Ĝermolisto de italaj esperantistoj

listartikolo en Vikimedio
(Alidirektita el Natale Pinori)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

ARedakti

Alessandro AngelettiRedakti

Alessandro ANGELETTI (naskiĝis en 1923, mortis en 1992 en Sardio, Italio) estis itala esperantisto. En Sardio li estis movada gvidanto kaj organizanto de lingvaj seminarioj pri Esperanto.

BRedakti

Alfredo BassettiRedakti

Alfredo BASSETTI naskiĝis en 1912, dum 50 jaroj animo de la Esperanto-movado en Trento (Italio) kaj prezidinto (1966- 94) de la loka Esperanto-grupo, delegito pri fervojoj kaj turismo, mortis la 25-an de februaro 1997.

Alessandro BellucciRedakti

Alessandro BELLUCCI estas itala esperantisto, membro de Florenca Esperanto-Asocio.

Paolo BenelliRedakti

Paolo BENELLI estas itala esperantisto, membro de Florenca Esperanto-Asocio.

Dario BesseghiniRedakti

Dario BESSEGHINI estas esperantisto kaj amatora lingvisto, en la 1970-aj jaroj gvida aktivulo de Itala Esperantista Junularo kaj inter la jaroj 1980 kaj 1985 redaktoro de la revuo Kontakto de TEJO - parte sole, parte en redaktora duopo. Li naskiĝis en Bergamo kaj laboras kiel komputila teknikisto en la Universitato de Pizo (Pisa), kie li diplomiĝis pri matematiko. Li loĝas en San Giuliano Terme iom norde de Pizo.

Medardo BiagiRedakti

Medardo BIAGI (naskiĝis en 1907, mortis la 7-an de decembro 1991 en Bologna, Italio) estis malnova membro, regula kongresano kaj apoganto de Societo Zamenhof.

Giacomo BianchiniRedakti

Giacomo BIANCHINI naskiĝis en 1875 en Carbona PN , mortis en 1954 . Li esperantiĝis en la jaro 1904 .

Patrizia BiniRedakti

Patrizia BINI estas itala esperantistino, membro de Florenca Esperanto-Asocio.

Renato BisiRedakti

Renato BISI (naskiĝis en 1911, mortis la 11-an de majo 1993) estis dum longa tempo UEA-fakdelegito pri filozofio, honora prezidanto de Triesta Esperanto-Asocio (Italio).

Matia BolcatoRedakti

Matia BOLCATO (1906-1998), aktivulino, iama delegito pri instruado en Mantovo (Italio), mortis la 20-an de septembro.

Laura BoncianiRedakti

Laura BONCIANI estas itala esperantistino, membro de Florenca Esperanto-Asocio.

Riccardo BorgioliRedakti

Riccardo BORGIOLI estas itala esperantisto, membro de Florenca Esperanto-Asocio.

Giuseppe Stanislao BoscarinoRedakti

Giuseppe Stanislao BOSCARINO (mortis 72-jara la 21-an de oktobro 1971) estis esperantisto ekde la jaro 1913 en Sicilio (Italio), kaj dum multaj jaroj estis UEA-delegito en Ragusa.

Serio BoschinRedakti

Serio BOSCHIN (naskiĝis en 1930), esperantisto ekde 1968, estis prezidanto de la Itala Unuiĝo de Katolikaj Esperantistoj (UECI) de 1998 al 2003, kaj dum aliaj jaroj estrarano. Li loĝas en Treviso apud Venecio.

Laura BrazzabeniRedakti

Laura BRAZZABENI (naskiĝis la 10-an de decembro -jaro?-) estas itala esperantisto vivanta en Mantovo. Li laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas la vicprezidanto de Itala Esperanto-Federacio.

Eksteraj ligiloj

Agostino BrizziRedakti

Agostino BRIZZI (naskiĝis en 1894, mortis la 7-an de aŭgusto 1965), estis itala esperantisto kaj literaturisto, kiu lernis Esperanton en 1920. Li postlasis manuskripton de ampleksa vortaro itala-Esperanta.

Enrico BrustolinRedakti

Enrico BRUSTOLIN estas itala esperantisto, membro de Florenca Esperanto-Asocio.

CRedakti

Giovanni CacciapuotiRedakti

Giovanni CACCIAPUOTI estis itala pionira esperantisto. Li en Napolo aperigis en 1902 gazeton L' Esperantista; en 1903 li fondis Esperanto-grupon en Napolo, kiu baldaŭ malaperis, kaj tiam refondiĝis loka grupo nur en 1922. Tiu urba esperantista grupo, ankoraŭ funkcianta, havas la nomon "harmonio kaj progreso".

Enrico CampanileRedakti

Enrico CAMPANILE (kampanile) (naskiĝis la 4-a de novembro 1861 – ?) estis itala esperantisto kaj reĝa notario. Ekde 1922 li estis la prezidanto de la Napola Esperanto-Grupo "harmonio kaj progreso", fervora propagandisto, kiu elstaris per gastamo kaj bonhumoro.

Carla CenniRedakti

Carla CENNI estas itala esperantistino, membro de Florenca Esperanto-Asocio.

Giovanni Cacciapuoti

Pier Luigi CinquantiniRedakti

Pier Luigi CINQUANTINI (ĉinkŭantini) (naskiĝis en Blera la 9an de februaro 1962) estas itala esperantisto kaj profesie policisto. Fama pro la organizado de Internacia Arkeologia Laborbrigado kiu okupiĝis pri fosado/purigado de etruskaj restaĵoj en urbeto Blera, li estis redaktoro de la itala Esperanta revuo l'Esperanto, kaj interesiĝas pri muziko: li faris Esperantan muzikalon kaj tenas liston entenantan la tekstojn de ĉiuj italaj kantoj tradukitaj en Esperanto.

Giuseppe CheccoRedakti

Giuseppe CHECCO (mortis en 1976 en Triesto, Italio) estis itala esperantisto.

Li estis fervora aganto en la loka Esperanto-movado dum pluraj jardekoj. Li estis membro de UEA ekde 1947.

Michela ConcialdiRedakti

Michela CONCIALDI estas itala esperantisto vivanta en Bolonjo. Ŝi laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la konsilianoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri eŭropaj projektoj.

Eksteraj ligiloj

Franca ConcinaRedakti

Franca CONCINA (1932-1996), kasistino de Itala Unuiĝo de Katolikaj Esperantistoj, kunorganizanto de pluraj kongresoj, mortis la 16-an de oktobro en Torino.

DRedakti

Eduardo DelehayeRedakti

 
Eduardo Delehaye en 2017

Eduardo DELEHAYE (naskiĝis en la 13-an de oktobro, 1927 en Napolo, mortis en la 5-a de majo 2019 en Napolo), ŝtata mezlerneja profesoro de itala, latina kaj greka lingvoj kaj literaturoj, estis itala esperantisto.
Li partoprenis la eksperimentan Projekton ILSSE (Insegnamento della Lingua Straniera nella Scuola Elementare = Fremdlingva Instruado en la Elementa Lernejo) de la itala Ministerio pri Publika Edukado, de 1977-1985, kiel Instruisto (por la Lingvo Esperanto) kaj Kunordiganto. Sperto, kiun li praktikis eĉ en mezlernejaj klasoj (1991-1995).
Ornamita per la Bronza Medalo kiel Meritema 3-a Klaso de la Publika Edukado, per itala Dekreto de la Prezidanto de la Respubliko de la 15.09.1979, li estas premiita, ankaŭ, 8 Verkitaj Laŭdoj de la Ŝtataj Aŭtoritatoj de Edukado (de 1959 ĝis 1995).
Dum 50 jaroj fervora aganto, propagandisto kaj animo de la Esperanto-movado en Napolo (Italio); membro (??.??.197220.09.1989), konsiliano (23.11.197518.12.1975), sekretario (18.12.197505.12.1977), kaj prezidinto (05.12.197720.09.1989) por 6 voĉdonaj mandatoj (1977, 1979, 1981, 1983, 1985, 1987), de la loka Napola Esperanto-Grupo "Harmonio kaj Progreso"; individua membro de la Itala Esperanto-Federacio (20.09.198931.12.2018).
Li estis Instrua Membro (ekde 25.09.1985), ĉe la provincaj, interprovinciaj kaj regionaj Katedroj de Napolo kiel Deputito Ĉefo, kaj Membro de la Akademia Senato de la Itala Instituto de Esperanto (ekde 2003), ĝis la dato de morto.
Fak-delegito por instruado / korespondado / interlingvistiko de la Universala Esperanto-Asocio.
Li estis, ankaŭ, inter aliaj, membro de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kaj de KKE (Kastora Klubo de Esperanto).
Partoprenanto al Belartaj Konkursoj de UEA: Branĉo n° 2 "Prozo Originale" kun "Jimmy" venanta 5-a loko (199782° Universala Kongreso de Esperanto en Adelajdo); Branĉo n° 3 "Eseo" kun "Zamenhof en la Universala Kulturo" venanta 3-a loko (199883° Universala Kongreso de Esperanto en Montpeliero).

Massimo DesideriRedakti

Massimo DESIDERI estas itala esperantisto, membro de Florenca Esperanto-Asocio.

Primo DottarelliRedakti

Primo DOTTARELLI, italo. Naskiĝis en la 1-a de decembro, 1864 en Roma, mortis en la 6-a de decembro 1919. Esperantisto de 1905. Vigla kaj fervora propagandisto. De 1905 konsulo, poste delegito de UEA en Roma ĝis sia morto.


Angelo DurantiRedakti

Angelo DURANTI (1927-2002) estis pastro, piliero de la Tutmonda Ekumena Ligo, iama vicdelegito kaj fak-delegito, mortis la 8-an de septembro 2002 en Madonna Degli Angeli, parto de la komunumo Fondi en la Provinco Latina (Italio).

FRedakti

Piero FerraraRedakti

Piero FERRARA naskiĝis en 1940, delegito pri brikfarado kaj skoltismo, forpasis en San Lazzaro di Savena (Italio) la 17-an de septembro 1999. Longdaŭra membro de la Bolonja Esperanto-grupo, li agis precipe en la skolta medio.

Livio FioroniRedakti

Livio FIORONI (naskiĝis la 2-a de aŭgusto 1948) estas itala esperantisto vivanta en Milano. Li laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la konsilianoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri la asocia libroservo.

Eksteraj ligiloj

Eva FormaggioRedakti

Eva FORMAGGIO, naskiĝinta en 1963, estas denaska esperantistino el itala-hungara familio, filino de Elizabetta Formaggio. Post la lernejaj jaroj en Chiavari, Italio, kaj staĝo kiel volontulino en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, ŝi venis kiel studentino de romanaj lingvoj al la universitato de la urbo Bonno en Germanio, post la studo restis tie kaj fondis familion. En la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj ŝi estis fonda kunloĝantino de la studenta "Esperanto-domo" en la kvartalo Oberkassel de la urbodistrikto Beuel, kiu famiĝis pro oferto de senkosta gastigado de samtempe plurdeko da esperantistaj gastoj je nelimigita tempo en la listo Pasporta Servo de TEJO, kaj estis prikantata fare de la rokgrupo Amplifiki. Kadre de studenta grupo de tiu domo, ŝi kunaŭtoris la lernolibron Tesi, la testudo, kaj krome en la tiutempa Germana Esperanto-Centro en la bonna registara kvartalo kunlaboris je pluraj pliaj eldonaĵoj, inter alie instruilaro por kursoj laŭ la metodo Gerda malaperis!. Komune kun Thomas Pusch ŝi voĉlegis la lingvoinstruilon Esperanto Wort für Wort, kiu per pli ol 10 000 venditaj ekzempleroj fariĝis la ekonomie plej sukcesa germanlingva libro pri Esperanto.

Luigi FraccaroliRedakti

Luigi FRACCAROLI (naskiĝis en Bozen) estas itala esperantisto vivanta en Breŝo. Li laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la estraranoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri la membroj kaj grupoj; ekde 2020 li estas ĝia prezidanto.

Eksteraj ligiloj

Raffaele FranceschiniRedakti

Raffaele FRANCESCHINI estas itala esperantisto. Li laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la konsilianoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri eduko.

Mario FurlanRedakti

Mario FURLAN (1906-1995), mecenato de la movado en Triesto kaj de la granda vortaro itala-Esperanta, mortis la 9-an de septembro.

GRedakti

Francesco GeraciRedakti

Francesco GERACI (mortis 66-jara la 12-an de aprilo 1965) estis itala esperantisto, mezgrada profesoro. En 1961 li kunorganizis la unuan kunvenon de siciliaj esperantistoj, kiu rezultigis la restarigon de la tiea movado.

Aldo GrassiniRedakti

Aldo GRASSINI estas itala esperantisto. Li laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la konsilianoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri "specialaj taskoj".

IRedakti

Katja IgnatievaRedakti

 
Katja Ignatieva en 2003

Katja IGNATIEVA (pasporte Jekaterina Ignatjeva, Екатерина Игнатьева, naskiĝis la 13-an de aprilo 1979) inter la jaroj 2001 kaj 2007 estis kasistino de TEJO. En la unua numero de 2002 ŝi amplekse intervjuiĝis kaj prezentiĝis en la revuo Kontakto.[1] Anaŭe, ŝi de oktobro 1998 — oktobro 2000 estis prezidantino de la Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko. Post kiam komence de la 2000-aj jaroj kelkajn jarojn ŝi vivis en Svedio, nun ŝi loĝas en Milano, Italio.

Pia IncoronatoRedakti

Pia INCORONATO (1922, mortis la 10-an de julio 2000), instruistino, animo de la Esperanto-agado en sia urbo Ercolano (Italio), iama delegito pri arkeologio.

Piatti IppolitoRedakti

Piatti IPPOLITO (naskiĝis en 1885, mortis la 20-an de junio 1971) estis itala esperantisto. Profesoro Piatti Ippolito, delegito de UEA dum dudeko da jaroj kaj eksdirektoro de Milana Katedro de Esperanto, sukcese agadis por Esperanto ĉe turismaj, komercaj kaj edukaj instancoj italaj, kaj tradukis i.a. la raporton de Ligo de Nacioj.

LRedakti

Lorenzo LongoniRedakti

Lorenzo LONGONI (1920-1996), kanoniko de la katedralo de Milano, spirita asistanto de Itala Katolika Unuiĝo Esperantista kaj de la Milana Katolika Esperanto-Centro, mortis la 21-an de majo 1996.

MRedakti

Alessandra MadellaRedakti

Alessandra MADELLA estas itala esperantistino. Ŝi laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la konsilianoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri la asocia revuo. En la konferenco Assessing World Languages Workshop and Conference komence de novembro 2018 en la universitato de Makao, ŝi prelegis angle pri la temo Formal and Informal Assessment in the Esperanto Courses at the Kunming College of the Arts.

Realigis la animacion de La aventuroj de Saĝa Steleto kaj de la Mirinda Teamo.

Ida MancinelliRedakti

Ida MANCINELLI (naskiĝis en la 21-an de junio, 1928 en Valle di Maddaloni (CE), mortis en la 8-a de septembro 2009 en Napolo), instruisto, estis itala esperantisto. Ŝi propagandis esperantismon en la ina dommastrino movado en la 1980-aj jaroj en Napolo.

Ciro MenottiRedakti

Rag. Ciro MENOTTI (mortis en 1958 aŭ 1959 en Brescia) estis itala esperantisto, librotenisto, multjara delegito de UEA, fervora propagandisto kaj fondinto de loka Esperanto-grupo (laŭ Esperanto 642).

Miriam MichelottiRedakti

Miriam MICHELOTTI (perdis sian vivon en strata akcidento la 25-an de novembro 1991 en Sicilio, kune kun sia fratino Maria Luisa) estis unu el la fondintoj de Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino.

Brunella MoracciRedakti

Brunella MORACCI estas itala esperantistino, membro de Florenca Esperanto-Asocio.

Carlo MusazziRedakti

Carlo MUSAZZI (naskiĝis la 24-an de marto 1922, mortis la 23-an de februaro 2001) estis itala esperantisto kaj pastro katolika. De 1988 plurajn jarojn li laboris kiel redaktoro ĉe la Esperanto-elsendoj de Radio Vatikana. En Valencio (1993) kaj Prago (1996) li gvidis Esperanto-lingvajn diservojn dum la Universalaj Kongresoj.

NRedakti

Paola NigrelliRedakti

Paola NIGRELLI (naskiĝis la 26-a de marto 1964) estas itala esperantistino vivanta en Torino. Ŝi laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la konsilianoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri la Itala Kongreso de Esperanto de 2018 en San Marino.

Eksteraj ligiloj

ORedakti

Ivan OrsiniRedakti

Aldo GRASSINI estas itala esperantisto. Li laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la konsilianoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri la eldona komisiono kaj la pres-servo de la asocio.

Eksteraj ligiloj

PRedakti

Jakov PerčevićRedakti

Jakov PERČEVIĆ (naskiĝis en Jugoslavio) fervora aganto, propagandisto kaj animo de la Esperanto-movado en Napolo (Italio), mortis en la 90-aj jaroj de la dudeka jarcento. La "Napola Esperanto Biblioteko kaj Legocentro "Jakov Perčević"", de la "Napola Esperanto Grupo "Harmonio kaj Progreso"", nomiĝis laŭ li.

Alessandro PernaRedakti

Alessandro PERNA (naskiĝis la 8-an de septembro -jaro?- en Romo, vivas en Torino) estas itala esperantisto. Li en sia junaĝo tre aktivis en IJE kaj laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la konsilianoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri rilatoj al EEU.

Eksteraj ligiloj

Gustavo PeriniRedakti

Gustavo PERINI (naskiĝis en 1897

Giuseppina Picciotto de VitaRedakti

Giuseppina PICCIOTTO DE VITA (naskiĝis en 1916, mortis en marto 1989 en Palermo, Italio) estis UEA-delegitino dum trideko da jaroj.

Natale PinoriRedakti

Natale PINORI estas itala esperantisto. Li laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la estraranoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri administrado.


RRedakti

Agostinho RighiRedakti

Agostinho RIGHI (naskiĝis en 1926, mortis la 16-an de januaro 2000) estis itala instruisto kaj esperantisto. Multajn jarojn li estis la prezidanto de la Bolonja Esoeranto-grupo A. Tellini.

Massimo RipaniRedakti

Massimo RIPANI estas itala esperantisto vivanta en Teramo. Li funkciis kiel ĉefredaktoro de TEJO Tutmonde kaj laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la konsilianoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri disvastigo.

Eksteraj ligiloj

Debora RossettiRedakti

Debora ROSSETTI estas itala esperantistino. Ŝi laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la estraranoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri sociaj retoj kaj la asocia retpaĝaro.

Eksteraj ligiloj

SRedakti

Lucia SannaRedakti

Lucia SANNA estas itala esperantistino, membro de Florenca Esperanto-Asocio.

Gian Piero SavioRedakti

Gian Piero SAVIO (naskiĝis en 1944) estas itala esperantisto vivanta en Israelo. Li aktivas en la projekto Esperanta Retradio kaj aparte redaktas tekstojn pri Israelo. Inter alie li tradukis, kun Amri Wandel, impresan novelon pri Esperanto de la israela verkisto Amos Oz en la revuo Esperanto de julio 2015, kaj prezentas la itala-franca dramofilmo el la jaro 1986 Manon de la fontoj en la Esperanta Retradio de la 7-a julio 2017.

Eksteraj ligiloj

Forwa SolimenaRedakti

 
Forwa Solimena, en uniformo de Crocerossina (= Volontula Flegistino) de la Volontula Flegistara Korpo de la Itala Ruĝa Kruco dum la Dua Mondmilito (1940-1945).

Forwa SOLIMENA (naskiĝis en la 1912 en Napolo, mortis en la 1994 en Napolo) estis itala esperantistino. Dum 50 jaroj fervora aganto, propagandisto kaj animo de la Esperanto-movado en Napolo (Italio). Fak-delegito por kulturo de la Universala Esperanto-Asocio (1974-1994).

Renzo SommiRedakti

Renzo SOMMI (naskiĝis en 1922, mortis la 14-an de decembro 2000 en Fidenza, Italio) estis 40 jarojn delegito en Fidenza, gvidis multajn kursojn kaj aranĝis diversajn renkontiĝojn.

Agostino StelacciRedakti

Agostino STELLACCI (stelaĉi), italo, sacerdoto, prof., eksmilita kapelano kaj nuna kapelano O. N. B. De 1928 gv idis la kursojn de Kampana Esperantista Instituto. Kunlaboris por „Rivista Italiana di Esperanto“.

TRedakti

Leandro TaccaniRedakti

Leandro TACCANI (naskiĝis en 1901, mortis la 17-an de februaro 1993) estis UEA-fakdelegito pri instruado en Milano (Italio). Honora Membro de Itala ESPERANTO Federacio, li stimulis amasan lernadon de Esperanto en la mezlernejo, kiun li estris dum 22 jaroj.Dank'al li ekzistas turisma mezlernejo en Milano kun la nomo Marignoni-Polo. Daniele Marignoni estas la unua itala esperantisto.

Ugo ToniniRedakti

Ugo TONINI estas itala esperantisto. Li laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la estraranoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri financoj.

VRedakti

Alberto VitaleRedakti

Alberto VITALE estas itala esperantisto. Li laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la konsilianoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri la informa fako. Kadre de tio li inter aliaj homoj intervjuiĝis en februaro 2017 en la ŝtata itala televido RAI pri Esperanto.[2]

Eksteraj ligiloj

ZRedakti

Giovanni ZanaboniRedakti

Giovanni ZANABONI estas itala esperantisto. Li laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la konsilianoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri rilatoj kun la asocio Tavola della Pace, kun skoltoj kaj volontulaj asocioj.

Pierre ZaninRedakti

Pierre ZANIN (naskiĝis en 1921, mortis la 2-an de septembro 1995) estis UEA-delegito en Mel (Italio) pri instruado, ĝardenoj kaj universala kalendaro. Krome dum multaj jaroj li aktivis kiel instruanto de Esperanto.

Alessandro ZappalàRedakti

Alessandro ZAPPALÀ (naskiĝis en 1922, mortis la 26-an de novembro 2000) estis iama fakdelegito pri instruado kaj delegito en Messina.

ReferencojRedakti