Santa Clara (Kalifornio)
Ne konfuzu Santa Clara-n kun Santa Clarita!
Santa Clara | |||
---|---|---|---|
![]() la kongresejo
| |||
Flago | |||
Administrado | |||
Ŝtato | ![]() | ||
Subŝtato | ![]() | ||
Kantono | kantono Santa Clara | ||
Poŝtkodo | 95050–95056 [+] | ||
Telefonkodo | 408 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 122 192 (2014) [+] | ||
Loĝdenso | 2 563 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 21′ N, 121° 58′ U (mapo)37.35-121.96666666667Koordinatoj: 37° 21′ N, 121° 58′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 72 m [+] | ||
Areo | 47,68 km² | ||
Horzono | pacifika tempo: UTC-8 / somera tempo UTC-7 | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Santa Clara estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en la samnoma kantono. Laŭ la stato de la censo 2014 en la urbo vivis 122 192 loĝantoj sur areo de 47,68 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 563 loĝantoj/km².
Geografio Redakti
Santa Clara situas sur la marborda ebenaĵo en la sudokcidenta landparto de Usono, en la okcidenta parto de la subŝtato. Ĝi troviĝas en Silicon Valley.
Historio Redakti
Tiun lokon ektrovis la unua eŭropano en 1769. Tiam indianoj vivis tie. Santa Clara fondiĝis en 1777 kiel katolika misio, urbiĝis en 1852. La loknomo venis de patrono de la misio. La loĝantoj longe kulturis fruktojn kaj legomojn. En 1906 sismo okazis kaj mortis ĉirkaŭ 100 homoj. La historio ŝanĝiĝis en la 1960-aj jaroj, tiam la semikonduktaĵo-industrio aperis en la valo. La urbego estas hejmo de ĉefsidejo de Intel kaj aliaj gravaj firmaoj.
Trafiko Redakti
Santa Clara havas du gravajn fervojajn stacidomojn, sed la urbego ne havas propran flughavenon. La loĝantoj uzas la proksiman flughavenon de San Jose (Kalifornio).
Klimato Redakti
Santa Clara situas en mediteranea klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 9-21 °C, en julio kaj aŭgusto averaĝe 28 °C, en decembro averaĝe 5 °C. Jare pluvas ĉirkaŭ 400 mm.
Ĝemelurboj Redakti
Fontoj Redakti
- inter alie: Képes Világatlasz (hungare), ISBN 963 8475 38 2