San-Paŭlo (urbo)

urbega municipo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo
Ĉi tiu artikolo temas pri urbo. Por subŝtato rigardu la paĝon San-Paŭlo.

San-PaŭloSanpaŭlo (portugale São Paulo), ordinarlingve konata kiel "Selva de Pedra" (ŝtona ĝangalo) kaj "Terra da Garoa" (pluveto tero), estas la ĉefurbo de la subŝtato San-Paŭlo en la sudoriento de Brazilo, proksime de la atlantika marbordo. Ĝi estas la plej grava ekonomia centro kaj plej granda urbo kaj de Brazilo kaj de la suda duonsfero entute kaj same de la tuta Ameriko; ĉirkaŭ 19 milionoj da homoj vivas en kaj ĉirkaŭ San-Paŭlo. En la mondo estas la sesa plej granda urbo. Pri la metropolo la urbo estas akso de la metropola areo de San-Paŭlo, rangita kiel plej loĝata areo en Brazilo, la dua plej loĝata en Ameriko kaj la sepa plej granda en la mondo.[1]

Panorama vido de la urbocentro
Panorama vido de la urbocentro
San-Paŭlo
Fotomontaĵo
municipo de Brazilo • plej granda urbo • urbego • milionurbo • megaurbo • urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Brazilo
Regiono    Sudorienta regiono
Subŝtato  San-Paŭlio
Mezoregiono Metropolitana de São Paulo
Mikroregiono São Paulo
Fondita 25-a de januaro 1554
Poŝtkodo 01000-000
Telefonkodo 11
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 11 451 245  (2022) [+]
Loĝdenso 7 519 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 33′ S, 46° 38′ U (mapo)-23.550394444444-46.633947222222Koordinatoj: 23° 33′ S, 46° 38′ U (mapo) [+]
Alto 760 m
Areo 1 523 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-03:00
San-Paŭlo (Brazilo)
San-Paŭlo (Brazilo)
DEC
San-Paŭlo
San-Paŭlo
Situo de San-Paŭlo
San-Paŭlo (San-Paŭlo)
San-Paŭlo (San-Paŭlo)
DEC
San-Paŭlo
San-Paŭlo
Situo de San-Paŭlo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo São Paulo (city) [+]
vdr

La nomo de la urbo estas honoro al Sankta Paŭlo.

Superrigardo redakti

Nuntempe oni taksas San-Paŭlon la sepa plej granda urbego de la mondo. Male al la pli fama Rio-de-Ĵanejro, San-Paŭlo kutime ne estas vidata kiel turismejo. Ĝiaj vidindaĵoj ofte kaŝiĝas malantaŭ la urba ĥaoso.

Multaj grupoj de enmigrintoj de ĉie en la mondo formis la urbon kaj donis al la unuopaj kvartaloj iliajn karakterecojn. Ĉi tial iuj komparas San-Paŭlon laŭ ĝia multkultureco al Nov-Jorko. Estas gravaj influoj italaj, japanaj, libanaj kaj portugalaj. San-Paŭlo konatas pro sia multfaceta nokta vivo kaj la diversega gastronomio, kiu etendiĝas de ĉina al franca kuirarto, de rapidmanĝejoj al kvinstelaj restoracioj.

En San-Paŭlo troviĝas la plej granda universitato de Latinameriko (Universidade de São Paulo) kaj grava muzeo pri arto (MASP).

Ene de Brazilo, San-Paŭlo estas vidata kiel ĉefa urbo laŭ koncertoj, teatroj, modo-prezentadoj, internaciaj sportokazaĵoj, konferencoj kaj foiroj; multaj eventoj unue aŭ nur okazas tie.

La noktvivo de San-Paŭlo famegas kaj inkluzivas milojn da drinkejoj kaj diskotekoj por vasta diverseco de muzik-gusto.

Geografio redakti

 
Jaraguá estas la plej alta montopinto en la urbo, kun 1 135 m.[2]
 
Urba mapo

São Paulo estas la ĉefurbo de la plej loĝata subŝtato en Brazilo, nome São Paulo, je latitudo 23°33'01'' sude kaj longitudo 46°38'02'' okcidente. La totala areo de la municipo estas 1,521.11 km², laŭ la Instituto Brazila de Geografio kaj Statistiko (IBGE), estante la naŭ plej granda en la ŝtato laŭ kategorioj de teritoria etendo.[3] El la tuta areo de la municipo, 949,611 km² estas urbaj areoj (2015), nome la plej granda urba areo en la lando.[4]

La urbo estas sur altebenaĵo ĉe Serra do Mar (portugala esprimo por "Marmontaro" aŭ "Marborda Montaro"), siavice komponanto de vasta regiono konata kiel Brazila Altebenaĵo, kun averaĝa alteco de ĉirkaŭ 799 m super marnivelo, kvankam je distanco de nur ĉirkaŭ 70 km el la Atlantika Oceano. Tiu distanco estas kovrita de du aŭtovojoj, nome Rodovia Anchieta kaj Rodovia dos Imigrantes, kiuj trairas la montaron, konduke al la havenurbo Santos kaj al la strandejo Guarujá. Monteteca tereno hegemonias ene de la urbigitaj areoj de São Paulo escepte ĉe ĝia norda areo, kie la montaro Serra da Cantareira atingas pli altan altitudon kaj rimarkindan restaĵon de la Atlantika Pluvarabaro. La regiono estas sisme stabila kaj neniam oni registris gravan sisman aktivecon.[5]

Hidrografio redakti

 
Rivero Tietê kaj Marginal Tietê.

La Rivero Tietê kaj ties alfluanto, nome Pinheiros, estis iam gravaj fontoj de nesala akvo kaj de distro por São Paulo. Tamen, pezaj industriaj forĵetaĵoj kaj elŝarĝoj de forĵetakvo find de la 20-a jarcento okazigis, ke la riveroj nun estas tre grave poluitaj. Oni entreprenis gravan purigprogramon por ambaŭ riveroj.[6][7] Neniu rivero estas navigebla en la sektoro kiu fluas tra la urbo, kvankam akvotransportado ja iĝas pli kaj pli grava en la rivero Tietê malsupre (ĉe la rivero Paranao), kaj la rivero estas parto de la baseno de la Plata-Rivero.[8]

Ne ekzistas granda natura lago en la regiono, sed la rezervejoj Billings kaj Guarapiranga en la sudaj ĉeurbaj areoj estas uzataj por produktado de elektro, akvostokado kaj distraj aktivecoj, kiel navigado. La origina flaŭro konsistis ĉefe el ĉiamverdaj florplantoj. Abundas neindiĝenaj specioj, ĉar la milda klimato kaj la abunda pluvokvanto ebligas la disvastiĝon kaj kultivadon de multaj tropikaj, subtropikaj kaj moderklimataj plantoj, speciale la ĉieaj eŭkaliptoj.[9] La nordo de la municipo enhavas parton de la 7917 ha Ŝtata Parko Cantareira, kreita en 1962, kiu protektas grandan parton de la metropola San-Paŭlia akvodeveno. En 2015, São Paulo suferis gravegan sekegon, kiu kondukis kelkajn urbojn en la ŝtato startigi porciuman sistemon.[10]

Parkoj kaj biodiverseco redakti

 
Popola Parko (Municipa Parko Mário Pimenta Camargo) en Itaim Bibi, distrikto en la subprefektejo Pinheiros.

San-Paŭlo estas en "ekotona" areo inter tri biomoj: nome miksaj ombrofilaj arbaroj, densaj ombrofilaj arbaroj kaj cerrado; tiu lasta havis kelkajn plantospeciojn indiĝenajn de pampo en la urbo. Estis kelkaj specioj tipaj de ambaŭ biomoj, inter ili menciindas: araucaria, pitangueiras, cambucís, Handroanthus (ipês), jabuticabeiras, kokospalmoj Syagrus romanzoffiana, Byrsonima basiloba (muricís-do-campo), ktp.[11]

En 2010, San-Paŭlo havis 62 municipajn kaj ŝtatajn parkojn,[12] kiel la Ŝtata Parko Cantareira, parto de la Biosfera Rezervejo de San-Paŭlia Verda Zono kaj hejmo de unu el la plej grandaj urbaj arbaroj de la planedo kun 7 900 ha de etendo,[13] la Ŝtata Parko Fontes do Ipiranga, la Parko Ibirapuera, la Tietê Ekologia Parko, la Mediprotekta Areo Capivari-Monos, la Ŝtata Parko Serra do Mar, la Ŝtata Parko Villa-Lobos, la Popola Parko (Municipa Parko Mário Pimenta Camargo) kaj la Ŝtata Parko Jaraguá, listigita kiel Monda Heredo fare de Unesko en 1994.[14]

En 2009, San-Paŭlo havis 2 300 ha de verda areo, malpli ol 1.5% de la urba areo[15] kaj sub la po 12 m² por loĝanto rekomendita de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS).[16] Ĉirkaŭ 21% de la municipa areo estas kovrita de verdaj areoj, inkludante ekologiajn rezervejojn (datumoj de 2010).[17][18]

En la municipo eblas observi arbarajn birdojn kiuj kutime aperas printempe, pro la zono de indiĝena arbari kiu ankoraŭ ĉirkaŭas la metropolan regionon. Specioj kiel la ruĝventra turdo, la ornamtraŭpo (Thraupis ornata), la sulfurpitango kaj kolibroj estas la plej oftaj. Spite la enorma poluado, la ĉefaj riveroj de la urbo, nome Tietê kaj Pinheiros, estas hejmo de kelkaj specioj de naturaj bestoj kiel kapibaroj, akcipitroj, vaneloj, ardeoj kaj lutroj. Aliaj specioj troveblaj en la municipo estas la guazubira cervo, hurluloj, la dukolora tukano kaj la Nigra anambeo, Cephalopterus ornatus.[19]

Mediaj problemoj redakti

 
Fumnebulo super la horizonto de la Ibirapuera areo.

Aerpoluado en la urbo estas intensa,[20] ĉefe pro la alta nombro de aŭtoj kiuj cirkulas ĉiutage sur ties stratoj, avenuoj kaj aŭtovojoj. La Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) indikis limon de 20 mikrogramoj de partiklaj materio por kuba metro de aero kiel sekura jara averaĝo. En studo plenumita de la MOS inter ĉirkaŭ milo da urboj tra la tuta mondo en 2011, la urbo San-Paŭlo estis rangigita la 268a inter la plej poluataj, kun averaĝa indico de 38 mikrogramoj por kuba metro, indico multe super la limo indikita de la organizaĵo, sed pli malalta ol tiu de aliaj brazilaj urboj, kiel Rio de Janeiro (64 mikrogramoj por kuba metro).[21] Studo de 2013 trovis, ke la aerpoluado en la urbo okazigas pli da mortoj ol trafikakcidentoj.[22]

Aldone al la atmosfera poluado, la municipo suferas akrajn problemojn pro akvopoluado, ĉefe koncentrita en siaj du ĉefaj riveroj, nome Tietê kaj Pinheiros, kiuj estas tre degraditaj kaj estas kelkaj el la plej poluataj riveroj en la lando.[23] Tamen, ambaŭ trairas procezojn de purigadon, kaj la Tietê Projekto estis kreita en 1992 kaj jam kostis 2.7 mil milionojn da dolaroj.[24] En 2019, oni kreis La Projekton Novo Rio Pinheiros, dum administrado de Guberniestro João Doria, kies celo estas malpliigi la elŝarĝo de forĵetakvo en la alfluantoj, plibonigi la akvokvaliton kaj revivigi la riverbordojn ĉirkaŭ 2022.[25]

La problemo de elvilibra akvodisponeblo por la urbo - kaj por la metropolo, ĝenerale - estas ankaŭ priokupigan aferon: San-Paŭlo havas malmultajn akvofontojn ene de sia propra perimetro, kaj devas serĉi ĝin en foraj hidrografiaj basenoj. La problemo de akvopoluado estas pliakrigita ankaŭ pro la neregula okupado de akvobasenaj areoj, okazigita de urba etendo, kondukita de la malfacilo aliri al tero kaj al loĝado en la centraj areoj por la neriĉa loĝantaro[26] kaj asocia kun terena spekulado kaj malriĉigo de novaj subdividoj. Krome estas ankaŭ trotaksado de individua transporto super publika transporto – kio rezultas en la nuntempa indico de po pli ol unu vehiklo por du loĝantoj kaj en la gravigo de problemoj de media poluado.[27]

Historio redakti

 
Fondo de San-Paŭlo (1909), oleo surtola de Oscar Pereira da Silva. La jezuito Manuel da Nóbrega (centre) diras meson, dum Manuel de Paiva kaj José de Anchieta estas fone benante indiĝenojn. Kolekto de la Muzeo de Ipiranga.

La urbo fondatis la 25-an de Januaro 1554 fare de la jezuitaj misiistoj José de Anchieta kaj Manuel de Nóbrega, kiuj starigis misiejon - Colégio de São Paulo de Piratininga - por konverti la tupi-gvaraniajn indianojn.

San-Paŭlo oficiale urbiĝis en 1711. Ĝi ege kreskis dum la kafa periodo, komence en la malfrua 19-a jarcento, ĉefe pro ĝia avantaĝa situo apud la porto de Santos, tra kiu la plej multaj eksportaĵoj de la lando sendiĝis.

Post 1881, ondoj da enmigrintoj el Italio, Japanio kaj aliaj landoj alvenis en San-Paŭlo, komence por labori ĉe la grandegaj kafoplantejoj. La Semajno de Moderna Arto okazis en San-Paŭlo, inter la 11-a kaj la 18-a de februaro de 1922, en la Urba Teatro. Ĝi estis grava evento de la starto de la brazila Modernismo.

En la 20-a jarcento, samtempe kun la industria evoluo de la lando, multaj el ili translokiĝis al la ĉefurbo, kiu ankaŭ allogis novajn arojn de enmigrintoj, inkluzive de libananoj, armenoj, grekoj, judoj, ĉinoj kaj koreoj.

Vidindaĵoj redakti

Kulturo kaj socio redakti

La Karnavalo en San-Paŭlo (portugale: carnaval de São Paulo) estas unu el la grandaj eventoj de la karnavalo en Brazilo. Simile al la karnavalo en Rio-de-Ĵanejro oni ankaŭ okazigas konkurson de la sambolernejoj, kiu lokas en la Sambódromo do Anhembi la antaŭkarnavalajn vendredon kaj sabaton.

Ekonomio redakti

 
Entreprenistejo Centro Empresarial Nações Unidas en Marginal Pinheiros.

San-Paŭlo estas la industria kaj financa centro de la lando. Multaj firmaoj naciaj kaj mult-naciaj, inkluzivante la plej grandajn privatajn bankojn, havas siajn ĉefejojn en la urbo aŭ ĝia ĉirkaŭaĵo. San-Paŭlo estas la urbo kun la plej granda nombro de germanaj firmaoj ekster Germanio. Ĝia borso nomiĝas Bovespa, kaj ĝia financa kvartalo estas en Avenida Paulista.

Samkiel aliaj urbegoj en evoluantaj landoj ankaŭ San-Paŭlo ĉirkaŭiĝas per faveloj kaj havas altan krimoftecon.

Servoj redakti

Famuloj redakti

Mortintoj redakti

 
Panorama vido de la urbo


Esperanto en San-Paŭlo redakti

En 1909 okazis en San-Paŭlo la 2-a Brazila Kongreso de Esperanto.

En 1933 fondiĝis la Centro Esperantista de São Paulo, per iniciato interalie de Egon Schaden.

Esperanto Klubo Zamenhof estis fondita la 25-an de Januaro 1949, en São Miguel Paulista, kaj daŭrigas en senĉesa aktiveco ĝis nuntempe. Ĝi posedas propran sidejon kaj estas agnoskita de la subŝtata registaro kiel komunutila ekde 1955. Okaze de la ora (50-jara) jubileo estis eldonita memoriga revuo pri la historio de la klubo. La pioniro de la movado ĉi tie estas Osvaldo Pires de Holanda, kiu sukcesis arigi grupon da amikoj kaj kune kun ili estis elektita la jena unua estraro: prezidanto Osvaldo Pires de Holanda; vicprezidanto prof-o Isaac Carlos dos Santos Camargo; ĝenerala sekretario Pedro Radosavlhevitch; 1-a sekretario Vital Paula Dias; 2-a sekretario Darmy Mendonça; 1-a kasisto Januário Pricolo; 2-a kasisto Omar Coutinho Silva; propaganda direktoro Julião Garcia.

Dum la unuaj dudek jaroj elstariĝas la dediĉa laboro de Darmy Mendonça, Oscar Moreira Barros, José Martins Coelho, Osvaldo Pires de Holanda kaj Maria Margarida Barros. Jaroj poste, ekaperis pluraj kunlaborantoj sed inter ili elstariĝis Maria Margarida Barros. Jaroj poste, ekaperis pluraj kunlaborantoj sed inter ili elstariĝis Hérito da Silva Almeida, Antonio Cardoso de Sena, Joel Afonso Francisco kaj José Roberto Tenório da Silva.

Interfrata Esperanto-Klubo en 1953 estis fondita la 28-an de februaro, ĉe la strato Santo Amaro, 362, kies unua estraro estis: prezidanto Arnaldo Vianna; vicprezidanto Horacio Pereira dos Santos; 1-a sekretario Brumel A. Monteiro; 2-a sekretario f-ino Margherita Vernacchia; 1-a kasisto Mario Ghirello; 2-a kasisto Oscar Camanho; 1-a bibliotekisto Otacílio A. Teixeira; propaganda direktoro Euclides Vitor; direktoroj pri arto f-inoj Claudia Tecchio kaj Carmen Blat. Konsilantoj: Carlos Poledna, Humberto Tedesco kaj Luís Izzo.

Ankoraŭ en 1953, ĉirkaŭ kvindek lernantoj eklernis Esperanton ĉe la Kolegio Ateneo “Rui Barbosa”, grava eduka institucio de la kvartalo Penha en la ĉefurbo São Paulo. Gvidis la kurson s-ro Vinicius Braga Sale. En la sama kolegio estis fondita Interamika Esperanta Klubo la 31-an de januaro 1954, kies unua estraro estis: prezidanto Vinicius Braga Sales; vicprezidanto prof-o Gladys Del Buono Trama; sekretario Sergio Zacchia; kasisto Carlos Bevilacqua. Bedaŭrinde la grupo mallonge vivis.

Esperanta Grupo Adolfo Bezerra de Menezes (EGABEM) estis fondita la 1-an de Majo 1982, tuj post Osvaldo Pires de Holanda gvidis Esperanto-kurson en la spiritisma centro “Adolfo Bezerra de Menezes”. Li sukcesis entuziasmigi la lernantojn al kiuj li proponis la fondiĝon de la Esperanto-grupo, ideo bone akceptata de ĉiuj kaj kun la apogo de Luís Alberto Buceroni kaj F-ino Maria Ferreira Xavier la grupo instaliĝis en ĉambro kompleze cedita de la Spiritisma Centro Adolfo Bezerra de Menezes. La unua estraro estis: prezidanto Domingos José dos Santos; vicprezidanto Joel Moreira Augusto; sekretario Antenor da Silva Filho; kasisto Osvaldo Pires de Holanda kaj bibliotekisto José Zacarias Filho.. La grupo daŭrigas la aktivecon ĝis hodiaŭ.

En la klubaj kronikoj elstariĝis la jenaj grupanoj: Domingos José dos Santos, Joel Moreira Augusto, Gentil de Lima, José Carlos Marcondes Arantes, Odamir Feitosa de Sá Filho, Arnaldo Alves de Oliveira, Eduardo Magera kaj Neide Freitas.

Invitita de Arnaldo Alves de Oliveira, Osvaldo Pires de Holanda gvidis Esperanto-kurson ĉe spiritisma centro, dum unu jaro, en la kvartalo Santana. Osvaldo sugestis al la lernantoj la fondiĝon de Esperanto-grupo, la ideo estis bone akceptita de la plejmulto kaj tiamaniere, la 7-an de septembro 1993 okazis la fondiĝo de Esperanto-Grupo Verda Lumo ĉe la sidejo de “Unuiĝintaj Spiritismaj Societoj”, strato Gabriel Piza, 443, de kie ĝi translokiĝis al strato Alfredo Pujol, 77, sidejo de la Spiritisma Centro Manoel Bento. La unua estraro estis: prezidanto Luiz Henrique Rodrigues de Araújo; vicprezidanto Marcelo Ferreira Diniz; sekretario f-ino Márcia Regina Palmeira; kasisto José Eugênio de Lima; bibliotekisto Etevaldo de Souza Pereira. Pirituba Esperanto-Grupo fondiĝis la 15-an de novembro 1995 ĉe la sidejo de la Spiritisma centro Euripedes Barsanulfo, strato Alexis Carrel, 123, en la kvartalo Pirituba. La ĉefa aktivulo estas Luiz Henrique Rodrigues de Araújo.

Pirituba Esperanto-Grupo fondiĝis la 15-an de novembro 1995 ĉe la sidejo de la Spiritisma centro Euripedes Barsanulfo, strato Alexis Carrel, 123, en la kvartalo Pirituba. La ĉefa aktivulo estas Luiz Henrique Rodrigues de Araújo.

Referencoj redakti

  1. RMSP supera 20 milhões de habitantes, calcula Seade – economia – geral – Estadão. Estadao.com.br. Alirita 2012-12-01.
  2. Pico do Jaraguá Mountain Official Website. Picodojaragua.com.br. Arkivita el la originalo je 6a de Aprilo 2010. Alirita 17a de Aprilo 2010.
  3. Instituto Brazila de Geografio kaj Statistiko (IBGS). São Paulo. Alirita 1a de Septembro 2021.
  4. Áreas Urbanas no Brasil em 2015. Empresa Brasileira de Pesquisa Agropecuária (EMBRAPA). Alirita 27a de Julio 2020.
  5. About SP. Famousdestination.com. Arkivita el la originalo je 18a de Marto 2014. Alirita 22a de Julio 2014.
  6. Depollution of the Pinheiros River can be delivered in the 1st half of 2022
  7. Tietê River registers an increase in good water and a decrease in the pollution stain
  8. . São Paulo. Arkivita el la originalo je 1a de Februaro 2014. Alirita 23a de Majo 2015. Arkivigite je 2014-02-01 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-02-01. Alirita 2023-02-15.
  9. SP article. Pt.scribd.com. Arkivita el la originalo je 14a de Julio 2014. Alirita 22a de Julio 2014.
  10. Romero, Simon, "Taps Start to Run Dry in Brazil's Largest City", The New York Times, 16-a de februaro 2015.
  11. "Antes dos portugueses, SP teve floresta tropical, Cerrado e mini-Pantanal", BBC Brasil. (pt-BR)
  12. Parques Municipais (pt-BR). Prefeitura de São Paulo. Arkivita el la originalo je 2010-07-25. Alirita 20a de Marto 2010.
  13. Parque Estadual da Cantareira. Governo do Estado de São Paulo. Arkivita el la originalo je 2010-09-14. Alirita 18a de Septembro 2010.
  14. Parque Nacional Jaragua (pt-BR). UNESCO. Alirita 31a de Julio 2022.
  15. Paulistanos carentes de áreas verdes (pt-BR). Eco (22a de Januaro 2009). Alirita 27a de Junio 2009.
  16. Gazeta do Povo: Uma árvore por habitante, a recomendação mínima da OMS para as cidades (pt-BR) (23a de Marto 2016). Alirita 27a de Aprilo 2018.
  17. 3.º Seminário de Áreas Verdes (pt-BR). Prefeitura de São Paulo (2010). Alirita 28a de Aprilo 2018.
  18. Parque Raul Seixas completa 20 anos, com muita festa (pt-BR). Prefeitura de São Paulo (8-a de oktobro 2009). Alirita 28a de Aprilo 2018.
  19. Atlas Ambiental (pt-BR). Prefeitura de São Paulo (2002). Arkivita el la originalo je 2015-09-26. Alirita 11a de Oktobro 2014.
  20. (2003) “Air pollution and children's health in São Paulo (1986–1998)”, Social Science & Medicine 57 (11), p. 2013–2022. doi:10.1016/s0277-9536(03)00068-6. 
  21. Rio tem ar mais poluído que Cubatão e São Paulo, diz OMS. Veja Magazine (26a de Septembro 2011). Alirita 27a de Septembro 2013.
  22. Estudo aponta que poluição mata mais que o trânsito em São Paulo. G1 (24a de Septembro 2013). Alirita 27a de Septembro 2013.
  23. Rio mais poluído do País, Tietê é também o mais rico e populoso. O Estado de S. Paulo (22a de Septembro 2013). Alirita 27a de Septembro 2013.
  24. Leticia Mori (4a de Decembro 2017). Por que São Paulo ainda não conseguiu despoluir o rio Tietê?. BBC Brasil. Alirita 29a de Decembro 2017.
  25. Desenvolve SP investe R$ 70 milhões em obra do Novo Rio Pinheiros (pt-BR) (10a de Septembro 2020). Alirita 31a de Oktobro 2021.
  26. Whately, Marussia; Blauth, Fernanda; Weiss, Bruno; "Haverá água para todos?" en Le Monde Diplomatique Brasil, edição de janeiro de 2008; São Paulo: Instituto Pólis
  27. Carros de R$ 6 mil antecipariam apagão no trânsito. Notícias Terra (22a de Septembro 2007). Alirita 10a de Septembro 2011.

Literaturo redakti

  • Lawrence, Rachel (January 2010). Alyse Dar, ed. Brazil (Seventh ed.). Apa Publications GmbH & Co. / Discovery Channel. pp. 183–204.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo São Paulo en la angla Vikipedio.