Okcidenta Transdanubio
Okcidenta Transdanubio, origine hungare Nyugat-Dunántúl estas unu el la 7 regionoj de Hungario. Komence de 2019 en la statistika regiono vivis 989 343 loĝantoj[1] sur areo de 11 328 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 87 loĝantoj/km².
Okcidenta Transdanubio | |||
---|---|---|---|
Regiono | |||
regiono de Hungario [+] | |||
Lando | Hungario | ||
- koordinatoj | 47° 41′ 3″ N, 17° 38′ 6″ O (mapo)47.68416666666717.635Koordinatoj: 47° 41′ 3″ N, 17° 38′ 6″ O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 11 328 km² (1 132 800 ha) [+] | ||
Areo | 11 328 km² (1 132 800 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 989 343 [+] (1-a de januaro 2019) | ||
Denseco | 87,34 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
Okcidenta Transdanubio | |||
Vikimedia Komunejo: Western Transdanubia [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Geografio
redaktiRegiono Okcidenta Transdanubio situas en la okcidenta parto de Transdanubio (aŭ de la lando). Ĝi konsistas el departementoj Győr-Moson-Sopron, Vas (Hungario) kaj Zala. Ĉefurbo, samtempe la plej granda urbo estas Győr. Aliaj pli gravaj urboj estas Szombathely, Zalaegerszeg, Nagykanizsa kaj Sopron. La teritorio konsistas ĉefe el montetaroj. krome el montaroj, montoj, fine el ebenaĵo. Norde la Danubo fluas, alfluanto estas Rába, Zala (rivero) fluas al Balatono.
Historio
redaktiLa regionoj (pli frue nekonataj en Hungario) estis kreitaj post la aliĝo de Eŭropa Unio. Ĝi estis postulo, sed ankaŭ nun la regionoj havas rolojn nur en la statistiko. Tiu landoparto evoluis jam dum la Romia Imperio. Post la mezepoko la regiono estis batalejo kontraŭ la turkoj dum pli ol jarcento. Pro la montetoj en Zala ofte nur vilaĝetoj kreiĝis. La agrikulturo evoluis en ĉirkaŭaĵo de Győr, kie ankaŭ la industrio establiĝis, nuntempe oni produktas aŭtojn.
Trafiko
redaktiAŭtovojo kaj fervojo trairas la regionon el Budapeŝto al Vieno tra Győr. Pli sude aŭtovojo kaj fervojo atingas urbon Nagykanizsa el Budapeŝto.
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- oficiala hompaĝo Arkivigite je 2018-09-02 per la retarkivo Wayback Machine