Federacia Pokalo
La turniro Fed Cup (ĝis la jaro 1995 angle Federation Cup, en Esperanto Federacia Pokalo, nova nomo ekde septembro 2020 Pokalo Billie Jean King) estas la plej grava konkurso pri naciaj virinaj naciaj teamoj de teniso, analoge al la Davisa Pokalo (angle Davis Cup) pri viraj naciaj teamoj de teniso.
HistorioRedakti
Jam en 1919 la usona tenisistino Hazel Hotchkiss Wightman havis la ideon de tutmonda konkurso inter virinaj teamoj de teniso, analoge al la Davisa Pokalo. En 1923 ŝi iniciatis la konkurson "Wightman Cup", ĉiujaran konkurson inter naciaj virinaj tenisaj teamoj de Usono kaj Britio. Sed nur en 1963, okaze de la 50-a naskiĝtago de la Internacia Tenisa Federacio, oni realigis la originan ideon de tutmonda, internacia konkurso de virinaj tenisaj teamoj, kaj unuafoje okazigis la Federacian Pokalon.
En la komencaj jaroj, la Federacia Pokalo nur estis okazigita inter 16 naciaj teamoj kaj daŭris semajnon. Pro pli kaj pli da subteno de komercaj mecenatoj tamen ekde la 1970-aj jaroj la nombro de partoprenantaj naciaj teamoj pli kaj pli multiĝis, kaj fine en 1992 estis enkondukitaj regionaj kvalifikaj konkursoj. En 1995 la nomo estis ŝanĝita al Fed Cup kaj pro ŝanĝoj de la konkursaj reguloj (kvar unuopaj kaj unu duopa matĉoj, anstataŭ antaŭe du unuopaj kaj unu duopa matĉoj, plus iuj pliaj ŝanĝoj) la konkurso estis plu similigita al la vira Davisa Pokalo.
FinalojRedakti
Ĉiuj finalaj ludoj ekde 1963:
StatistikoRedakti
Lando | Venkoj | |
---|---|---|
1. | Usono | 18 |
2. | Ĉeĥoslovakio Ĉeĥio |
11 |
3. | Aŭstralio | 7 |
4. | Hispanio | 5 |
5. | Rusio | 4 |
6. | Italio | 4 |
7. | Francio | 3 |
7. | Germanio | 2 |
8. | Belgio | 1 |
Slovakio | 1 | |
Sud-Afriko | 1 |