Eliza Orzeszkowa

pola verkistino

Eliza ORZESZKOWA [oĵeŝkova] (ankaŭ nomita ORZESZKO; naskiĝis PAWLOWSKA la 6-an de junio 1841 en Milkowszczyzna; mortis la 18-an de majo 1910 en Grodno) estis pola verkistino. En sia epoko ŝi estis tre konata. Ŝiajn verkojn traplektas la ideoj de la sensukcesa pola ribelo de 1863 kontraŭ Rusio, de sociaj justeco kaj egaleco, de persona libereco kaj de frateco de la homoj.

Eliza Orzeszkowa
Eliza Orzeszkowa.PNG
POL COA Korwin.svg
Persona informo
Eliza Orzeszkowa
Эліза Ажэшка
Naskonomo Elżbieta Pawłowska
Naskiĝo 6-an de junio 1841 (1841-06-06)
en Miĺkaŭščyna
Morto 18-an de majo 1910 (1910-05-18) (68-jara)
en Hrodno
Mortis per kardivaskulsistema malsano [#]
Tombo Parish Cemetery [#]
Etno poloj [#]
Lingvoj pola [#]
Ŝtataneco Rusia Imperio [#]
Subskribo Eliza Orzeszkowa
Familio
Dinastio Pawłowscy herbu Korwin [#]
Patro Benedykt Pawłowski [#]
Patrino Franciszka Kamieńska [#]
Edz(in)o Stanisław Nahorski [#]
Profesio
Alia nomo E. O. • Bąk (z Wa-Lit-No) • Li…ka • Gabriela Litwinka • Eliza Orzeszkowa [#]
Okupo verkisto • eseisto • tradukisto [#]
Laborkampo eseoprozo [#]
Aktiva dum 1866–1910 [#]
Verkado
Verkoj Ĉe Nemano [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ŝi naskiĝis en nobela familio kaj edziniĝis en aĝo de 17 jaroj kun la bienulo Piotr Orzeszko. Oni senvalidigis la geedzecon post 11 jaroj kaj ŝi ekloĝis en Grodno. Ŝi edziniĝis denove en 1894, sed la dua edzo mortis post du jaroj.

En Esperantujo ŝi estas konata kiel la aŭtorino de Marta. La romanon esperantigis Ludwik Lejzer Zamenhof, kies traduko estis ankaŭ tradukita al la japana. Tial tiu romano estis vaste legata en japanaj lernejoj kiel eduka legaĵo.

En la jaro 1905 Eliza Orzeszkowa, Henryk Sienkiewicz kaj Lev Tolstoj estis nomumitaj kiel kandidatoj por la Nobel-premio pri literaturo. La premion ricevis Sienkiewicz.

VerkojRedakti

En 1878 aperis ŝia romano Meir Ezofowicz, en kiu ŝi vigle priskribis la vivon de judoj en belorusa urbeto. La verko propagandis ne la toleradon, sed la asimiladon de la judoj.

Dziurdziowie (1885) temas pri senscio kaj superstiĉo de la malriĉaj kamparanoj. Cham (1888) estas tragika historio pri amo de simpla fiŝisto al neŭrotika, rafinita urba fraŭlino.

Ŝia ĉefa verko estas Nad Niemnem („Ĉe Nemano”; 1888), kiu prezentas polan komunumon en Litovio. Bene nati („Moŝtaj naskiĝintoj”; 1892) prezentas malriĉajn nobelojn de vilaĝoj.

Ŝiaj kolektitaj verkoj aperis sub titolo Pisma (1937–39), en 22 volumoj.

En Esperanto aperisRedakti

 
La Interrompita Kanto, 1928.