Hrodno

centro de la Hrodna regiono en Belorusio
(Alidirektita el Grodno)

Hrodno (beloruse Гродна, Hrodna, aŭ malnove: Горадня, Гародня; jide גראָדנע, Grodne; litove Gardinas; pole Grodno, ruse Гродно, Grodno) estas urbo en Belorusio apud rivero Nemunas.

Hrodno
beloruse Гродна, litove Gardinas, pole Grodno, ruse Гродно
urbo
Fotokunmetaĵo
Oficiala nomo: Гродна
Lando Belorusio Belorusio
Regiono Hrodna regiono
Distrikto Hrodna distrikto
Historiaj regionoj
Riveroj Nemunas, Łasosna, Haradničanka
Situo Hrodno
 - koordinatoj 53° 40′ 00″ N 23° 49′ 00″ O / 53.66667 °N, 23.81667 °O / 53.66667; 23.81667 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 147 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 90 m s. m.
Areo 80,0 km² (8 000 ha)
Loĝantaro 327 540 (2009)
Denseco 4 094,25 loĝ./km²
Fondo 1128
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo 210xxx
Telefona antaŭkodo (+375) 15
Aŭtokodoj 4
Situo enkadre de Belorusio
Situo enkadre de Belorusio
Situo enkadre de Belorusio
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Hrodna
Retpaĝo: www.grodno.by
Map
Batora Placo

La urbo estas la administra, ekonomia kaj kultura centro de la samnoma hrodna regiono. De 1978 en la urbo ekzistas universitato. En 2017 estis 368,7 mil urbanoj. Dum sia historio la urbo apartenis al la Grandduklando Litovio, al Pollando-Litovio, ekde 1795 al la Rusia Imperio, ekde 1919 ĝis 1939 al Pollando kaj ekde 1944 al Sovetunio.

La partneraj urboj redakti

Konindaj personoj redakti

Naskiĝintoj

Ligitaj kun la urbo

Dua Mondmilito redakti

La 20-an de septembro 1939 al Hrodno eniris tankoj de Ruĝa Armeo, provante konkeri la urbon dum marŝo. La defendo de Grodno komenciĝis.

Post atako de Germanio kontraŭ Soveunio, funkciuloj de NKVD murdis la 22-an de junio 1941 en malliberejo de Grodno kelkdekon de personoj.

20.11.1943: Sude de Hrodno patrolo de Pola Enlanda Armeo eksplodigis fervojan trakon apud Indura.

Esperanto redakti

En Hrodnon L. L. Zamenhof transloĝiĝis en la jaro 1893 kaj tie loĝis dum 4 jaroj. En ĝi antaŭe vivis ankaŭ lia avo Fabian Zamenhof. Eblas kontaktoj kun la pola partner-urbo Słupsk pere de Esperanto ĉar la urbestro de Słupsk Robert Biedroń estas esperantisto.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti