Formulo 1

(Alidirektita el Formulo Unu)

Formulo 1 (F1) estas konkursa kategorio en la regularo de FIA (Fédération Internationale de l'Automobile). Formulo Unu aŭ Grand-Premia aŭto-kurado estas laŭ multaj la pinto de aŭtosporto kaj ĉiukaze estas la plej altkosta sporto en la mondo. Ĝi konsistas el serio da (nun 19) konkursoj en kurejoj sur ordinaraj stratoj kaj specialaj aŭto-konkursejoj. Kvankam la centro de Formulo Unu estas sendube Eŭropo, kuradoj okazas ankaŭ en Ameriko, Azio kaj Aŭstralio.

Formulo 1
Nick Heidfeld kaj Nico Rosbergdum Grand Prix de Aŭstralio 2008
Disciplinoj
Monda ĉampioneco de pilotoj
Pokoalo de konstruistoj
Kulminaj konkursoj
Monda ĉampioneco ekde la jaro 1950
Pokalo de konstruistoj ekde la jaro 1958
Internacia federacio
Nomo: Internacia aŭtomobila federacio
Fondita: 1904
TTT: www.formula1.com
Rilataj paĝoj
Kategorio:Formulo Unu
v  d  r
Information icon.svg

Enhavo

HistorioRedakti

En sia historio, la serio evoluis el antaŭmilitaj Eŭropaj Grand-Premiaj kuradoj en la 1930aj jaroj. Reviviĝis aŭtosporto post la dua mondmilito, kaj tiam oni formaligis la ĉampionecon en 1950. Reguloj ŝanĝiĝis multe kiel ankaŭ pliboniĝis aŭto-teĥnologio, je la enkonduko de `flugiloj' kaj aerodinamika grund-efiko en la malfruaj 1970aj, kaj tiam en la 1980aj, la epoko de turbo-motoroj, kiam kuradis la plej forta aŭto-ligo de iam.

La malfruajn 1980ajn aperis multspecaj elektronikaj helpiloj, por ke stiristoj (de kelkaj nomataj "pilotoj") pli bone regu siajn trememajn maŝinojn, interalie aktivaj risortoj, nekrampaj bremsoj kaj tiro-stabiligo. Iujn evoluaĵojn inspiris modernaj strat-aŭtoj, kaj reciproke iuj, ekzemple aktivaj risortoj, inventiĝis por konkursoj kaj poste havebliĝis ĉe publiko. Ĉiukaze, spektantoj perceptis ke la evoluaĵoj neniigis la neceson por pilota kapablo kaj tial do en 1994 la F1-grupo devigis nature aerumitajn motorojn kaj forigis multe da helpiloj. Iom post iom kelkaj revenis je la konstato ke la teamoj malobeas la regulojn.

Nunaj reguloj de Formulo Unu postulas ke la aŭtojn konstruu la teamoj mem. La reguloj unikas en Formulo Unu. Ili postulas ke la aŭtojn drivu 3-litraj, normale aerumitaj motoroj. Ĉiuj aŭtoj havas motoron V-8, situanta inter la piloto kaj la malantaŭa akso, tipe havanta 800-ĉevalan povon. La aŭtoj, samkiel en la plimulto da klasoj de eksterarad-aŭtoj, havas grandajn flugilojn kiuj premas la aŭton al la strato, La subaĵo estas ebena, malkiel en antaŭaj epokoj, kiam invertita aerofolio kreis sub la aŭto spacon da malalta premo, por efike suĉi la aŭton al la strato. La aŭtoj konstruiĝas el miksaĵo de karba fibro kaj similaj malpezegaj (kaj multege altkostaj) materialoj, kun minimuma seka pezo de 500 kilogramoj. Laŭ regulo, la pneŭoj havas minimume tri sulkojn por malrapidigi la aŭtojn. (Glata pneŭo, sen sulkoj, plej bonus en sekaj kondiĉoj). La brulaĵon speciale rafinas la grandaj benzinaj korporacioj. Bremsoj estas karbo-fibraj diskoj. La aŭtoj estas arkitektitaj por minimuma pezo, kaj sekve, post la fino de la kurado estas esence forĵetindaj. Ferdinand Porsche diris, ke optimuma konkurs-aŭto disfalas ĉe la celo – alie ĝi havis nenecese fortan konstruon.

En pasintaj jaroj, troaĵo da aŭtoj venis por konkursi en F1, kaj teamoj devas meriti antaŭe por havi sian lokon sur la krado. Nun, la kostoj estas tiom altaj kaj la ebleco ne kuri ne plu estas praktika, tial do la organizaĵo kiu prizorgas la ĉampionecon (FOCA), vendas al teamoj la rajton konkursi en F1-kuradoj. Ĉiu teamo kurigas meze du aŭtojn en ĉiu kurado.

KuradojRedakti

 
aŭto McLaren de David Coulthard, dum la granda premio de Kanado en Montrealo en 1998

Semajnfino de kurado komenciĝas kutime vendredon, per libera praktiko dum kiu la pilotoj lernos la kurejon, kaj la teamoj eksperimentas pri la aŭtoj kaj determinas la plej bonajn aranĝojn por tiu kurejo. Meritado, por determini la ordon de la aŭtoj por la krado, okazas kutime sabaton. La pilotoj dum unu horo provas fari plej rapidan ĉirkaŭon, kaj la ordon oni fiksas laŭ ĉies plej rapidan ĉirkaŭiron. Okazas dum la semajnfino kuradoj en aliaj aŭtoklasoj por distri la spektantojn.

La kurado mem, kutime okazanta dimanĉan posttagmezon, komenciĝas per praktika ĉirkaŭo, post kiu la aŭtoj kuniĝas sur la "krado" laŭ la ordo en kiu ili meritis. Ili ekas je la komenc-signo situanta super la komenc-fina linio kaj konsistanta el kvin lumoj. Ĉiu brilas unu sekundon kaj ĉiuj malheliĝas, je kiam komenciĝas la kurado. La plimulto da kuradoj distancas 300 kilometrojn, kaj daŭras ne pli ol 2 horojn. Pilotoj haltas por freŝaj pneŭoj minimume unu fojon, kaj eble du aŭ tri fojojn. Decidi kiam halti kompare kun aliaj aŭtoj estas gravege - se kuranta piloto sekvas antaŭan aŭton kaj ne povas pasi, tiu eble haltus pli frue esperante ke kiam ili rekurados, ili povus kuri kiom eble plej rapide en libera aero, kaj tiel do povis pasi aliajn haltantajn aŭtojn.

Poentojn gajnas la pilotoj kaj teamoj ekskluzive pro ties rango en iu kurado. La gajninto ricevas 25 poentojn, duarangulo 18 poentojn, triarangulo 15, kvara 12, kvina 10, sesa 8, sepa 6, oka 4, naŭa 2 kaj deka 1. La jarĉampiono estas la piloto (aŭ por la konstruista ĉampioneco, la teamo) kun plej da poentoj.

Malgraŭ ĝia stato kiel la pinto de aŭtosporto laŭ buĝetoj kaj pilota lerto, oni ofte akuzas ke Formulo-Unu estas neekcita kompare kun malpli prestiĝaj kategorioj. La malsamoj de pilotaj kapabloj kutime negravas pro la relativaj rapidoj en la malsamaj konstruistoj, kaj pasado sur la kurejo maloftas pro la aerodinamiko; sekvantajn aŭtojn malbone efikas la fronta aŭto (tial do pasi estas tre riske kaj preskaŭ neniam okazas, krom se la sekvanta aŭto estas multe pli rapida ol la fronta).

Formulo Unu estas iomete pli obskura en Usono kompare kun ties preskaŭ tute enlandaj eksterarad-aŭtaj serioj (nun ekzistas du grandaj serioj, IRL kaj CART) kaj NASCAR, tamen laŭ buĝeto kaj tutmonda televida spektantaro, ĝi pli grandas ol ambaŭ. Taksoj pri la buĝeto por Ferrari dum 1999 estis ĉirkaŭ 240 milionoj da usonaj dolaroj, kaj eĉ Minardi, la plej malforta teamo, laŭdire elspezis 50 milionojn. Taksoj pri televida spektantaro estas po ĉirkaŭ 300 milionoj por ĉiu kurado.

ĈampionojRedakti

 
Kurojn la ŝtatoj verdaj gastigas, la malhelgrizaj gastigis

En 1950, mond-ĉampioneca Formulo Unu kreiĝis por pilotoj. En 1958, oni starigis ĉampionecon ankaŭ por konstruistoj.

