Daniele Marignoni

itala esperantisto

Daniele MARIGNONI [marinjoni] (naskiĝis la 1-an de januaro 1846; mortis la 28-an de januaro 1910 en Crema, Lombardio) estis itala doktoro pri juro, stenografo, eksvolapukisto kaj esperantisto.

Daniele Marignoni
Daniele Marignoni en 1906
Daniele Marignoni en 1906
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1846 (1846-01-01)
en Crema
Morto 28-an de januaro 1910 (1910-01-28) (64-jaraĝa)
en Crema
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantisto numero 589
vdr

la unua kaj dum sufiĉe longa tempo la sola itala esperantisto. Li verkis kaj eldonis la unuan lernolibron de Esperanto en itala lingvo en 1890, kiu ankaŭ enhavas la unuajn vortaretojn Esperanto-itala kaj itala-Esperanto.

Esperanto redakti

 
La unua gramatiko de esperanto en itala lingvo, eldonita de Daniele Marignoni en marto 1890.

Li loĝis ĉiam en Crema kaj vojaĝis ofte eksterlande. Li ekkonis la ekziston de esperanto dum vojaĝo al Parizo kaj tuj decidis lerni ĝin en 1888 kaj en 1890 li jam eldonis la unuan gramatikon en itala lingvo. kun la itala titolo: La unua gramatiko de esperanto, la plej oportuna internacia lingvo - IT Esperanto, ossia la più pratica delle lingue internazionali.

Marignoni partoprenis la Unuan Universalan Kongreson en 1905, al Boulogne-sur-Mer (Francio). Li estis membro de la Lingva Komitato .

Li multe korespondis perletere kun esperantistoj interalie kun Zamenhof kaj finance kontribuis al la itala esperantista movado.

Li estis entombigita en la tombejo de lia naskiĝurbo, Crema. La 11-an de junio 2005, danke al interesiĝo de Itala Esperanto-Federacio, liaj restaĵoj estis transmovitaj al la funebra templeto kiu arigas la restaĵojn de la plej elstaraj urbanoj; sub lia nomo, naskiĝdato kaj mortodato ankaŭ aperas verda stelo.[1]

Honorigoj redakti

La 22a de decembro 1956 ĉe la ŝtata Komerca Profesia Istituto [2] de strato Melzi d'Eril en Milano, estis dediĉita marmotabulon al Daniele Marignoni. En klostro marmoŝtono rememorigas lin per tiuj skribaĵoj: "A Daniele Marignoni, che primo introducendo in Italia lo studio dell'esperanto, lingua universale, offrì agli uomini di buona volontà un efficace mezzo per meglio conoscersi ed affratellarsi, docenti ed alunni dedicano". Tio okazis dank'al strebado de ĝia rektoro Leandro Taccani (1901-1993) , esperantisto. Nuntempe la mezlernejo nomiĝas IISS Marignoni-Polo, post unuiĝo de mezlernejo D. Marignoni kaj alia Marco Polo (eks Stendhal/Voltaire).

En 1970 la urbo Crema dediĉis straton al li (via Daniele Marignoni).

Verkoj redakti

  • 1890 IT- Esperanto, ossia la più pratica delle lingue internazionali
  • 1902 IT La Stenografia
  • 1903 IT- Campane a campanilismo in Crema, pri preĝejo S. Antonio abate [3]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Rete legeblaj verkoj redakti