Kanjiĵa
Kanjiĵa (serbe Кањижа, hungare Magyarkanizsa) estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Banato (tamen en regiono Baĉka). La hungaroj ŝatas uzi la formon Kanizsa (kaniĵa). Ankoraŭ 12 vilaĝoj apartenas al la municipo.
Kanjiĵa | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbeto vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 24420 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 9 871 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 130 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 4′ N, 20° 3′ O (mapo)46.06666666666720.05Koordinatoj: 46° 4′ N, 20° 3′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 80 m [+] | ||||
Areo | 76,1 km² (7 610 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Kanjiža [+] | |||||
Bazaj informoj
redakti- Areo: km²
- Loĝantaro: 10 200[kiam?]
- Poŝtkodo: 24420
- Telefonprefikso: +381 24
Situo
redaktiLa vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Tiso, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Szeged-Senta, la lasta estas proksime. Kontraŭe troviĝas tra la ponto Novi Kneĵevac.
Historio
redaktiLa komunumo estis loĝata dum la bronzepoko. La hungaroj okupis la Karpatan basenon en 895, kiuj trovis tie terfortikaĵon. La unua mencio devenis latine el 1093 en formo Cnesa (knesa). La tataroj, poste la turkoj faris senhoma la vilaĝon en 1241 kaj en la 16-a j.c. La kristana armeo venkis la turkojn en 1686, la regiono iĝis limgarda zono apartenanta al la Habsburga Imperio ĝis 1751, poste krona regiono Tiso. En 1773 la komunumo iĝis kampurbo havanta ankaŭ rajton pri pramo kaj apartenis al Bács-Bodrog. La urbeto prosperis el la agrikulturo. Dum la bataloj en 1849 la urbeto forbruliĝis. Post la rekonstruo ankaŭ la industrio trovis lokon (muelejoj, fajencouzino).
En 1912 kuracbanejo kaj nova urbodomo konstruiĝis, ĉar la urbo havis jam rangon pri konsilantrajto. En 1918 taĉmentoj de SHS (=Serba-Kroata-Slovena Reĝlando) okupis la urbon kaj kun okupitaj regionoj de Pécs, Baja kaj aliaj ili proklamis respublikon. Ekde 1920 ĝi apartenis al SHS, ekde 1929 kiel Jugoslavio. Apud la urbo oni fondis vilaĝojn kun serboj por malgrandigi la hungaran plimulton. Inter 1941-1944 la hungara armeo okupis la urbon. Post 1960 oni minis nafton. Inundo okazis en 1970.
Vidindaĵoj
redakti- ortodoksa preĝejo
- katolika preĝejo omaĝe al Sankta Paŭlo
Famuloj
redakti- Aladár Fenyő, Emil Fenyő kaj József Sziklay, hungaraj aktoroj
- Ferenc Baráth, hungara grafikisto
- József Beszédes 1787-1852 hungara inĝeniero, hidrologo
- Tibor Harsányi, hungara-franca komponisto
- József Nagy (pantomimisto)
- Péter Lékó, hungara ŝakisto
- Ottó Tolnai, hungara poeto