Felipe MASSA (São Paulo, 25-an de aprilo 1981 – ) estas brazila aŭtomobila konkursisto, ekde 2006, la konkursanto en la Ferrari-teamo en la Formulo-1. Ĝia plej bona sukceso estis la dua loko en 2008.

Felipe Massa
Persona informo
Naskonomo Felipe Massa
Naskiĝo 25-an de aprilo 1981 (1981-04-25) (42-jaraĝa)
en San-Paŭlo
Lingvoj brazilportugalaanglaitala
Ŝtataneco Brazilo
Subskribo Felipe Massa
Familio
Frat(in)o Eduardo Massa
Okupo
Okupo aŭtosportisto • piloto de F1
TTT
Retejo http://felipemassa.com.br/
vdr
Felipe Massa

Biografio redakti

Felipe Massa konkure ekgokartis en aĝo de 9 jaroj. En sia unua sezono, li atingis la 4-an lokon en la gokarta konkurso Paulista Micro. Li plu gokartis dum 7 jaroj, lia plej granda sukceso estis la 3-a loko en la brazila gokarta ĉampionado en 1997.

Li ekkonkursis per automobiloj en 1998 en la brazila serio Forma Chevrolet. Li finis la unuan sezonon je la 5-a loko, la sekvan li gajnis - kun tri venkoj en 10 raŭndoj.

Li alvenis en 2000 en Eŭropo por konkursi en la itala kaj eŭropa serio Forma Renault. Li venkis en ambaŭ serioj la ĉampionadon – en koloro de Cram Competition, li venkis en 8 konkursojn dum la sezono.

Li pludaŭrigis la konkursadon en 2001 en la euro-serio Forma–3000, kie kun Draco Competition venkis ses el ok konkursoj kaj tio kompreneble certigis por li la ĉampionan titolon. Li partoprenas kelkajn konkursojn en la Eŭropa Terenaŭto-Ĉampionado (ETC) kun Alfa Romeo. Je liaj kapabloj ekatentis la teamo Sauber Petronas de la formulo unu kaj ofertis al li testadan eblecon. Ili subskribis kontrakton por Formulo 1 de 2002. Tie li akiris 4 poentojn kaj la 12-an lokon. Pro liaj oftaj eraroj, Sauber ne plilongigis la kontrakton kun li, sed la gvidantoj de Ferrari ekapogis lin kaj tiel li eklaboris ĉe ili en la 2003-a sezono kiel testpiloto. Lia stilo, stirado pliboniĝis, tiel en 2004 - je instigo de Ferrari - Sauber denove kontraktis kun li. Massa kolektis en tiu sezono 12 poentojn kaj atingis la 12-an lokon. En 2005, Massa kolektis 11 poentojn kaj atingis la 13-an lokon.

Ĉar en 2005 Rubens Barrichello abrupte decidis ne plu konkursi ĉe Ferrari en 2006, Massa anstataŭigis lin. Li kolektis 80 poentojn kaj atingis la 3-an lokon en 2006. Pro lia konkursado en 2006, li ricevis en 2007 la trofeon Lorenzo Bandini.

En 2007, li kolektis 94 poentojn kaj atingis la 4-an lokon. Li venkis en 3 konkursoj dum la sezono de 2007, dum en 2008 jam 6 konkursojn kaj Massa iĝis la 2-a kun 97 poentoj.

Personaĵoj redakti

Felipe Massa estas geedziĝinta (2007), lia edzino estas Rafaela Bassi, kiu verŝajne naskos en novembro de 2009 ilian unuan gefilon.

Eksteraj ligiloj redakti