Slovenské Nové Mesto

Slovenské Nové Mesto estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en distrikto Trebišov. La nomo signifas Slovaka Nova Urbo.

Slovenské Nové Mesto
hungare: Kisújhely, germane: Slowakisch-Neustadt
municipo
La ŝtatlimo disigas la urbon (flava linio)
Oficiala nomo: Slovenské Nové Mesto
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Košice
Distrikto Distrikto Trebišov
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Zemplín
Ebenaĵo Orientslovaka ebenaĵo
Najbaras kun Sátoraljaújhely
Rivero Roňava
Situo Slovenské Nové Mesto
 - alteco 102 m s. m.
 - koordinatoj 48° 24′ 02″ N 21° 40′ 09″ O / 48.40056 °N, 21.66917 °O / 48.40056; 21.66917 (mapo)
Areo 13,382 km² (1 338,2 ha)
Loĝantaro 1 071 (31.12.2008)
Denseco 80,03 loĝ./km²
Unua skribmencio 1918
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 076 33
Telefona antaŭkodo +421-56
Aŭtokodoj TV
NUTS 543756
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Vikimedia Komunejo: Slovenské Nové Mesto
Retpaĝo: www.slovnovemesto.szm.com
Portalo pri Slovakio
La stacidomo

La vilaĝo situas en la proksimeco de Bodrog, laŭ la ĉefvojo Trebišov-Kráľovský Chlmec, laŭ fervojo Košice-Ungvár.

La unua skriba mencio devenis el 904, kiam hungaroj setlis ĉe Bodrog. La tataroj detruis la komunumon en 1241. Poste la komunumo refondiĝis kune kun abatejo iomete for de la ruinoj, ĉar dum la historio Bodrog ofte inundis. Ĝi ricevis rangon urbo en 1261, havanta fortikaĵon. La bienoj apartenis ekde 1351 al litova princo, kiu setligis rutenojn. La fortikaĵo detruiĝis en 1558 laŭ ordono de Habsburgoj, la sendefenda urbo suferis en 1566 rabadon kaj detruadon de turkoj. Hajdukoj de Stefano Bocskay vivadis en la urbo ekde 1605. En 1697 en la tuta regiono - ankaŭ ĉi tie - okazis ribelo kontraŭ Habsburgoj. En la 18-a j.c. alvenis judoj, kiuj precipe komercadis, dume la urbo iĝis departementejo de Zemplén, la departementa domo konstruiĝis en 1768. En 1739 pesto, en 1831 ĥolero, en 1834 tertremo, en 1845 inundo okazis. La fervojo konstruiĝis el Miskolc en 1871, post unu jaro al Ungvár kaj Kassa. La ĉeĥoj okupis la urbon en 1919, iom poste la tiama hungara ruĝa armeo reokupis la regionon, poste retiriĝis, kredante al Antant, kiu promesis kompense retiriĝon de rumanoj. Fine en 1920 la naskiĝanta Ĉeĥoslovakio pretendis fervojan linion el Rumanio. Tial Sátoraljaújhely estis distranĉita, la norda parto kun la fervojo apartenas al la nuna Slovakio, - havanta la nomon Slovenské Nové Mesto - , la suda parto kun la urbocentro restis hungara. Ambaŭ partoj iĝis limotrapasejoj.

Inter 1938-1945 la du urbopartoj unuiĝis, en 1944 la judoj estis deportitaj.

En 2001 la vilaĝo havis 1072 da loĝantoj, el ili 927 slovakoj kaj 130 hungaroj. Kiel iama parto Sátoraljaújhely, la vilaĝo apartenas al vinkultura regiono de Tokaj. Ekde 2008 Hungario kaj Slovakio apartenas al zono de Ŝengeno, la limoj inter du urbopartoj malaperis.

Vidindaĵo estas katolika preĝejo, iama sinagogo el la 19-a j.c.