En iuj anglalingvaj landoj oni esprimas la signifon de la esperanta vorto distrikto per la angla vorto county [KAŬNti]; ĝi ofte estas parto de la distriktonomo (ekzemple Wayne County, Orange County kaj multaj aliaj). La vorto estas esperantigebla al graflandokantono.[1]

 Britio redakti

En Britio, historie feŭdisma ŝtato, tradicie eblas traduki la vorton "county" al Esperanto ankaŭ per graflandografejo (count = grafo). Britio ne havis grafojn, tamen la invadintaj francaj normandoj ne komprenis la indiĝenan sistemon de shire, do ili anstataŭigis la vorton comté (graflando) per sia modo, kaj la vorto persistas.

 Usono redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kantonoj de Usono.

En lando kia Usono, kie neniam regis grafoj, preferindas la ĝenerala esprimo "distrikto" (kvankam klaras, ke la angla vorto "district" ne havas ekzakte la saman signifon kiel la Esperanta esprimo "distrikto" – angla "district" signifas parton de urbo aŭ parto de Usona ŝtato kreita de la ŝtata parlamento kun aparta povo: ekzemple akva distrikto, hospitala distrikto, sendependa lerneja distrikto, federa kongresa distrikto, ŝtata parlamenta distrikto, ktp.).

 Kebekio redakti

En Kebekio, pluraj municipoj estas amasitaj en municipalités régionales de comté, laŭ antaŭa sistemo bazita je la graflandoj de Eŭropo. Oni povus diri regionaj municipoj. Oni ankaŭ uzas la vorton comté neoficiale por la distriktoj kiuj elektas diputatojn al la kanada aŭ kebekia parlamentoj -- fakte, tiuj distriktoj antaŭe egalis al la senjoraj comtés, kvankam ne plu. La oficiala franca vorto estas circonscriptions.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti