Ottó Tolnai, hungare Tolnai Ottó estas hungara poeto, verkisto kaj tradukisto.

Ottó Tolnai
Persona informo
Tolnai Ottó
Naskiĝo 5-an de julio 1940 (1940-07-05) (83-jaraĝa)
en Kanjiĵa
Lingvoj hungaraserba vd
Ŝtataneco JugoslavioSerbio vd
Alma mater Universitato de Novi Sad vd
Profesio
Okupo poeto • ĵurnalistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ottó Tolnai naskiĝis la 5-an de julio 1940 en Magyarkanizsa, kiu ĝuste tiam rehungariĝis ĝis 1944, poste la urbo apartenis al Jugoslavio, al aŭtonoma regiono Vojvodino.

Biografio redakti

Ottó Tolnai frekventis hungarlingvan gimnazion en Senta, poste universitaton en Novi Sad, poste li plulernis en universitato de Zagrebo. En 1961 li estis redaktoro de hungarlingva periodaĵo en Novi Sad. Baldaŭe li fondis novan periodaĵon. Inter 1974-1994 li apartenis al stabo de hungara dissendo de Radio Novi Sad. En la 2000-aj jaroj li redaktas revuon, kiu fondiĝis en Veszprém. Li ricevis premion Kossuth en 2007, pli frue ankaŭ aliajn (ankaŭ jugoslavian) premiojn.

Verkaro (selekto) redakti

En sia versromano Ómama egy rotterdami gengszterfilmben (2006), inspirita de partopreno en poezia festivalo Roterdama, li mencias Esperanton. Liaj verkoj estas tradukitaj al germana, franca, serba lingvoj, ekzemple Lorand Gaspar tradukis al la franca lingvo.

Fontoj redakti