Goodyear Tire and Rubber Company

Goodyear Tire & Rubber Company estas usona transnacia kompanio fabrikanta de pneŭoj fondita en 1898 de Frank Seiberling kun sidejo en Akron (Ohio). Goodyear fabrikas pneŭojn por aŭtomobiloj, komercaj kaj malpezaj kamionoj, motorcikloj, SUV-oj, kuraŭtoj, aviadiloj, farmekipaĵo kaj peza ter-mova maŝinaro. Ĝi faras ankaŭ pneŭojn por bicikloj, kaj revenis el rompo en la produktado inter 1976 kaj 2015.[1] Je 2017, Goodyear estas unu el la pinto de kvar pneŭfabrikantoj kun Bridgestone (Japanio), Michelin (Francio) kaj Continental (Germanio).[2]

Goodyear Tire and Rubber Company
negoco • entrepreno • publika kompanio vd
Dum 29-a de aŭgusto 1898 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia kompanio
Fondintoj Frank Seiberling vd
Sidejo Akron
Lando Usono
Dungitoj 63 000
Agokampo pneŭo
ISIN-kodo US3825501014
filiaj kompanioj Dunlop • Kelly-Springfield Tire Company • Goodyear (United Kingdom) • Cooper Tire & Rubber Company • Goodyear Aerospace • Goodyear Tire & Rubber Company of Canada • Goodyear Auto Service vd
Posedataj kompanioj Dunlop • Goodyear airships vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Nova sidejo de Goodyear.

La kompanio estis nomita laŭ usonano Charles Goodyear, inventisto de la vulkanizita kaŭĉuko. La unuaj pneŭoj Goodyear populariĝis ĉar ili estis tre facile elpreneblaj kaj postulis malmultan eltenadon.[3]

Kvankam Goodyear estis fabrikanta aerŝipojn kaj balonojn ekde la fruaj 1900-aj jaroj, la unua reklama aerŝipo Goodyear flugis en 1925. Nuntempe, ĝi estas unu el la plej rekoneblaj reklamikonoj en Usono.[4] La kompanio estas la plej sukcesa pneŭ-liveranto en la historio de aŭtoj de Formulo 1, kun pli da sukcesoj ol ajna alia pneŭ-liveranto.[5] Ili foriris el la sporta medio post la sezono de 1998. Ĝi estas la nura pneŭ-liveranto por la serio NASCAR.

Goodyear estis la unua tutmonda pneŭ-liveranto kiu eniris en Ĉinion kiam ĝi investis en pneŭ-fabriko en Dalian en 1994.

Goodyear estis komponanto de la Industria Averaĝo Dow Jones inter 1930 kaj 1999.[6] La kompanio malfermis novan tutmondan sidejon en Akron en 2013.

Notoj redakti

  1. "Goodyear Returns to Bicycle Tires". 2a de Marto, 2015. Alirita la 19an de Januaro, 2018 – tra www.bloomberg.com.
  2. "Leading tyre manufacturers". Tyrepress. 26a de Septembro, 2013. Alirita la 13an de Marto, 2018.
  3. O'Reilly, Maurice (1983). The Goodyear Story. Benjamin Company. pp. 13–21. ISBN 978-0-87502-116-4.
  4. Terdiman, Daniel. "Goodyear bids goodbye to blimps, says hello to zeppelins". CNET. Alirita la 30an de Decembro, 2014.
  5. "FormulaSPEED2.0 Arkivita el la originalo la 27an de Marto, 2012. Alirita la 29an de Decembro, 2011.
  6. "History of DJIA". globalfinancialdata.com. Arkivita el la originalo la 26an de Septembro, 2007.

Bibliografio redakti

  • Richard Korman. The Goodyear Story: An Inventor's Obsession and the Struggle for a Rubber Monopoly (2002)
  • Ronald P. Conlin; "Goodyear Advertising Research: Past, Present and Future" Journal of Advertising Research, Vol. 34, 1994. The real story of Goodyear.

Eksteraj ligiloj redakti