Kaliningrado
- Ĉi tiu artikolo temas pri la urbo en la Kaliningrada provinco de Rusio. Por legi pri la urbo en la Moskva provinco vidu ĉe Korolov.
Kaliningrado (ruse Калининград, pole Królewiec) estas urbo en Rusio, kiu troviĝas en la ĝis la jaro 1945 germanlingva regiono Orienta Prusio. Ĝi do situas dise de la cetero de Rusio. Kaliningrado estas la ĉefurbo de la provinco Kaliningrado. Nuntempo Kaliningrado estas la plej militistigita areo en Eŭropo kaj grava mararmea bazo de Rusio[1].
Kaliningrado (Kenigsbergo) | |||
ruse Калининград, en latinliteraj lingvoj nun Kaliningrad, historie germane Königsberg, litove Karaliaučius, prapruse Kunnegsgarbs, pole Królewiec, ruse Кёнигсбе́рг [Kjonigsberg] | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Калининград | |||
Lando | Rusio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Nordokcidenta Rusio | ||
Provinco | Kaliningrada provinco | ||
Historia ligo | Hansa ligo | ||
Historia regiono | Orienta Prusio | ||
Rivero | Pregolja | ||
Situo | Kaliningrado | ||
- alteco | 4,8 m s. m. | ||
- koordinatoj | 54° 43′ 00″ N 20° 31′ 00″ O / 54.71667 °N, 20.51667 °O (mapo) | ||
Areo | 215,7 km² (21 570 ha) | ||
Loĝantaro | 431 491 (2010) | ||
Denseco | 2 000,42 loĝ./km² | ||
Fondita | 1255 | ||
- statuso de urbo | 1286 | ||
Horzono | MT (UTC+3) | ||
- somera tempo | MST (UTC+4) | ||
Poŝtkodo | 236000 | ||
Telefona antaŭkodo | +7 4012 | ||
Aŭtokodoj | 39, 91 | ||
OKATO | 27 401 | ||
Enigmo | Sep pontoj en Königsberg | ||
Situo enkadre de Rusio
| |||
Situo enkadre de Kaliningrada provinco
| |||
Situo enkadre de Eŭropo
| |||
Vikimedia Komunejo: Kaliningrad | |||
Retpaĝo: www.klgd.ru | |||
Geografio
redaktiKaliningrado estas proksima al la Balta maro, ĝia meza alteco super marnivelo estas nur ĉ. 5 metroj. Trafluas ĝin la rivero Pregola (Преголя), kiu formas insulon, historie nomatan Kneiphof [Knajphof], nun insulo de Immanuel Kant (остров Иммануила Канта / ostrov Immanuila Kanta).
La eksklava situo de Kaliningrado ekde la jaro 1946 ne estis tro granda problemo dum la ekzisto de Sovetunio, ĉar tiam Kaliningrado estis ligita al la resto de la Rusia SFSR per Litova SSR. Sed post la ŝtata resendependiĝo de Litovio en 1990, kaj aparte post aliĝo de Litovio kaj Pollando al Eŭropa Unio en 2004, ekde kiam la provinco havas terajn limojn nur al Eŭropa Unio, necesis interkonsenti pri specialaj trafik-kondiĉoj.
Nomo
redaktiĜis 1946 la urbo nomiĝis Königsberg (germane "reĝa monto") (ruse Кёнигсберг) (latine: Regiomontium, "Reĝmonto", en vortaroj troveblas la esperantigita nomformo Kenigsbergo). La urbon fondis dum la jaro 1255 la Ordeno de germanaj kavaliroj honore al la bohema reĝo (de tio la nomo) Přemysl Otakar la 2-a, kiu gvidis unu el iliaj krucmilitaj bataloj kontraŭ la praprusoj, nekristana balta popolo, kiu loĝis en la regiono, ĝis kiam ĝi post 50-jara militado de la kavalira ordeno estis praktike ekstermita. Dum la mezepoko, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso. Königsberg fariĝis ĉefurbo de la reĝlando de Prusio ekde la jaro 1600 (la titolo ĉefurbo transiris al Berlino dum la jaro 1660).
Kaliningrado havas muzeojn, bibliotekojn kaj du universitatojn.
La nomon Kaliningrad oni atribuis en 1946 honore al la komunisma rusa revoluciulo Miĥajl Ivanoviĉ Kalinin, kvankam tiu ne havis ajnan historian rilaton al la urbo, sed li fifamas ke li ordonis la murdon de sennombraj personoj kaj interalie persone subskribis dokumenton, pere de kiu estis la decido pri la morto de kelkdek-mil da pola oficiroj en Katin en la jaro 1940, evento konatiĝinta per la nomo Masakro de Katin.
Kiam post 1990 multaj rusiaj urboj, inter ili la urbo Tver (Kalinin) kaj Korolov (Kaliningrad), kiuj same nomiĝis laŭ Kalinin, alprenis siajn antaŭajn nomojn, Kaliningrad konservis sian nomon, kvankam "Kenig" estas uzata kiel neformala, komunlingva nomo. Ankaŭ la propono Kantgrad ne estis tre populara.
Historio
redaktiKenigsbergo (germane: Königsberg) estis germanlingva urbo borde de la Balta Maro, kiu konstruiĝis ĉirkaŭ samnoma burgo de la Germana Ordeno starigita en 1255 kaj komplete detruiĝis inter la jaroj 1944 kaj 1948. Sur la malplena spaco de la eksa urbo sekve konstruiĝis la nuna urbo Kaliningrado, ĉefurbo de la samnoma regiono de la Rusa Federacio. Ĝis la jaro 1724 la urbo konsistis el tri loĝlokoj, kiuj ĉiuj ekestis ĉirkaŭ la mezepoka burgo: la historia urbokerno kaj la urboj Kneiphof kaj Löbenicht.
La Batalo de Königsberg finis kiam la germana soldataro kapitulacis al la sovetoj la 9an de aprilo post tri-taga atako faris sian situacion neeltenebla. La sovetoj perdis 3 700 homojn en la fina atako; la germanoj perdis 40 000 al 50 000 homojn en batalo kaj 80 000 al 90 000 estis kaptitaj.
La urbo estis parto de la pola kultura heredaĵo – kiel ĉefurbo de Duklando Prusio estis feŭdo de Krono de la Regno de Pollando. Kenigsbergo, pole nomata Królewiec, estis krom Vroclavo kaj Krakovo unu el pioniraj centroj de la pola presarto. Ties universitato, kunfondita de pola reĝo Sigismondo la 2-a, depost 1560 servis dum ĉ. 100 jaroj al Pola Respubliko. Multaj poloj estis en ĝi kunfondintoj, lekciistoj kaj studentoj. La nuntempa nomo estis altrudita de komunistaj regopovoj de Sovetunio.
Vidindaĵoj
redaktiFamaj urbanoj
redakti- La duko Albreĥto de Prusio (naskiĝis la 17-an de majo 1490 en Ansbach kiel filo de Frederiko el dinastio Hohencolernoj kaj Sofia el dinastio Jagelonoj / filino de Kazimiro la 4-a (Pollando-Litovio); mortis la 20-an de marto 1568 sur kastelo Tapiau en duklando Prusio) - de 1511 la lasta Alta Majstro de la Germana Ordeno en Prusio. En 1525 li akceptis la Reformacion, sekularigis la teritorion de la Germana Ordeno en Prusio kaj transformis ĝin de eklezie regata romkatolika teritorio al sekulara, luterana duklando Prusio sub feŭdo de Pollando (reĝo Sigismondo la 1-a), kaj regis ĝin kiel ties unua duko, la duko Albreĥto de Prusio, ĝis sia morto. Li fondis la Universitaton de Königsberg, nomatan laŭ li "Albertus-Universitato" aŭ Albertina.
