Hungara runoskribo

alfabeto por la hungara lingvo, uzata ekde la Mezepoko

La hungara runoskribo (hungare rovásírás ĉizoskribo, noĉoskribo) estas la malnova skribo de hungaroj, precipe uzita en Transilvanio. La nomo runoskribo venas pro la simileco al la ĝermanaj runoj, sed ekzistas nenia parenceco inter la du alfabetoj.

Hungara runoskribo

Tipo

Alfabeto
Epoko ne konata nun
Deveno

Malnovturka skribo
 → Hungara runoskribo

Unikoda intervalo

Ankoraŭ ne en Unikodo

ISO 15924 Hung
natura skribsistemo
Dum 12-a jarcento - nuntempe
vdr
Vonyarcvashegy runoskribe

Historia rigardo je skribado de la hungaroj redakti

La hungara reĝlando uzis oficiale la latinan abocon, latinan lingvon por skribi dokumentojn jam ekde akcepto de kristanismo en 1000. Sporade jam aperis uzo de latina aboco por skribi hungarajn lingvonotojn ekde la sama tempo (unua pruvaĵo: 1055, fondiĝa letero de Tihany).

Trovitaĵoj redakti

Oni trovis hungarajn runojn preskaŭ senescepte en Transilvanio, kie uzis tiun ĉi skribmanieron la hungaroj en Transilvanio, la t. n. sikuloj. La plej unuaj skriboj restis gravuritaj sur malmola surfaco kiel sur muro de preĝejoj. De antaŭ la 16-a jarcento restis nur nomoj skribitaj per tiu metodo.

Oni trovis tekston en ĉi tiu skribo sur pergamena antaŭmetita folio de Nurenberga presaĵo el 1483, kiu nun troviĝas en la hungara nacia muzeo de Budapeŝto. La 45 literoj tie nomiĝas "littere Siculorum", kio indikas la devenan lokon.

Plia teksto estis trovita en kirko de Csíkszentmihály, kiu jam en 1731 estis menciita de Kunics en sia verko "Dacica Siculia" konata nur el kopioj.

trezoro de Nagyszentmiklós redakti

La oraj artaĵoj, t.n. trezoro de Nagyszentmiklós - malkovrita en 1799 - havas surskribojn en runoskribo, sed ne en la hungara runoskribo. Kelkaj sciencistoj supozas, ke ĝi estis antaŭulo de la hungara runoskribo, sed tion pruvas nenio.

Trajtoj redakti

La hungarajn runojn oni skribis de dekstre maldekstren. Ili estas verŝajne parencaj al Orĥon-runoj, kiuj estis skribitaj tienreene, t. e. laŭ ŝanĝiĝanta skribdirekto. La similecon al la orĥona skribo jam rimarkis G. Nagy en 1890.

 

Politikaj aferoj redakti

La origino kaj uzofteco de la hungara runoskribo estas politike traplektitaj en Hungario. La hungaran runoskribon uzas ofte tre-dekstraj politikaj movadoj por montri siajn prahungarajn sintenojn.

Komence de la 21-a jarcento en Hungario la runoskibo populariĝas, paralele al fortiĝo de ekstrem-dekstrula politika partio Jobbik. La surskriboj jam aperis ankaŭ surstrate kiel oficialaj ŝildoj de komunumoj, danke al tiu politika partio.

Literaturo redakti

  • Hans Jensen. (1969) “G. Die altungarische Schrift, paĝoj 416-420”, Die Schrift. Berlino: VEB Deutscher Verlag der Wissenschaften. germane

Eksteraj ligiloj redakti