Itala Esperanto-Federacio
Itala Esperanto-Federacio (IEF, itale Federazione Esperantista Italiana - F.E.I.) estas asocio neprofitcela, kiu okupiĝas pri la disvastigo de Esperanto en Italujo (Italio). Ĝi formale estas la landa asocio de Universala Esperanto-Asocio en Italio. Ĝia organo estas la revuo L'Esperanto, kaj ĝia junulara sekcio nomiĝas Itala Esperantista Junularo.
AgadojRedakti
AranĝojRedakti
Ĉiujare IEF organizas la Italan Kongreson de Esperanto.
En 2006 IEF organizis la 91-an Universalan Kongreson de Esperanto en Florenco.
EldonadoRedakti
En 2007 IEF eldonis la libron Rusoj loĝas en Rusujo, kiun redaktis Anna Löwenstein.
Estraro (2017-2020)Redakti
- Prezidanto: Michela Lipari
- Vicprezidanto: Laura Brazzabeni
- Administra sekretario: Natale Pinori
- Kasisto: Ugo Tonini
- Sekretario membroj kaj grupoj: Luigi Fracaroli
- Sociaj retoj, retpaĝaro: Debora Rossetti
KonsilioRedakti
La estraranoj plus:
- Brunetto Casini: briteliro, instruado
- Ranieri Clerici: RAI-elsendoj
- Michela Concialdi: eŭropej projektoj
- Livio Fioroni: libroservo
- Raffaele Franceschini: eduko
- Aldo Grassini: specialaj taskoj
- Alessandra Madella: revuo
- Michael Boris Mandirola: rilatoj kun UEA kaj TEJO
- Paola Nigrelli: kongreso 2018
- Alessandro Perna: rilatoj kun EEU
- Ivan Orsini: eldona komisiono, pres-servo
- Massimo Ripani: Disvastigo
- Alberto Vitale: informa fako, prizorgo listoj
- Giovanni Zanaboni: rilatoj kun Tavola della Pace, kun skoltoj kaj volontulaj asocioj
HistorioRedakti
IEF estas en Italio registrita laŭ leĝo 1720 de 1956-06-28. Ĝia sidejo estas en Milano. Ĝi estas elektebla kiel ricevanto de la 5 mil-onoj, kiujn italoj devas doni el siaj enspezoj al komun-utila asocio. Ĝia prezidanto (de 2017 ĝis 2020) estas Michela Lipari, ĝia vicprezidanto Laura Brazzabeni.
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- www.esperantoitalia.it, la asocia retejo