Malfermi la ĉefan menuon

Kaljaro

komunumo de Italio
(Alidirektita el Cagliari)

Kaljaro (IFA: [ˈkaʎʎari]; itale: Cagliari, sarde: Casteddu, katalune: Càller) estas komunumo de Italio kun 153 394 loĝantoj, ĉefurbo de la Metropola urbo Kaljaro, de la samnoma provinco de Kaljaro kaj de la aŭtonoma regiono Sardio.

Kaljaro
Collage Cagliari.jpg
Ŝtato Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono Flag of Sardinia, Italy.svg Sardio
Provinco CA Kaljaro
Geografia situo 39° 13′ N, 9° 7′ O39.2166666666679.1166666666667Koordinatoj: 39° 13′ N, 9° 7′ O
Alto super marnivelo m
Areo 85,45 (2005) km²
Loĝantaro 161 465 (31-12-04)
Loĝdenso loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Pirri, Poetto, Giorgino (2005)
Najbaraj komunumoj Assemini, Capoterra, Elmas, Monserrato, Quartu Sant'Elena, Quartucciu, Selargius, Sestu (2005)
Patrono Sankta Saturnino
Festa tago 30-a de oktobro (2005)
Nomo de loĝantoj cagliaritani
Poŝtkodo 09100 (2005)
Imposta kodo B354 (2005)
Kodo laŭ ISTAT 092009 (2005)
Telefona prefikso 070 (2005)
Retpaĝo http://www.comune.cagliari.it
RedDot.png
Loko en mapo
Information icon.svg
vdr

Ĝi situas ĉe la suda marbordo de Sardio kaj estas unu el la dek kvin metropolaj urboj italaj antaŭfiksitaj, kaj ties metropola areo (kiu inkludas la urbajn komunumojn) superas 419 000, kio estas 484 000 kun la urba aglomeraĵo.

La urbo de Cagliari estas universitata kaj ĉefepiskopa sidejo. Urbo de multjarmila historio, ĝi estas la administra historia centro de la insulo ĉar ĝi estis, sub la nomo de Karalis, la ĉefurbo de la provinco de Sardio et Korsiko dum la roma periodo kaj poste la ĉefurbo de la Reĝlando de Sardio de 1324 al 1720, kaj tiam de 1798 ĝis 1814. Ĝia haveno estas klasifikita kiel "internacia" pro sia graveco en la itala kaj la internacia scenoj; ĝi malvolvas komercajn, industriajn kaj turismajn funkciojn kaj servojn por pasaĝeroj.

FontojRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cagliari en la itala Vikipedio.

Aliaj projektojRedakti