Antonio de Padovo

franciskano de la 13a jarcento kaj Doktoro de la Eklezio de la Katolika Eklezio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sankta Antonio (apartigilo)

Sankta Antonio de Padovo (naskiĝis kiel Fernando de BULHÕES la 15-an de aŭgusto 1195 en Lisbono, mortis la 13-an de junio 1231 ĉe Padovo) estis franciskano kaj sanktulo de katolikismo.

Sankta
Antonio de Padovo O.F.M.
Doktoro de la Eklezio
Persona informo
Antonius Patavinus
Naskonomo Fernandus
Naskiĝo 15-a de aŭgusto 1195
en Lisbono
Morto 13-a de junio 1231
en Padovo
Tombo Baziliko de Sankta Antonio vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Profesio
Okupo presbitero vd
Sanktulo
Kanonizo 30-a de majo 1232 de Gregorio la 9-a
Ĉefsanktejo Baziliko de Padovo
Festotago 13-a de junio
Atributoj libro, pano, knaba Jesuo, mantelo kaj monstranco, lilio
Patroneco Perditaj objektoj, akiro de edzo; urbo Padovo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pri lia naskiĝdato ne ekzistas dokumento. Li naskiĝis en nobela portugala familio, kiu devenis de Gotfredo de Bouillon.

Antonio estas la patrono de Padovo, kie li estas kutime nomata nur "la Sanktulo". La granda baziliko de la urbo estas dediĉita al li. Je lia mortotago en Padovo okazas granda procesio memore al li.

Li mortis en la aĝo de 35 jaroj. Dum sia vivo li faris miraklojn, kaj eĉ la tagon post lia morto okazis mirakloj. Pro tio jam unu jaron poste papo Gregorio la 9-a sanktuligis lin. En 1946 papo Pio la 12-a nomumis lin Doktoro de la Eklezio kaj nomis lin "evangelia doktoro", ĉar li kutimis subteni siajn eldirojn per citaĵoj el la evangelioj.

Li estas ankaŭ helpanto en la retrovado de perditaj objektoj.

En literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti