Amplifiki estis Esperanto-rokmuzik-grupo, fondita de Kim J. Henriksen, Bertilo Wennergren kaj Micke Englund en la jaro 1982. Ĝi signis la komencon de la moderna junula Esperanto-muzika kulturo. LF-koop eldonis ilian unuan kasedon en 1986; aliaj membroj de la bando tiam estas Martin Wiese, Aline Boulet kaj Isabelle Rome. Kvankam Amplifiki ne plu ekzistas, kelkaj membroj ankoraŭ estas tre famaj kaj ofte ludas ĉe Esperanto-kongresoj kun novaj grupoj, ekzemple Kim en Esperanto Desperado, kaj Bertilo kaj Martin en Persone.

Amplifiki
Deveno  Danio kaj  Svedio
Ĝenroj Rok-muziko
Popmuziko
Aktivaj jaroj 1982 - 1995/2014
Eldoninto LF-koop, Vinilkosmo
Membroj

Kim J. Henriksen, Bertilo Wennergren kaj Micke Englund, pli vidu tekste

vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La nomo estas vortludo (pro enteno de la vorto fiki), kaj tiel komenciĝis tradicio de vortludado en nomoj de la Esperanto-muzikkomunumo.

Indas noti ke precipe la kantoj de la unua albumo "Tute negravas" iĝis tre famaj. Inter ili troviĝas "IS" (himno de la Internacia Seminario) kaj "Sola".

Registritaj dum la Internacia Junulara Festivalo en Kastel’ Sarda ’2014 rememoroj pri Amplifiki fare de Kim J. Henriksen, Bertilo Wennergren, Isabelle Rome, Micke Englund kaj Aline Boulet (intertempe Aline Boukortt) - Varsovia Vento Elsendoj - La mikrofona renkontiĝo kun Amplifiki.

Diskaro:

  • Vinilkosmo-kompil' 2 (1996) - Micke Englund kontribuas al la kompilaĵo per unu kanto.
  • Vinilkosmo-kompil' 1 (1995) - Ili kontribuas al la kompilaĵo per unu kanto, nome: Banala travivaĵo de juna knabo.
  • Ĉu ne? (1991)
    1. La puŝĉareto (Micke)
    2. Promesoj (Juhani)
    3. Nur vi estas ŝanco mia - Ĵomart Kaj Nataŝa kantas sian kanton, kiu troviĝas en albumo "Vi kuras de vi", kie ĝi nomiĝas "Ni perdas unu alian".
    4. Lunlumo (Micke)
    5. Nokturno (Juhani)
    6. Mi volas ŝin (Micke)
    7. Vi (Micke kaj Juhani)
    8. Vagabond' (Micke)
    9. Direndaj vortoj (Juhani)
    10. Mi sopiras - Ĵomart Kaj Nataŝa kantas sian kanton, kiu troviĝas en albumo "Vi kuras de vi".
    11. Paco (Micke)
    12. kaj milit' (Micke)
    13. Ĉu ne? (Micke)
  • "Vinilkosmo-disketo" (1990) (kun La Rozmariaj Beboj, tiama grupo de JoMo, je alia flanko)
    1. Estas tiel (Aline kaj Isabelle)
    2. Mi volas ŝin (Micke)
  • Festo de Kristnask' (1990)
    1. Meznokt' regas
    2. Blanka jul'
    3. Ĉe l' rando de l' ŝose'
    4. Sledveturado
    5. Sankta nokt'
    6. Fest' de kristnasko
    7. Boaco
    8. Sankta Nikolao
    9. Venu sankta nokt'
    10. Stelo de l' dezir'
  • Esperanto ne konas landlimojn (1989)
    1. Nur pro la am' (Micke)
    2. Estas tiel (Aline kaj Isabelle)
    3. Nacia fronto (Aline kaj Isabelle)
    4. Mi ne volas (Micke)
    5. Mi ne amas vin (Aline kaj Isabelle)
    6. Dario (Micke kaj Bertilo)
    7. Nun iras mi for (Aline kaj Micke)
    8. La arbar' (Aline kaj Isabelle)
  • Tute ne gravas (1986)
    1. Sed tute ne gravas
    2. Domo en Bonn
    3. IS
    4. Aline
    5. Brava bardo
    6. Por ĉiam
    7. Kafo kaj te'
    8. Guma suito
      • Enkonduko
      • La nupto
      • La marŝo
      • Adaĝo
      • La nokto
      • Finalo
    9. Somera temp'
    10. Mi kaj ŝi
    11. Ruĝo kaj blu'
    12. Sola - troviĝas ankaŭ sur la kompaktdisko "broKANTAĴOJ" (2000) de Esperanto Desperado (en iom alia versio)

Bita eldono 2018 redakti

En oktobro 2018 Vinilkosmo aperigis bitan eldonon de la unua albumo de Amplifiki, Tute ne gravas kun la sama muziko sed kun nova son-vesto.

[1]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti