Societo Zamenhof estas mecenata fondaĵo por doni ekstran financan apogon al UEA.

Ĉiujare ĉirkaŭ 150 fidelaj apogantoj de UEA membriĝas en ĉi tiu klubo, pagante duoblon de la MA-kotizo (krom sia ordinara membrokotizo). Anoj de la Societo ricevas specialan cirkuleron de la Prezidanto de UEA kaj estas invitataj al aparta akcepto ĉe la Universala Kongreso.

Regularo de Societo Zamenhof

  • Societo Zamenhof grupigas mecenatojn, kiuj donas apartan financan subtenon al la Asocio.
  • La kotizo por unujara membreco en Societo Zamenhof egalas al duoblo de la MA-kotizo por la koncerna lando.
  • Persono, kiu faras donacon al la Ĝenerala Kaso, kies valoro egalas al minimume duoblo de la MA-kotizo por la koncerna lando, ĝuas membrecon en Societo Zamenhof, kvazaŭ la donaco estus kotizo.
  • Pri Societo Zamenhof persone zorgas la Prezidanto, de tempo al tempo sendante novaĵleteron al ĝiaj membroj kaj laŭeble renkontante ilin en speciala kunveno okaze de la Universala Kongreso.
  • Membro de Societo Zamenhof ne estas membro de UEA, se li aŭ ŝi ne estas ankaŭ individua membro.
  • Ĉiu membro de Societo Zamenhof ricevas ateston pri sia membreco.