Sardio
Sardio aŭ Sardujo (sarde Sardinnia; itale Sardegna [sarDEnja]) estas la dua insulo plej vasta el la Mediteraneo post Sicilio kaj aŭtonoma regiono de Italio.
Sardio | ||
itale Sardegna | ||
Flago | Blazono | |
regiono de Italio • Italia regiono kun speciala statuto | ||
---|---|---|
Kodo: | SAR | |
Ŝtato: | Italio | |
Areo: | 24 100 km² | |
Ĉefurbo: | Kaljaro | |
Loĝantaro: | 1 628 384 loĝ. (2020) | |
Loĝdenso: | 68 loĝ./km² | |
Provincoj: | Kaljaro (Cagliari / Casteddu), Mez-Kampidano (Medio Campidano / Campidanu de Mesu), nordorienta Sardio (Nord-Est Sardegna / Sardigna), Nuoro (Nùgoro), Ogliastra (s'Ogiastra), Oristano (Aristanis), Sassari (Tàtari), Sulcis Iglesiente (Sulcis Igresiente) | |
Komunumoj: | listo de 377 komunumoj | |
Kodo laŭ ISTAT: | 20 | |
Prezidanto: | Christian Solinas (en 2024) | |
Retejo: | oficiala paĝo | |
Akvejo | Mediteraneo | |
Supermara alteco | 384 m s.l.m. [+] | |
Koordinatoj | 40° 0′ N, 9° 0′ O (mapo)409 | |
Akvokolektejo | 23 949 km² (2 394 900 ha) [+] | |
Areo | 23 949 km² (2 394 900 ha) [+] | |
Loĝantaro | 1 628 384 [+] (2020) | |
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | |
Sardio | ||
Vikimedia Komunejo: Sardinia [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Laŭ la stato de 2020 en la regiono vivis 1 628 384 loĝantoj sur areo de 23 949 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 68 loĝantoj/km².
Krom la itala tie parolatas la sarda lingvo. Ekzistas ankaŭ lingvaj malplimultoj kataluna, en kaj apud Alghero, kaj ĝenova, en Carloforte kaj Calasetta.
Geografio
redaktiFizika geografio
redaktiSardio havas surfacon 24 100 km² kaj estas la tria regiono post Sicilio kaj Piemonto pri plivastiĝo. Sen la apudaj insuletoj, kiuj ankaŭ estas parto de la regiono, la surfaco nur de la insulo Sardio estas 23 813 km² (dua loko el la mediteraneaj insuloj).
La teritorio konsistas el montoj kaj montetoj por la 80%, dume el ebenaĵoj por la 18,5%. La plej alta monto estas en montaro Gennargentu (Punta La Marmora, 1834m); la plej vasta ebenaĵo estas Campidano.
La plej gravaj riveroj estas Tirso, Flumendosa kaj Coghinas.
La marbordoj etendiĝas por 1897 km kaj estas plejparte altaj kaj rokaj.
Sardio ankaŭ estas ĉirkaûata de multnombraj insuletoj, el kiuj la plej vasta estas Sankta Antioko (ĉ. 109 km²).
Klimato
redaktiLa mediteranea klimato karakterizas Sardion. La urboj apude de maro ĝuas mildajn vintrojn, dume la someraj estas varmaj kaj sekaj, sed mildigata de maraj brizoj. Eĉ en la ebenaj internaj zonoj, la klimato estas mediteranea, kvankam la vintroj estas pli severaj kaj la someraj estas pli varmaj. En la centraj zonoj, la klimato registras intensajn termikajn variadojn, kun temperaturoj de -10 °C vintre, ĝis +41 °C somere. En la montaj masivoj neĝas kun temperaturo eĉ sub nulo, sed somere estas malvarmete ĉefe nokte. La precipitaĵoj estas neregulaj kaj sin koncentras de oktobro ĝis aprilo. La neĝo estas ofta super 500-600 m, ekstreme abunda super 1000 m.
Homa geografio
redaktiLa loĝantoj estas 1,64 milionoj, kun demografia denso 68 loĝantoj en km².
Sekvas listo de la urboj kun pli ol 50 000 loĝantoj (ĝisdatigo: 2018).
1 | Cagliari | Provinco de Cagliari | 154 000 loĝ. |
2 | Sassari | Provinco de Sassari | 127 000 loĝ. |
3 | Quartu Sant'Elena | Provinco de Cagliari | 71 000 loĝ. |
4 | Olbia | Provinco de Sassari | 60 000 loĝ. |
Historio
redaktiLa unua signo de prahistoriaj homoj en Sardio datiĝas je la 18-a jarcento a.K. sed nur ĉ. la 9-a jarcento a.K. homoj alfluis en sufiĉa kvanto, alvenantaj transmare el la itala duoninsulo. En la 3-a jarmilo a.K. finiĝis en Sardio la ŝtonepoko; en tiu tempo ankaŭ alvenis nova popolo, eble de Grekio/Sicilio.
Dum la 2-a jarmilo a.K. estis en Sardio pluraj etnoj; kelkaj komencis konstrui ŝtonajn rondajn konstruaĵojn, ofte similajn al turoj, la nuragojn. Mallonge la fino de la sama jarmilo, alvenis en Sardion ankaŭ la Fenicoj.
La Sardiniaj Armitaj Fortoj (itale: Movimento Armato Sardo aŭ mallonge MAS) estis mallongdaŭra itala terorista organizo kun ideologio kiu subtenis socialismon kaj plenan sendependecon por la insulo Sardio.