Modesto Eugenio Carolfi

Modesto Eugenio CAROLFI [karolfi] (naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1884 en San Giorgio Piacentino; mortis la 1-an de julio 1958 en Bolonjo[1]) estis itala Esperanto-pioniro kaj franciskana[2] pastro.

Modesto Eugenio Carolfi
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1884 (1884-08-05)
en San Giorgio Piacentino
Morto 10-an de julio 1958 (1958-07-10) (73-jara)
en Bolonjo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Okupo
Okupo esperantisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li estis esperantisto de 1912, tre multe laboris por Esperanto kaj gvidis centojn da Esperanto-kursoj. La 12-an de januaro 1913 li fondis Esperanto-grupon en Rimini.[1] Ĝis 1920 li estis prezidanto de Itala Esperantista Federacio. En 1920 li fondis en Bolonjo UECI, la italan sekcion de IKUE.[2]

VerkojRedakti

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 Jitka Skalicka: 90 anni dell'Esperanto a Rimini Arkivigite je 2007-03-12 per la retarkivo Wayback Machine. En: Katolika Sento n-ro 4/2003.
  2. 2,0 2,1 Duilio Magnani: Rimini: eŭropa strado kaj kulturo Arkivigite je 2007-03-12 per la retarkivo Wayback Machine. En: Katolika Sento n-ro 3/2003.

BibliografioRedakti

  • Carolfi, Modesto Eugenio, en: Enciklopedio de Esperanto.
  • Padre Modesto Eugenio Carolfi minore francescano pioniere dell'esperanto, 1884-1958. Commemorazione tenuta a Milano il 16 novembre 1958. Milano: Unione esperantisti cattolici italiani, proksimume 1960. (itale)