Hungaria Asocio de Esperantistaj Pedagogoj
La Hungaria Asocio de Esperantistaj Pedagogoj - hungare Eszperantista Pedagógusok Magyarországi Egyesülete - estas la landa asocio de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) en Hungario. Ĝi estas faka sekcio de Hungaria Esperanto-Asocio.
Juna Amiko Redakti
Aparte menciinda "infano" de la esperantistaj instruistoj en Hungario estas la revuo Juna Amiko de ILEI, kiun en novembro 1972 en Hungario lanĉis la instruisto Géza Kurucz kaj kiu baldaŭ havis vastan internacian legantaron. Géza Kurucz kun kelkaj aliaj instruistoj vidis la similspecajn revuojn je dispono por la lernantoj de aliaj lingvoj, komprenis la valoron aperigi ion similan en Esperanto, kaj konvinkis la ILEI- kaj HEA-estraranojn pri tio. Li redaktis la revuon regule de 1973 ĝis 1981, kiam li transdonis ĝin al Oldřich Kníchal, slovako vivanta en Hungario. Li redaktis ĝin ĝis 1986, kiam li transdonis la stafetan bastonon al alia eksterlandano vivanta en Hungario Stefan MacGill el Nov-Zelando. Kiam en 1996 tiu sentis kreskon de aliaj ILEI-taskoj, Géza precize en tiu jaro emeritiĝis el lernejestra posteno; li denove ĉefredaktis la revuon ĝis 2004 kaj de 2005 kunlabore kun Stefan MacGill la duonon de la revuo, kiu tiam ricevis duoblan amplekson de 52 paĝoj. Komence de 2011 75-jara Géza Kurucz anoncis sian deziron retiriĝi, en 2013 Stefan MacGill fariĝis vic-prezidanto de UEA kaj forlasis sian postenojn de prezidanto de ILEI kaj ĉefredaktisto de Juna Amiko. Sekvis lin en tiu ofico Stano Marček el Slovakio, membro de la Akademio de Esperanto. Stefan MacGill same kiel deko da aliaj personoj daŭre estas kunlaboranto de la revuo.