Sankta Antonio

apartigilo

Pluraj kristanaj sanktuloj havas la nomon Antonio, precipe:

  • Sankta Antonio la Granda, foje ankaŭ nomata "Antonio la Abato" kaj "Antonio de Egiptio", memorata je la 17-a de januaro
  • Sankta Antonio de Padovo, eklezia doktoro, memorata je la 13-a de junio
  • Sankta Antonio González, hispana dominikano, martire mortigita en 1637 en Japanio
  • Sankta (katolika) Antonius Maria Claret, kutime Antoni Maria Claret i Clarà, 1807–1870, kulture katalunlingva hispania episkopo kaj fondinto de monaĥa ordeno (sanktigita la 7-an de majo 1950 kaj beatigita la 25-an de februaro 1934), memorata je la 24-a de oktobro.
  • Sankta (katolika) Antonius Maria Gianelli, 1789–1846, episkopo de Bobbio kaj fondinto de monaĥa ordeno, sanktigita en 1951 kaj memorata je la 7-a de junio
  • Sankta Antonio de Kievo (983-1073), ankaŭ nomata Antonio Pecierskij, ermito kaj fondinto de la Monaĥejo de la Grotoj de Kievo
  • Sankta Antonio Maria Zakario aŭ itale Antonio Maria Zaccaria (1502-1539 en Kremono), itala kuracisto kaj teologo kaj fondinto ordena, memorata je la 5-a de julio.

Krome pluraj kristanaj sanktuloj tradicie havas la noman variaĵon Antonino (latine Antoninus, la latina sufikso signas malgrandecon, do iusence "Antonieto"), sed ankaŭ ofte citiĝas kiel Antonio, precipe:

  • Sankta Antonio, ankaŭ Antonino, martiro de Romo en nekonata jarcento, memorata je la 26-a de aprilo
  • Sankta Antonio, ankaŭ Antonino, pastro, martiro en Nikomedio en nekonata jarcento, memorata je la 27-an de aprilo
  • Sankta Antonino, ankaŭ Antonio, mortis en 304, martiro en Romo, kunsuferanto de sankta Lucia de Sirakuzo, memorata je la 25-a de junio kaj la 6-a de julio
  • Sankta Antonino, ankaŭ Antonio, martiro de Romo en nekonata jarcento, memorata je la 1-a de julio
  • Sankta Antonino de Apamea, martiro en la 2-a jarcento, memorata je la 4-a de julio kaj la 2-a de septembro.
  • Sankta Antoninus della Chiesa, 1394–1459, dominikano (sanktigita la 15-an de majo 1819), memorata je la 22-a de januaro
  • Sankta Antonino de Sorrento OSB, mortis ĉirkaŭ 830, benediktana abato, memorata je la 14-a de februaro.
  • Sankta (katolika) Antonino de Florenco, 1389–1459, ĉefepiskopo de Florenco, sanktigita je 1523 kaj memorata la 10-an de majo (antaŭe la 2-an de majo)
  • Sankta Antoninus Pavoni, ĉirkaŭ 1325–1374, dominikano kaj martiro, sanktigita la 4-a de decembro 1856 kaj memorata je la 3-a de februaro kaj la 9-a de aprilo.

Vidu ankaŭ redakti

  • San Antonio estas la hispanlingva formo de Sankta Antonio, kaj estas la nomo de pluraj geografiaj lokoj.