La aerŝipo estas aviadilo malpezas pli ol aero, direktebla aerostato, kies specifa pezo estas malpli ol tiu de la aero. La malgrandan specifan pezon certigis la pleniga gaso, kiu estis komence hidrogeno, sed pro ties bruliĝemo oni ŝanĝis ĝin al duoble peza heliumo.

Aerŝipo Zepelin-NT
Flugo de la unua zepelino super la Bodenlago la 2-an de julio 1900.
Moderna aerŝipo
USS Akron (ZRS-4) fluganta la 2-an de novembro 1931.
Epizodo de podkasto Kern.punkto pri aerŝipoj

Specoj de aerŝipoj redakti

  • nerigida aerŝipo, premostabila aŭ mola aerŝipo havas ŝtofan korpon, kiu estas samtempe ŝelo por gaso. Volumeno variiĝas de mil ĝis 7 mil kubaj metroj.
  • duonrigida aerŝipo similas la unuan, sed ĝi havas sube metalan truson, kiu malhelpas deformadon de korpo. En rigida kaj duonrigida sistemoj konstanteco de surfaca formo garantias redundan gastension. Volumeno variiĝas de 8 mil ĝis 35 mil kubaj metroj.
  • rigidŝela (aŭ rigidframa) aerŝipo, zepelino, havas metalan korpon. La gaso lokiĝas en gas-balonoj troviĝantaj sub la ŝelo. Volumeno povas atingi 200 mil kubajn metrojn.

La plej bonan aeroreziston havas la rigidŝela aerŝipo. Ĝian pason certigis motorpelita helico. La regadon en alto certigis la rega sistemo kaj parte elĵeteblaj aŭ moveblaj pezoj. Ĝi ne konvenas por rapida veturo pro la grandaj dimensioj (maks. rapido de 100 ĝis 150 km/h kaj alto ĝis 2000–3000 m). Aliaj malavantaĝoj estas la malfacila regado kaj alteriĝo. Ĝi ne toleras la troŝanĝiĝojn de la vetero. Avantaĝo estas, ke ĝi ne bezonas energion por resti en la aero.

Historio de la aerŝipo redakti

La aerŝipo evoluis el la nedirektebla balono, ĉar oni bezonis direkteblajn aerveturilojn. Oni ekuzis cigarformajn aerŝipojn pro la bona aera rezisto. Ekde tiam oni uzis la esprimon aerŝipo anstataŭ balono. La direktado restis nesolvata ĝis malkovro de la vapormaŝino.

La unua vera aerŝipo „Giffard I“ provflugis la 24-an de septembro de 1852, ĉirkaŭ 50 jarojn antaŭ la unua motorflugo de aviadilo. Ĝin konstruis Henri Giffard kaj estis movita per 2,2 kW (3 ĈP)-a vapormaŝino, peza nur 45 kg. La flugo okazis de Parizo al Trappes tra 27 kilometroj. La rapido estis ĉirkaŭ 9 km/h kaj la flugalto estis ĝis 1800 m. La longbalono, en kiun Giffard konstruis la vapormaŝinon, estis 44 m longa kaj havis la volumenon de 2.500 kubaj metroj. Gondolo kaj motoro pendiĝis sur trabo sub la balono. Ĝi estis direktita per triangula velo. En 1857, Giffard volis efektivigi sian duan veturon, sed la veturilo detruiĝis. En 1872, Paul Haenlein germana inĝeniero atingas rapidon de 18 km/h, per gasmotoro. En 1884 oakzis flugo per elektromotora aerŝipo kun povumo de 6,25 kW (8,5 ĈP) dum 23 minutoj, atingante 7,6 kilometrojnkaj alton de 300 m. En 1885, Konstantin Eduardoviĉ Ciolkovskij verkis ankaŭ pri tutmetala aerŝipo. En 1895/1896 estis skizita la unua rigida aerŝipo de Dávid Schwarz en Berlino kun ligna skeleto kaj alumina ŝelo. Li mortis dum la testa veturo en 1897. Post morto de Schwarz (Ŝvarc), la patenton aĉetis en 1898 Ferdinand von Zeppelin kaj kiu ekis la produktadon de pasaĝerlivera aerŝipo el aluminio kaj interna rigida skeleto. Per tiuj aerŝipoj ebliĝis la vojaĝo inter Eŭropo kaj Ameriko super la oceano. La aerŝipa veturado floradis ĝis komenco de la 1930-aj jaroj. La velkadon kaŭzis la katastrofo de la grandega aerŝipo Hindenburg, kun pleniga gaso da hidrogeno. Post tio la aerŝipo malaperis el la aero kaj la lokon okupis la aviadiloj. Ĝi aperis nur post ĉeso de la malvarma milito. La ĉefa uzmaniero de la aerŝipoj hodiaŭ estas la rundflugoj, aera reklamado, observaj, esploraj taskoj.

Partoj de aerŝipo redakti

(tipo Zepelino, laŭ Esperanta Bildvortaro)

  • pasaĝera nacelo kun pasaĝeraj kajutoj
  • pilota kajuto (pilotejo)
  • alteriĝa bufro
  • observado-platformo
  • aeruma kapoto de aeruma ŝakto
  • ŝelo
  • ekstera ŝeltavolo
  • gaso-ĉeloj
  • flanka motornacelo
  • posta motornacelo
  • aerŝipa helico
  • aerŝipa pobo
  • empeno
    • supra direktaĝo
    • direktalo
    • triborda enpenaĝo
    • empenalo
    • empenerono (emperono)
    • direkterono
  • ankrad-turo por aerŝipoj

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti