Hungario

senmarborda regno en centra Eŭropo, apud Aŭstrio, Slovakio, Ukrainio, Rumanio, Serbio, Kroatio, kaj Slovenio
(Alidirektita el Hungarujo)

HungarioHungarujo (hungare Magyarország [MAdjarorsag])[1] estas lando en Mez-Eŭropo. Najbaraj landoj estas Slovakio, Ukrainio, Rumanio, Serbio, Kroatio, Slovenio kaj Aŭstrio.

Hungario
Magyarország

Flago de Hungario

Blazono de Hungario

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Isten, áldd meg a magyart
Situo
suverena ŝtatolando sen maralirolando • OECD-lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Budapeŝto
Oficiala(j) lingvo(j) hungara
Uzata(j) lingvo(j) slovaka lingvo, slovena lingvo, hungara lingvo, hungara signolingvo
Plej ofta(j) religio(j) katolikismo kaj protestantismo
Areo 93,033 km²
- % de akvo 0,74 %
Loĝantaro 9 603 634 (2022)
Loĝdenso 105 loĝ./km²
Horzono +1
UTC+2 (marto ĝis oktobro)
Interreta domajno hu
Landokodo HU
Telefona kodo 36
Plej alta punkto Kékestető
Plej malalta punkto Gyálarét
Politiko
Politika sistemo Parlamenta demokratio
Ŝtatestro Katalin Novák
Ĉefministro Viktor Orbán
Nacia tago 20-a de aŭgusto
Sendependiĝo disde Aŭstrio 31-a de oktobro 1918
Ekonomio
Valuto forinto (HUF)
MEP laŭ 2011
– suma $ 140.3 mlrd
– pokapa $ 14.050
vdr

La ĉefurbo de Hungario estas Budapeŝto (kun 1.702 mil loĝantoj). Aliaj grandaj urboj estas Debrecen (212 mil), Miskolc (212 mil), Szeged (182 mil), Pécs (177 mil).

El 10.0 milionoj loĝantoj de la lando 99% estas hungaroj. La plej disvastiĝintaj religioj estas katolikismo kaj protestantismo. Hungario estas membro de Eŭropa Unio, NATO, UNO kaj Visegrada grupo.

Geografio redakti

Hungario kuŝas en baseno (geomorfologio), nomita Karpata baseno. Tio determinas la riverojn: ĉiuj riveroj fontas eksterlande kaj estas 2 elfluantaj riveroj Danubo kaj Tiso. Tamen ekzistas nura enlanda rivero Zala.

La lando estas variaĵoj de ebenaĵoj, montetaroj kaj ne tro altaj montaroj. La plej malalta punkto estas ĉirkaŭ 85 m, la plej alta en Kékes 1014 m.

Menciindaj lagoj estas Balatono, Fertő (kiun la ŝtatlimo distranĉis), Velence (lago), fine artefarita Tiso-lago.

Vidindaĵoj redakti

En la listo de la Monda Heredaĵo de UNESKO estas 8 lokoj en Hungario (la datoj signifas la registradon al la listo):

  • en Budapeŝto:
    • bordo de la rivero Danubo kaj la mezepoka fortikaĵ-kvartalo en urboparto Buda, kun la pontoj, monto Gellért, urboparto Tabán kaj la Parlamentejo, 1987
    • avenuo Andrássy, kondukanta de Erzsébet tér (Placo Erzsébet) ĝis Hősök tere (Placo de herooj), 2002
  • en okcidenta Hungario:
    • Benediktanaj abatejo kaj preĝejo en Pannonhalma, la Monumento pri Miljariĝo, la Stacioj de la Kruco kaj la Kapelo Sankta Maria, 1996
    • areo de Lago Fertő/Neusiedlersee (kune kun Aŭstrio), 2001
  • en suda Hungario:
    • komplekso de frukristanaj monumentoj en urbo Pécs, la tombeja halo kun pentritaj kameroj, 2000
  • en orienta Hungario:

Ankaŭ lago Balatono kun Malgranda Balatono estas konata inter aliaj kulturhistoriaj kaj naturaj heredaĵoj.

Politiko de Hungario redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Politiko de Hungario.

Prezidento de la Respubliko estas elektata de la parlamento por 5 jaroj, tiu rolo estas nur reprezenta, la vera potenco estas en la manoj de la parlamento. La ĉefministro (gvidanto de ministroj) respondecas pri la agado de la registaro. Li elektas la ministrojn kaj decidas pri iliaj demisioj.

La Registaro de Hungario (hungare Magyarország Kormánya) estas la plenuma povo en Hungario. Ĝi estas gvidita fare de la ĉefministro, kaj konsistas el diversaj ministroj. La ĉefministro estas elektita fare de la Nacia Asembleo. La ĉefministro estas kutime la gvidanto de la plej granda partio en parlamento. La ĉefministro nomumas la ministrojn de la registaro kaj estas la sola kiu povas demisii ilin. La registaro estas kontrolita kaj kontrolita fare de la prezidanto kaj parlamento.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nacia Asembleo de Hungario.

La parlamento estas unukamera, kaj havas 386 anojn. La parlamentaj balotadoj okazas po 4 jaroj, kaj la partioj devas atingi minimume 5 %-ojn por havi la rajton pri reprezentado en la parlamento.
Plimulton en Hungario havas la koalicio de la Asocio de Junaj Demokratanoj (hungare Fiatal Demokraták Szövetsége, mallonge Fides) kaj la Kristana-demokratia Popola Partio (Kereszténydemokrata Néppárt, KDNP).

Konstitucia juĝejo 15-membra povas defii leĝojn, kiuj ne konformas al la konstitucio.

Administra subdivido redakti

La lando Hungario estas dividita je 19 departementoj:

La ĉefurbo Budapeŝto estas aparta departemento, tamen ofte la administrado estas komuna kun Pest.

En la sistemo de la Eŭropa Unio Hungario havas 7 regionojn:

  • Meza Hungario (konsistas el Pest departmento)
  • Meza Transdanubio (konsistas el Fejér, Komárom-Esztergom kaj Veszprém departmentoj)
  • Okcidenta Transdanubio (konsistas el Győr-Moson-Sopron, Vas kaj Zala departmentoj)
  • Suda Transdanubio (konsistas el Baranya, Somogy kaj Tolna departmentoj)
  • Norda Hungario (konsistas el Borsod-Abaúj-Zemplén, Heves kaj Nógrád departmentoj)
  • Norda Ebenaĵo (konsistas el Hajdú-Bihar, Jász-Nagykun-Szolnok kaj Szabolcs-Szatmár-Bereg departmentoj)
  • Suda Ebenaĵo (konsistas el Bács-Kiskun, Békés kaj Csongrád departmentoj)

Historio de Hungario redakti

 
Hungario, 1867-1920
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Hungario.

Hungaraj triboj alvenis al la baseno de Karpatoj sub la gvido de la ĉeftribestro Árpád. Tio okazis en fino de la 9-a jarcento (895, nome Patrujokupo). En 907 la okcidentanoj atakis la hungaran teritorion, sed la armeo de la madjaroj venkis. Poste la hungaroj plurfoje (komisiite kelkfoje de fremdaj reĝoj) prirabis okcidentaeŭropajn urbojn. Tio daŭris ĝis la jaro 955, kiam germanoj haltigis la hungarojn en la batalo de Augsburg. La ŝtato Hungario kun sia reĝo elformiĝis en la jaro 1000 aŭ 1001, kiam la papo donis kronon por la reĝo Stefano la 1-a (Stefano la Sankta). Hungario iĝis forta, sendependa lando (fine de la 11-a jarcento estis okupita Kroatio, kiu iĝis parto de Hungario ĝis la 20-a jarcento). La lasta viro de la Arpad-dinastio mortis en 1301, poste en Hungario regis diversaj dinastioj.

En 1241-42 atakis la landon mongolaj trupoj. En 1456 ĉe Nándorfehérvár Johano Hunyadi (pron. hunjadi) venkis kontraŭ la grandega turka armeo, provizore gardanta sendependecon de la Hunara Reĝlando.

La ora epoko de Hungario finiĝis en la 16-a jarcento, kiam la hungaroj malvenkis en bataloj kontraŭ la turkoj,(1526, batalo de Mohács). La lando estis dividita je tri partoj inter Aŭstrio, la Otomana Imperio kaj Transilvanio. Aŭstrio ekokupis la tutan landon fine de la 17-a jarcento. En 1848 komenciĝis liberecbatalo kontraŭ la aŭstroj, kiu estis superita per helpo de rusaj trupoj. Sed tio antaŭhelpis la interkonsenton (legu pli) kun la Habsburgoj kaj kondukis al estigo de Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1867. Hungario partoprenis en la 1-a Mondmilito je la flanko de la aŭstroj kaj pro tio ĝi perdis grandan parton de sia teritorio.

Hungario sendependiĝis de Aŭstrio la 31-an de oktobro 1918 kun burĝa registaro. Tiu registaro ne volis surpreni la pli novajn postulojn de la Entento kaj transdonis la potencon al la socialistoj kaj komunistoj. Hungario batalis sola kontraŭ la malamikoj, sed en 1919 Rumanio invadis la landon. Oni antaŭhelpis la enpotenciĝon de Miklós Horthy (guberniestro de Hungario de 1920 ĝis 1944) kaj la lando konsolidiĝis. Hungario partoprenis en la 2-a Mondmilito denove je la flanko de la germanoj (kiuj eĉ okupis la landon en 1944) kaj Hungario perdis ĉirkaŭ 1 miliono da homoj (multajn judojn) kaj valoregojn de la lando. La sovetaj trupoj invadis Hungarion aŭtune de 1944 kaj tute liberigis la landon de faŝistoj printempe de 1945.

La komunistoj en 1948 denove transprenis la tutan regadon kaj regis en Hungario kiel Hungara Popola Respubliko ĝis 1956, kiam la 23-an de oktobro ekis liberecbatalo kontraŭ Sovetio kaj por la sendependa Hungario, gvide de Imre Nagy, ĉefministro. Sovetaj trupoj superis la batalantojn la 4-an de novembro, sub la ombro de la Sueza-krizo. Post la malvenko de la revolucio iĝis ĝenerala sekretario de la komunista partio János Kádár. Mortis 3000 personoj. Fuĝis al eksterlando pli ol 200 000 personoj. Kádár ekzekutigis Imre Nagy en 1958. Kádár solidigis la landon per eksterlandaj fortoj (sovetaj trupoj kaj monhelpo). Hungario iĝis post la 1970-aj jaroj dependa de la eksterlandaj monhelpoj, kio devigis por reformoj. Fine de la 1980-aj jaroj fortiĝis la demokrata movado kaj en 1990 oni organizis liberan parlamentan balotadon, en kiu venkis kristandemokratoj, konservativuloj (kiel en 1998). En la jaroj 1994, 2002 kaj 2006 venkis la socialisma partio en la parlamentaj balotadoj. En la parlamentaj elektoj de 2010 venkis la dekstra organizaĵo Fidesz-KDNP, akirante pli ol 2/3 de la parlamentaj lokoj.

Kulturo redakti

La germanlingva teatra vivo komenciĝis en la 18-a jarcento kaj ankaŭ nun ekzistas en Hungario.

Hungario kaj Esperanto redakti

  • La Hungaria Esperanto-Asocio, mallongigite HEA (hungare: MESZ, Magyarországi Eszperantó Szövetség) estis Societo de Hungaraj Esperantistoj inter 1902 kaj 1906, Hungara Esperanto-Organizaĵo 1906-1911, Hungara Tutlanda Esperanto-Asocio 1911-1950, Tutlanda Esperanto-Konsilantaro 1950-1955, Hungara Esperanto-Asocio 1960-1991, kaj ekde 1991 Hungaria Esperanto-Asocio estas kultura organizaĵo, kiu subtenas kaj helpas la instruadon de lingvo Esperanto, kaj por tio ĝi eĉ mem organizas kursojn, programojn, respektive ankaŭ kadre de internacia kunlaboro ĝi helpas la lingvoinstruadon.
  • Hungara Esperanto-Kongreso (en iuj jaroj ankaŭ nomata Hungaria kaj Hungarlanda) estas nacia kunveno de esperantistoj en Hungario, kiu okazas ekde 1912. La komencaj kongresoj estas interrete kompare bone dokumentitaj, poste ankoraŭ estas grandegaj informtruoj, tamen ĝi publikiĝu en espero de kumune eblas plikompletigi la informojn.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. [1] Arkivigite je 2014-03-28 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti

Literaturo redakti

  • Nemzetközi Almanach, Kossuth, 1961
  • Egyetemes Lexikon, agyar Könyvklub, 1994, ISBN 963 8185 87 1
  • Magyarország, Panoráma, Hatodik átdolgozott kiadás, sen eldonjaro
  • la ceteraj referencoj troveblas en pli supre en Eksteraj ligiloj