Kazimiro la 4-a (Pollando-Litovio)
Kazimiro la 4-a, aŭ Kazimiro Andreo Jogajlido (naskiĝis la 30-an de novembro 1427 en Krakovo, mortis la 7-an de junio 1492 en Grodno) estis Grandduko de Litovio (1440-1492) kaj Reĝo de Pollando (1447 - 1492). Li estis pli juna filo de Jogajlo.
Kazimiro la 4-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reganto de Pollando kaj Litovio | |||||
![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Kazimierz Jagiellończyk | |||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1427 en Krakovo | ||||
Morto | 7-an de junio 1492 (64-jara) en Hrodno | ||||
Tombo | Wawel-katedralo, Krakovo [#] | ||||
Lingvoj | pola • rutena [#] | ||||
Ŝtataneco | Grandprinclando Litovio [#] | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Jogajlidoj [#] | ||||
Patro | Ladislao la 2-a Jogajlo [#] | ||||
Patrino | Sophia of Halshany [#] | ||||
Gefratoj | Ladislao la 3-a • Hedwig Jagiellon • Elizabeth Bonifacia of Poland [#] | ||||
Edz(in)o | Elizabeto de Habsburgo, Reĝino de Pollando [#] | ||||
Infanoj | Vladislao la 2-a Jogajlido • Edviga Jogajlido • Sankta Kazimiro • Johano Alberto la 1-a (Pollando) • Aleksandro • Sigismondo la 1-a • Barbara Jogajlido • Sofia Jogajlido, margrafedzino de Brandenburg-Ansbach • Ana Jogajlido • Frederick Jagiellon • Elizabeta Jogajlido (1465-1466) • Elizabeta Jogajlido (1472-1480) • Elizabeta Jogajlido [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | suvereno [#] | ||||
| |||||
Grandduko de Litovio ![]() | |||||
Dum | 1440–1492 | ||||
Antaŭulo | Žygimantas Kęstutatis | ||||
Sekvanto | Aleksandro la 1-a | ||||
Reĝo de Pollando ![]() | |||||
Dum | 1447–1492 | ||||
Antaŭulo | Ladislao la 3-a | ||||
Sekvanto | Johano la 1-a | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||

Kazimiro estis proklamita kiel grandduko de Litovio post murdo de Žygimantas Kęstutatis fare de partio de sendependeco de Pollando. Pri elekto promesis rericevi terojn prenitaj de Pollando kio poste plenumis. Post morto de sia frato Ladislao de la 3-a oni lin invitis al pollanda trono. Longtempe li ne konsentis, ĉar lin ne lasis la litovia nobelaro, kiu maldeziris personan union kun Pollando, sed sub influo de sia patrino fine tamen Kazimiro konsentis. En junio 1447 li estis proklamita kiel pollanda reĝo. En la jaro 1454 li edziĝis al filino de imperiestro de la Sankta Roma Imperio Albreĥto la 2-a. Kazimiro havis 13 gefilojn.
Li intencis plifortigi la potencon de la Grandduko de Litovio; kiam ĉi tio malrezultis, li estis devita plifortiĝi rajtojn de la nobelaro. En la jaro 1447 li proklamis privilegiojn de la nobelaro, garantiis al ili rajtojn de propraĵo je tero, libera forveturo eksterlande kaj rajto juĝi dependajn homojn. Ĉi tiaj privilegioj proklamis, ke terposedaĵojn kaj ŝtatajn postenojn en la Grandduklando Litovio povis ricevi nur la loka nobelaro. En lia regado en Pollando komenciĝis epoko de nobela anarkio. Li helpis per monoj al studentoj. En la jaro 1468 li eldonis leĝaron, nome unua provo en sia ŝtato ordigi leĝojn. La 9an de oktobro 1468 li okazigis en Piotrków Trybunalski la unuan plenan duĉambran polan parlamenton nomata Sejmo kaj Senato de Krono de la Regno de Pollando kun lia ĉeesto kaj kompreneble kun partopreno de parlamentanoj elektitaj en Sejmetoj de ĉiuj Vojevodioj (provincoj) de tuta Pollando (la unua el ili okazis en Koło en Grandpolio). Dum lia regado la Ordeno de Germanaj Kavaliroj rezulte de la Dektrijara Milito (1454-66) subiĝis al Pollando. Kazimiro provis aliĝi Velikij Novgorod al la Grandduklando Litovia, sed senrezulte.