National Association for Stock Car Auto Racing (Nacia Asocio por Varaŭta Kurado) estas Usona ligo por kurado de "var-aŭtoj," tio estas, aŭtoj kiuj similas fabrikitaj aŭtoj kiuj aĉeteblas je publiko, kaj arkitektitaj por nesporta uzado. Kvankam tio estas la baza ideo, post multa evoluado, praktike tiuj ĉi aŭtoj estas specife kreitaj por konkursoj, tamen havas similajn aspektojn je la strataŭtoj.

NASCAR
negocosporta ligo • sport-rega organizaĵo vd
Dum 1948 - nekonata/nuntempe
Jura formo privata firmao
Fondintoj Bill France vd
Sidejo Charlotte
Lando Usono
TTT Oficiala retejo
vdr

NASCAR kuradas sur tri specoj de kurejoj:

  • Superkurejo, la plej uzata formo, estas ovalforma kurejo kiu longas unu mejlon (1,6 km) aŭ pli;
  • Mallonga kurejo, ovalforma kurejo kiu longas malpli ol unu mejlo (1,6 km) Estas uzataj nur tri: Martinsville, Richmond, kaj Bristol;
  • Strata kurejo, kiu ne estas ovalforma. Nur du estas uzataj: Sears Point apud Sanfrancisko kaj Watkins Glen en Novjorkio. Nur tian ĉi kurejon uzas Formulo Unu.

La plej supra tavolo de NASCAR estas la serio de la Nextel-Pokalo, nomata pro sia patrono, poŝtelefona servo Nextel. Ĉiu ŝoforo gajnas poentojn depende de la rango je la fino de ĉiu kurado, ricevanta kromajn poentojn pro esti en la unua rango je la fino de iu ĉirkaŭiro. La sezono daŭras 36 kuradojn, de mezo de februaro ĝis la mezo de novembro.

La kvin plej notindaj kuradoj ĉiujare estas tiuj kuradoj nomataj la "juveloj de la krono," kaj konsistas el:

  • Daytona 500 (ĉ. 800 km) - plej granda - la unua kaj plej anticipata kurado ĉiujare. Okazas mezfebruare en Daytona, Florido.
  • Coca-Cola 600 (ĉ. 960 km) - plej longa - la maratona kurado, okazas la saman tagon de la Indianapolis 500, malfrumaje. Malmultaj ŝoforoj kuradas ĉe ambaŭ eventoj. (Antaŭe nomata World 600).
  • Brickyard 400 (ĉ. 640 km) - plej riĉa - Mezsomera kurado ĉe motorsporta mekao, Indianapolis Motor Speedway en Indianapolis, Indianao.
  • Southern 500 (ĉ. 800 km) - plej aĝa - Kurado havanta tre grandan tradicion, kaj omaĝas la radikojn de NASCAR en la sudaj usonaj ŝtatoj. La unuan dimanĉon en septembro. Okazas ĉe la Darlington Raceway, kiu longas 2198 metrojn, en Darlington, Sud-Karolino.
  • EA Sports 500 (ĉ. 800 km) - plej rapida - Ĉe la alabama kurejo Talladega fruoktobre. (Antaŭe nomata Winston Select 500)

Bildoj redakti


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti