Nagykanizsa

hungara urbo

Nagykanizsa [nadjkaniĵa], en esperanto Nadjkaniĵo, estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala (havanta departementorajton), fine en Distrikto Nagykanizsa, kies centro estas.

Nagykanizsa
urbo kun departementaj rajtoj (1990–)
Hungaria urbo Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Devizo: Nagy álmok, nagy lehetőségek, Nagykanizsa.
Administrado
Poŝtkodo 8800
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 42 502  (2024) [+]
Loĝdenso 286 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 27′ N, 17° 0′ O (mapo)46.45583333333316.9975Koordinatoj: 46° 27′ N, 17° 0′ O (mapo) [+]
Areo 148,4 km² (14 840 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Nagykanizsa (Hungario)
Nagykanizsa (Hungario)
DEC
Situo de Nagykanizsa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nagykanizsa [+]
vdr
Urbodomo de Nagykanizsa
Kazerno de Nagykanizsa
Malnova domo nomata "ferhomo" en Nagykanizsa

Historio

redakti

La urbo estis loĝata jam dum la neolitiko, bronzepoko, ferepoko, poste keltoj, romianoj kaj avaroj alvenis. La unua hungara mencio okazis en 1245 en formo ăterra Knysa, la fortikaĵo aperis en dokumento en 1323. Dum la mezepoko ĝi estas kamparurbeto. En 1532 la turkoj detruis, en 1600 okupis kaj la komunumon kaj la fortikaĵon. Dum la turka erao ĝi estis grava loko kaj centro de regiono. En 1690 oni reokupis la urbon. En 1703 la fortikaĵo plene estis malkonstruita. Dum la historio la urbo estis ankaŭ rivalo de Zalaegerszeg.

Fine de la 19-a jarcento la supre menciita fervojo ekfunkciis. Prosperis la komercado, kiun la packontrakto en 1920 interrompis. La urbo trovis sin ne tro for de la novaj landlimoj.

En la urbo funkcias teatro, 10 da bazlernejoj, 6 da mezlernejoj kaj 1 altlernejo.

Transporto

redakti

Nagykanizsa situas en valo de kanalo Principális, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Balatono-Zagrebo-Adriatiko, aŭtoŝoseo en la sama direkto preteriras.  

Vidindaĵoj

redakti

Urbodomo de Nagykanizsa

 
Preĝejo Sankta Jozefo en Nagykanizsa

romkatolika Preĝejo de Sankta Jozefo (Nagykanizsa)

romkatolika Preĝejo Koro de Jesuo (Nagykanizsa)

romkatolika Preĝejo Vizito de Maria (Nagykanizsa)

romkatolika Preĝejo Sankta Pompilio (Nagykanizsa)

romkatolika Preĝejo Patrono de Hungaroj (Nagykanizsa)

romkatolika Preĝejo Ĉieliro de Maria (Nagykanizsa)

Tombokapelo Inkey

Kalvinana preĝejo (Nagykanizsa)

Luterana preĝejo (Nagykanizsa)

Hospitala kapelo (Nagykanizsa)

Famuloj

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famuloj naskiĝintaj en Nagykanizsa.

Politiko

redakti

La nuna urbestro estas László Balogh (Fidesz-KDNP).

La urba asembleo, elektita en 2019, konsistas el 15 membroj (1 urbestro, 10 rekte elektitaj kaj 4 kompens-listaj membroj). La asembleo estas dividita en ĉi tiujn politikajn partiojn kaj aliancojn:[1]

Partio Sidlokoj Nuna urba asembleo
Opozicia koalicio 8                
Fidesz-KDNP 7                

La opozicia koalicio konsistas el la koalicio de DK-Jobbik-LMP-MSZP-Momentum.

Esperanto

redakti

Tie okazis la 74-a kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda en 2001.

Ĝemelurboj

redakti

  Ŝiĝjaĝŭang, Ĉinio

  Akko, Izraelo

  Čakovec, Kroatio

  Gleisdorf, Aŭstrio

  Kazanlak, Bulgario

  Covasna, Rumanio

  Kanjiĵa, Serbio

  Puchheim, Germanio

  Salo (Suomio), Suomio

  Togliatti, Rusio

Referencoj

redakti