kaj manko de la bonaj ŝoseaj ligoj.

Historio en la 16a jc ĝis la 16a jc redakti

Dum la jaroj 1532-1817 Susz apartenis laŭvice al episkopo de Sambio Georg von Polentz, familio von Tettau kaj familio Schack von Wittenau. Dum la 17-a jarcento, la reĝo Gustavo la 2-a Adolfo (Svedio), kiu dezirante regi sur la Balta Maro, kaj sekve de la milito kun Pollando li estis en la jaro 1628 en la proksimeco de la urbo. La plimulto de la loĝantoj de la ĉirkaŭaĵo ankoraŭ en la 18a jc kaj komence de la 19a jc okupiĝis pri agrikulturo.

Historio en la 19a jc ĝis la 21a jc redakti

Dum la Napoleonaj militoj en la proksima vilaĝo Kamieniec estas fama Palaco Finckenstein (germane: Schloss Finckenstein). La palaco famiĝis en la jaro 1807, kiam Napoleono loĝis tie de aprilo ĝis junio tiujare, kaj la 27an de aprilo 1807 li subskribis tie la Traktaton de Finckenstein. En la jaro 1818 Rosenberg havis 990 loĝantojn. La nunan nomon oni donis al ĝi la 7-an de majo 1946.

Bibliografio:

Stanisław Archemczyk (2010): Historia Warmii i Mazur, tom 1. Pradzieje-1772 rok, Ośrodek Badań Naukowych im. Wojciecha Kętrzyńskiego, Olsztyn.

Stanisław Archemczyk (2011): Historia Warmii i Mazur, tom 2. Lata 1772-2010, Ośrodek Badań Naukowych im. Wojciecha Kętrzyńskiego, Olsztyn.

Ernst Bahr (1981): Handbuch der historischen Stätten, Ost- und Westpreußen. Kröner, Stuttgart.

Bronisław Chlebowski, Władysław Walewski, Filip Sulimierski (1890): Słownik geograficzny Królestwa Polskiego i innych krajów słowiańskich, tom 11, Nakładem Filipa Sulimierskiego i Władysława Walewskiego, Warszawa.

Janusz Cygański (2006): Susz. Z dziejów miasta i okolic, Muzeum Warmii i Mazur, Olsztyn.

Tomasz Darmochwał, Marek Jacek Rumiński (1996): Warmia Mazury. Przewodnik, Agencja TD, Białystok.

Mieczysław Hoffmann, Jerzy Sikorski (1971): Iława i okolice,Wojewódzki Komitet Kultury Fizycznej i Turystyki, Olsztyn.

Marcin Kuleszo, Barbara Wojczulanis (2001): Warmia i Mazury. Przewodnik ilustrowany,Agencja Fotograficzno-Wydawnicza Mazury, Olsztyn.

Wiesław Niesiobędzki (2006): Powiat iławski. Dzieje miast i wsi. Szkice historyczne od czasów krzyżackich do 1945 roku, Lokalna Organizacja Turystyczna Pojezierza Iławskiego i Dorzecza Drwęcy, Iława.

Wiesław Niesiobędzki (2008): Powiat iławski. Dzieje, zabytki, pejzaż i kultura, Zakład Poligraficzny Algraf, Iława.

Wiesław Niesiobędzki (2003): Zamki, pałace, dwory i inne zabytki powiatu iławskiego. Przewodnik historyczno-krajoznawczy, Wydawnictwo Tekst, Iława.

 
La baroka altaro en la interno de la gotika preĝejo de Sankta Antonio
 
La baroka jubeo en la gotika preĝejo de Sankta Antonio

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti