Kráľovský Chlmec

urbo de Slovakio

Kráľovský Chlmec, hungare Királyhelmec [kirAjhelmec], germane Helmenz [helmenc] estas urbo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov.

Kráľovský Chlmec
hungare: Királyhelmec, germane: Helmenz
urbo
Kráľovský Chlmec
Blazono
Oficiala nomo: Kráľovský Chlmec
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Košice
Distrikto Distrikto Trebišov
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Dolný Zemplín
Situo Kráľovský Chlmec
 - alteco 130 m s. m.
 - koordinatoj 48° 25′ 53″ N 21° 58′ 22″ O / 48.43139 °N, 21.97278 °O / 48.43139; 21.97278 (mapo)
Areo 23,808 km² (2 380,8 ha)
Loĝantaro 7 862 (31.12.2007)
Denseco 330,23 loĝ./km²
Unua skribmencio 1214
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 077 01
Tel. prefikso +421-56
Kodo 528447
Aŭtokodoj TV
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Vikimedia Komunejo: Kráľovský Chlmec
Retpaĝo: www.kralovskychlmec.sk
Portalo pri Slovakio
Sinagogo

Situo redakti

Kráľovský Chlmec situas sur ebenaĵo, laŭ la ĉefvojo Slovenské Nové Mesto-Čierna nad Tisou, la fervojo preteriras en la sama direkto. Košice troviĝas 90 km.

Historio redakti

La komunumo estis loĝata antaŭ la hungara erao. Ĝia unua mencio skribe estis en 1214, tiam la bienoj apartenis al episkopejo de Vác. La tataroj detruis la regionon en 1241. Familio Pálóczi konstruis burgon kun reĝa permeso en la 15-a jarcento, sed en 1548 oni malkonstruis ĝin. Baldaŭe burgo konstruiĝis, kiu verŝajne pro la konstantaj militoj detruiĝis. Okazis pesto en 1709 kaj ĥolero post pli ol 100 jaroj. En 1897 hospitalo, en 1907 1676 ŝtata lernejo ekfunkciis. En 1910 en la urbeto loĝis 2725 da loĝantoj (2719 hungaroj). Ĝis 1919 la urbo apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Bodrogköz. Poste la regiono apartenis al Ĉeĥoslovaka respubliko, dume inter 1938-1944 rehungariĝis laŭ la Arbitracio de Vieno, kiu deklaris tion, ke tiuj komunumoj, kie hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 2001 loĝis tie 8031 da homoj precipe hungaroj.

 
Ĉonkavaro

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

Ĝemelurboj redakti