Sezono ĉampiono Teamo de ĉampiono
(aŭto—motoro)
Pokalo de konstruistoj
(aŭto—motoro)
1950  Giuseppe Farina  Alfa Romeo ne ekzistis
1951  Juan Manuel Fangio   Alfa Romeo ne ekzistis
1952   Alberto Ascari   Ferrari ne ekzistis
1953   Alberto Ascari   Ferrari ne ekzistis
1954   Juan Manuel Fangio  Maserati
 Mercedes
ne ekzistis
1955   Juan Manuel Fangio  Mercedes ne ekzistis
1956   Juan Manuel Fangio   Ferrari ne ekzistis
1957   Juan Manuel Fangio   Maserati ne ekzistis
1958   Mike Hawthorn   Ferrari   Vanwall
1959   Jack Brabham   CooperClimax   CooperClimax
1960   Jack Brabham   CooperClimax   CooperClimax
1961   Phil Hill   Ferrari   Ferrari
1962   Graham Hill   BRM   BRM
1963   Jim Clark   LotusClimax   LotusClimax
1964   John Surtees   Ferrari   Ferrari
1965   Jim Clark   LotusClimax   LotusClimax
1966   Jack Brabham   BrabhamRepco   BrabhamRepco
1967   Denny Hulme   BrabhamRepco   BrabhamRepco
1968   Graham Hill   LotusFord   LotusFord
1969   Jackie Stewart   MatraFord   MatraFord
1970   Jochen Rindt   LotusFord   LotusFord
1971   Jackie Stewart   TyrrellFord   TyrrellFord
1972   Emerson Fittipaldi   LotusFord   LotusFord
1973   Jackie Stewart   TyrrellFord   LotusFord
1974   Emerson Fittipaldi   McLarenFord   McLarenFord
1975   Niki Lauda   Ferrari   Ferrari
1976   James Hunt   McLarenFord   Ferrari
1977   Niki Lauda   Ferrari   Ferrari
1978   Mario Andretti   LotusFord   LotusFord
1979   Jody Scheckter   Ferrari   Ferrari
1980   Alan Jones   WilliamsFord   WilliamsFord
1981   Nelson Piquet   BrabhamFord   WilliamsFord
1982   Keke Rosberg   WilliamsFord   Ferrari
1983   Nelson Piquet   BrabhamFord   Ferrari
1984   Niki Lauda   McLarenTAG-Porsche   McLarenTAG-Porsche
1985   Alain Prost   McLarenTAG-Porsche   McLarenTAG-Porsche
1986   Alain Prost   McLarenTAG-Porsche   WilliamsHonda
1987   Nelson Piquet   WilliamsHonda   WilliamsHonda
1988   Ayrton Senna   McLarenHonda   McLarenHonda
1989   Alain Prost   McLarenHonda   McLarenHonda
1990   Ayrton Senna   McLarenHonda   McLarenHonda
1991   Ayrton Senna   McLarenHonda   McLarenHonda
1992   Nigel Mansell   WilliamsRenault   WilliamsRenault
1993   Alain Prost   WilliamsRenault   WilliamsRenault
1994   Michael Schumacher   BenettonFord   WilliamsRenault
1995   Michael Schumacher   BenettonRenault   BenettonRenault
1996   Damon Hill   WilliamsRenault   WilliamsRenault
1997   Jacques Villeneuve   WilliamsRenault   WilliamsRenault
1998   Mika Häkkinen   McLarenMercedes   McLarenMercedes
1999   Mika Häkkinen   McLarenMercedes   Ferrari
2000   Michael Schumacher   Ferrari   Ferrari
2001   Michael Schumacher   Ferrari   Ferrari
2002   Michael Schumacher   Ferrari   Ferrari
2003   Michael Schumacher   Ferrari   Ferrari
2004   Michael Schumacher   Ferrari   Ferrari
2005   Fernando Alonso   Renault   Renault
2006   Fernando Alonso   Renault   Renault
2007   Kimi Räikkönen   Ferrari   Ferrari
2008   Lewis Hamilton   McLarenMercedes   Ferrari
2009   Jenson Button   Brawn GPMercedes   Brawn GPMercedes
2010   Sebastian Vettel   Red BullRenault   Red BullRenault
2011   Sebastian Vettel   Red BullRenault   Red BullRenault
2012   Sebastian Vettel   Red BullRenault   Red BullRenault
2013   Sebastian Vettel   Red BullRenault   Red BullRenault
2014   Lewis Hamilton   Mercedes   Mercedes
2015   Lewis Hamilton   Mercedes   Mercedes
2016   Mercedes

KurejojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti