Esperanta Bildvortaro estas verko de Rüdiger Eichholz, la traduko de la fama germana Das Duden Bildwörterbuch. Ĝi estas same ampleksa kaj valora kiel Plena Ilustrita Vortaro (PIV). Eichholz longdaŭre laboris proksime ĉe Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE), li estis la prezidanto de ties Terminologia Fako, ankaŭ ano de Akademio de Esperanto. Pro malŝato flanke de veraj fondintoj de Terminologia Esperanto-Centro (TEC) de Universala Esperanto-Asocio (UEA), li estis dum la TEC-periodo prisilentata kaj nerespektata. Eichholz estis ankaŭ aŭtoro de Pekoteko (PerKomputora Termino-Kolekto) unue sur slipoj, poste en teksta editilo.
Kovrilpaĝo de Esperanta Bildvortaro, 1988Priskribo: "la moderna vortaro de la interetna lingvo : en kiu la terminoj por 25000 objektoj estas difinitaj per bildoj"