La projekto Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, (STEB) estis lanĉita en 1998 de la redakcio de la tiama gazeto Eventoj, kaj celis redisponigi la antaŭe aperintan, sed jam ne plu haveblan sciencan kaj teknikan fakan literaturon en cifericigita, diĝita formo, por libere redisponigi ilin en interreto.

Celo kaj motivo redakti

La skanado kaj signorekonado de human-scienca literaturo estas simple realigebla, sed tiu de la teknika literaturo - ofte eldonita en malbonkvalita kelk-ekzemplera formo, kun figuroj, konektoskemoj, ekvacioj jam postulis multe-multe pli grandan tempoinveston (plurfoje eĉ retajpadon...) kaj fakajn konojn.

STEB enhavas pli ol mil dosierojn en multaj sciencaj fakoj. La biblioteko estas trovebla en la retejo de Budapeŝta Esperanto-Centro Eventoj ĉe Eventoj.hu

Krom la skanitaj, rekte entajpitaj kaj per hiperligo konektitaj materialoj en STEB estas deponitaj ankaŭ multaj artikoloj el plej diversaj numeroj de Scienca Revuo.

Historio redakti

La projekton STEB inter 1998-2010 gvidis Szilvási László, la ĉefa kunlaboranto estis Mészáros István, sed multe helpis ĉiuj tiuperiodaj laborantoj de la oficejo de Eventoj: s-inoj Kollár Lejla, Vári Csilla, kaj kelkaj aliaj helpantoj.

La establon kaj funkciigon de STEB certigis/-as kaj financis la Esperanto-Centro Eventoj kaj la “Fondaĵo Eszperantó„ en Hungarujo.

La interreta biblioteko estas uzebla senpage.

Eksteraj ligiloj redakti