Quartu Sant'Elena

komunumo de Italio en Sardio

Quartu Sant'Elena - jen itale, sarde Cuartu Sant'Alèni - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma regiono Sardio, situas en la suda parto de la insulo kaj ekde februaro 2016 estas parto de la administra unuo metropola urbo Kaljaro. Antaŭe ĝi apartenis al la pli vasta provinco Kaljaro, kiu malfondiĝis en februaro 2016. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 68 585 loĝantoj sur areo de 96,41 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 711 loĝantoj/km². Najbaraj komunumoj estas Cagliari (Kaljaro), Maracalagonis, Monserrato, Quartucciu kaj Selargius, kaj kiel unuopa subdividaĵo listiĝas Flumini.

Quartu Sant'Elena · Cuartu Sant'Alèni
Quartu Sant'Elena
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Sardio
Provinco CA Kaljaro
Geografia situo 39° 14′ N, 9° 11′ O (mapo)39.2333333333339.1833333333333Koordinatoj: 39° 14′ N, 9° 11′ O (mapo)
Alto super marnivelo 6 m [+]
Areo 96,28 km²
Loĝantaro 68 585 (2023)
Loĝdenso 711 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Flumini
Najbaraj komunumoj Cagliari (Kaljaro), Maracalagonis, Monserrato, Quartucciu kaj Selargius
Patrono Sankta Helena
Festa tago 21-a de majo
Nomo de loĝantoj quartesi (itale) aŭ cuartesus (sarde)
Poŝtkodo 09045
Imposta kodo H118
Kodo laŭ ISTAT 092051
Telefona prefikso 070
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Kristana patrono estas la sankta Helena de Konstantinopolo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Klimato redakti

La klimato de Quartu Sant'Elena estas  karakterizita de varmaj someroj kaj mildaj vintroj. Ekstremaj someraj temperaturoj kelkfoje superas 35 °C, dum vintraj temperaturoj malofte falas al 0. Pluvokvanto pli grandas en la vintraj monatoj; la someraj monatoj estas sekecaj. La ventoj, kiuj plej blovas super la urbo, estas la siroko kaj la mistralo.

Eksteraj ligiloj redakti

 
Salproduktejo