Mezoregiono estas subdivido de la brazilaj subŝtatoj kiu ekde 1998 kuntenas diversajn municipojn kun socialaj kaj ekonomiaj similoj. Ĝin kreis la Instituto Brazila de Geografio kaj Statistiko por statistikaj celoj, do ĝi ne estas politika aŭ administracia estaĵo.

Novorganizado ekde 2017 redakti

Região geográfica intermediária ("Meza geografia regiono") estas la nova klasifiko de Brazilo laŭ statistik-geografiaj regionoj enkondukita en 2017 de la Instituto Brasileiro de Geografia e Estatística, la Brazila Instituto de Geografio kaj Statistiko. Ĝi anstataŭigas la antaŭan klasifikon de mezoregionoj, kiuj enhavas plurajn pli malgrandajn unuojn. Kaj la malnovaj mezoregionoj kaj la novaj "mezaj geografiaj regionoj" havas neniun funkcion de regiona aŭtoritato kaj simple ekzistas por statistikaj celoj.

La klasifiko en mezoregionoj kaj mikroregionoj estis valida ekde 1989. La mezoregionoj unue estis identigitaj kaj poste dividitaj en pli malgrandajn regionojn, la mikroregionoj. Dum reorganizado de geografiaj regionoj, la proceduro estis inversigita: unue la regiões geográficas imediatas, t.e. la municípios (politikaj municipoj aŭ komunumoj) kuŝantaj rekte (imediata) plej proksime unu al la alia, estis determinitaj, kaj sekve estis grupigitaj al la rilataj mezaj, "nerektaj" geografiaj regionoj (região geográfica intermediária).

Pro historia dokumentado kaj ĉar la plej multaj geografiaj tekstoj pri Brazilo ankoraŭ uzas la konceptojn pri mezo- kaj mikroregionoj, en la esperantlingvaj tekstoj pri unuopaj municipoj principe ankoraŭ indikiĝas la mezo- kaj mikroregionoj kiel ili uziĝis inter 1998 kaj 2017.

Vidu ankaŭ redakti