Alexandre Levy (naskiĝinta la 10-an de novembro 1864 en San-Paŭlo; mortinta la 17-an de januaro 1892) estis brazila komponisto, pianisto kaj orkestrestro.

Alexandre Levy
Persona informo
Naskiĝo 10-an de novembro 1864 (1864-11-10)
en San-Paŭlo
Morto 17-an de januaro 1892 (1892-01-17) (27-jaraĝa)
en San-Paŭlo
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo komponistoĵurnalistopianisto
vdr

Vivo redakti

Lia juda familio devenis el Francujo kaj treege aktivis muzike, lia patro fondis la plej eminentan muzikaĵovendejon kaj estis mem klarnetisto. Alexandre Levy jam kiel dekdujarulo prezentis pianokoncertojn, kaj oni profetis al li karieron de solopianisto. Levy fondis en sia naskiĝurbo komence la Klubon Haydn, poste la Klubon Mendelssohn, kiuj sindediĉis al la flegado de klasika muziko.

En la brazilan muzikhistorion li eniris kiel verkinto de la Variações sobre um Tema Brasileiro, uu el la unuaj komponaĵoj, kiuj enprenis la muzikajn tradiciojn de Brazilo. La plej fama peco el tio estas Vem cá, Bitu. Per tio li estis pioniro de la „romantisma naciismo“, kiu regis en Brazilo dum la komenciĝo de la nova jarcento. Levy komponis ankaŭ pecojn de la brazila tango maŝiŝo. En 1887 li pasigis kelkan tempon en Parizo kaj studis ĉe Emile Durand. En la Suíte Brasileira [Brazila Suito] el 1890 unuan fojon aperas la termino samba en klasika orkestrokomponaĵo.