Ferenc Fekete (kameraisto)

Ferenc Fekete, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fekete Ferenc estis hungara-brazilana kameraisto.

Ferenc Fekete
Persona informo
Naskiĝo la  27-an de marto 1914(nun 1914-03-27)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 24-an de julio 1981
en Brazilo San-Paŭlo (urbo) (Brazilo)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĉefkameraistofilmreĝisoro
vdr

Ferenc Fekete [1] naskiĝis la 27-an de marto 1914 en Budapeŝto, li mortis la 24-an de julio 1981 en San-Paŭlo (urbo) (Brazilo).

Biografio redakti

Ferenc Fekete abiturientis en 1933 en sia naskiĝurbo, poste li estis vickameraisto en la filma produktejo. Post 2 jaroj li estis jam kameraisto de kinoĵurnaloj. Ekde 1939 li faris jam longajn filmojn. Li edziĝis en 1941. Post la 2-a mondmilito li estis filmisto de la Etbienula Partio. En 1948 li disidis al Italio, post kvar jaroj li translokiĝis al Brazilo. En 1955 li fondis filman produktejon kune kun Rudolf Icsey, ili faris brazilajn filmojn.

Liaj elektitaj hungaraj filmoj redakti

  • A magyar falu mosolya (1938, mallonga filmo)
  • Porcelán (1940, mallonga filmo; premio en Venecia Bienalo)
  • Emberek a havason (1941-42; premio en Venecia Bienalo)
  • Örök melódiák (1947, mallonga filmo)

Liaj elektitaj brazilaj filmoj redakti

  • Simão o Caolho (1952)
  • Doutora é Muito Viva (1956, scenaristo)
  • Salário Mínimo (1970)
  • A Quadrilha do Perna Dura (1976)

Fontoj redakti