- Jan Kochanowski (naskiĝis la 6-an de junio 1530 en Sycyna Północna ĉirkaŭ Zwoleń, mortis la 22-an de septembro 1584 en Lublin) - la plej granda pola poeto de la Renesanco, dum la jaroj 1551-52 li studis tie en la Universitato Albertina kaj en la jaroj 1555-56 li estis sekretario de la duko Albreĥto de Prusio.
- Krzysztof Celestyn Mrongovius (1764-1855), protestanta pastoro, verkisto, filozofo, lingvosciencisto kaj tradukisto, konata defendanto de la pola lingvo en Varmio kaj Mazury
- Naskiĝloko i.a. de:
- David Hilbert (naskiĝis la 23-an de januaro 1862 en Kenigsbergo; mortis la 14-an de februaro 1943 en Göttingen) estis germana matematikisto.
- Immanuel Kant (1724 - 1804) aŭ esperante Kantio[2] estis germana filozofo kaj metafizikisto de Kenigsbergo kiu floris dum la 1780-aj jaroj. Kant estas la respondo al la skeptikismo de Hume kaj li ellaboris la filozofan surbazon de la nova scienca mondbildo.
- Johann Christoph Gottsched (naskiĝis la 2-an de februaro 1700 en Juditten (Mendeljevo), mortis la 12-an de decembro 1766 en Lepsiko) estis germana verkisto kaj scienculo. Per sia poetiko li havis grandan influon sur la literaturo de la 18-a jarcento.
- Zacharias Werner (naskiĝinta la 18-an de novembro 1768 en Kenigsbergo, mortinta la 17-an de januaro 1823 en Vieno) estis germana poeto.
- Viktor Ivanoviĉ Pacajev (Виктор Иванович Пацаев; rusa kosmonaŭto)
- Wolfgang Weyrauch (naskiĝinta en la 15-a de oktobro 1904 en Kenigsbergo, mortinta en la 7-a de novembro 1980 en Darmstadt) estis germana verkisto.
Pro siaj universitatoj la urbo ĉiam allogis famajn sciencistojn. Interalie tie vivis kaj instruis la astronomo kaj matematikisto Friedrich Bessel kaj la filozofo Immanuel Kant. Studis tie ekzemple la matematikisto Christian Goldbach.
La urbo famas ankaŭ pro matematika problemo de la sep pontoj en Königsberg, solvita de Leonhard Euler en 1736.
Esperanto en Kaliningrado
redaktiEn Kaliningrad estas sidejo de la eldonejo "Sezonoj".
Dum 1909 la administracio de la germana Ruĝa Kruco en Königsberg proponis al sia subularo lerni Esperanton.
Esperantistoj el Kenigsbergo (ĝis 1945):
Esperantistoj el Kaliningrado (ekde 1945):
Ĝemelaj urboj
redaktiInteralie estas polaj urboj Elblongo / Elbląg kaj Gdinio / Gdynia
Vidu ankaŭ
redaktiBibliografio
redaktiKrólewiec a Polska (Królewiec kaj Pollando), red. Marian Biskup, Wojciech Wrzesiński, OBN, Olsztyn 1993
S. Augusiewicz, J. Jasiński, T. Oracki, Wybitni Polacy w Królewcu. XV-XX wiek (Eminentaj poloj en Królewiec. 15-a ĝis 20-a jarcento), Littera, Olsztyn 2005, ISBN 83-89775-03-4, OCLC 69292074
Eksteraj ligiloj
redakti- Esperanto en Kaliningrado: ne nur gazeto, libroj kaj novajretej o
- www.kaliningrad.info, informoj en la rusa kaj la germana
- Polacy w Królewcu Poloj en Królewiec
- (en) Kaliningrad 2.0, YouTube
Referencoj
redakti- ↑ (nl) Erika Fatland, De Grens (La landlimo), p. 553, De Geus, 2019, ISBN 978 90 445 4087 1, origina titolo 'Grensen - Eine Reise Rundt Russland'. (Landlimoj - vojaĝo ĉirkaŭ Ruslando).
- ↑ http://vortaro.net/#Kantio