Ŝablono-Diskuto:Informkesto skribo

Ĉi tiu ŝablono estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Předłoha:Infokašćik pismo » el alia lingva sekcio de Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3715143 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)

Pri du kamponomoj en la informkesto Skribo redakti

Mi proponas ŝanĝi du esperantajn kamponomojn en la ŝablono pri la skriboj. Miajn rimarkigojn kaŭzis la uzo de ŝablono en la Ŝava alfabeto.

1. "Parolataj lingvoj" -- tio ne bone aspektas kiam temas pri alfabeto. Mi proponas "Uzata por lingvoj", aŭ (se necesas ŝpari lokon) simple "Por lingvoj".

2. "Devenaj sistemoj" -- tio sonas ambigue, la leganto hezitas, ĉu temas pri deveno de la koncerna sistemo, aŭ pri ties posteularo. Normale "Kio estas via deveno?" temus pri via origino, do havus la kontraŭan direkton. (Fakte, tuj apude aperas la kamponomo "Deveno" kiu ĝuste ĉi tiu praula signifo.) Pli klara estus "Idaj sistemoj" (kiel en la angla "Child systems"), aŭ simple "Idoj".

--Sergio 10:38, 3 Dec. 2011 (UTC)

Saluton, Sergio. Mi ĵus reviziis vian ŝanĝon. Sed mi krome devis korekti kelkajn artikolojn, kiuj ankoraŭ uzis la malnovan parametron "devenaj", ĉar subite la koncerna teksto ne plu estis videbla. Por tiaj kazoj estus pli bone uzi tiel nomatajn alternativajn parametrojn. Bedaŭrinde la helposistemo ne enhavas informon pri tio, eble ĉar la scio pri tio ankoraŭ ne tre disvastiĝis. La sintakso aspektas kune kun la parserila funkcio jene:
{{#if:{{{devenaj|}}}{{{idoj|}}}|
{{!}} Idaj sistemoj
{{!}} {{{devenaj|}}}{{{idoj|}}}
}}
Eble mi ja foje ie aldonu ion pri tio al la helpopaĝaro. Sed momente mi ne havas ideon, kiel mi formulu tion. Bonvolu atenti, ke tio nur estas ekzemplo. Do, vi ne devos denove enmeti la malnovan parametron. Amike --Tlustulimu 16:46, 4 Dec. 2011 (UTC)
Dankon, Tlustulimu.

Kiom mi komprenis, vi ŝanĝis la uzojn de la ŝablono, kaj sekve la kroma parametronomo jam ne estas necesa, ĉu?

Mi havas du kromajn demandojn:

1. La kampoj

Idaj sistemoj     |{{{idoj}}}
Fratinaj sistemoj |{{{fratinaj}}}
Parencaj sistemoj |{{{parencaj}}}

malhavas spaceton post la disigilo |, kontraste al ekz-e

Unikoda intervalo | {{{unikodo}}}
Unikoda nomo      | {{{unikoda nomo}}}

Mi ne komprenis, kio regas ĉi tiun aranĝon. La angla ŝablono estas ĝuste aranĝita.

2. Mi ne komprenis, kiel oni redaktas la faktajn argumentojn de ŝablon-voko. Ekz-e kiel oni aldonu la "Unikodan nomon" "shavian"?

--Sergio 12:25, 5 Dec. 2011 (UTC)

Saluton, Sergio. Do vi ĝuste komprenis, ke la kroma parametro ne necesas nun.
@1: La menciita spaceto inter | kaj la koncerna parametro malgravas.
@2: La uzado de "Unikoda nomo" ne videblas en la ŝablona ekzemplo. Bedaŭrinde mi ne scias, de kie oni povus ricevi informojn pri "shavian". Mi en 2008 tradukis la anglan ŝablonon suprasoraben kaj ĉijare kreis laŭ tiu la esperantan. Bedaŭrinde nun la angla ne (plu) havas ekvivalenton de "Unikoda nomo" kaj uzas iun bazan ŝablonon. Eble ni ja povos forigi la parametron. Amike --Tlustulimu 15:32, 6 Dec. 2011 (UTC)
Reiri al la paĝo "Informkesto skribo".