Tokaj estas urbo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Tokaj, kies centro ĝi estas. Tokaj estas nomdonanto de vinregiono, kiu estas ankaŭ Monda Heredaĵo.

Tokaj
urbo
Tokajcivertanlegi1.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hungario
Departemento Borsod-Abaúj-Zemplén
Subregiono Tokaj
Adreso Rákóczi út 54.

3910 Tokaj

Poŝtkodo 3910
Telefonkodo (+36) 47
Kodo laŭ KSH 18306
Retpaĝaro www.tokaj.hu
Politiko
Urbestro (ekde [kiam?]) György Posta
Demografio
Loĝantaro 4 419  (1-a de januaro 20105)[1]
Loĝdenso 171,12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 7′ N, 21° 25′ O (mapo)48.12138888888921.4125Koordinatoj: 48° 7′ N, 21° 25′ O (mapo)
Alto 127 m
Areo 28,19 km² (2 819 ha)
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Situo de Tokaj
Situo de Tokaj

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Tokaj, Hungary [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Welterbe.svg
Strato en Tokaj

GeografioRedakti

Tokaj situas inter vulkana monto Tokaj kaj kunfluejo de riveroj Bodrog kaj Tiso (kontraŭe situas Rakamaz), laŭ ĉefvojo kaj fervojo Miskolc-Nyíregyháza.

Historio de la urboRedakti

Tokaj estis menciita unufoje en 1067 kiel regioneto. Oni menciis la komunumon mem en 1353 kun nomo Tokaj. Ĝia unua fortikaĵo estis el tero, kiu estis detruita dum la mongola invado de Hungario. Post la invado italoj alvenis. En la 14-a jarcento jam estis tie ŝtona fortikaĵo.

Komence ĝi apartenis al Diósgyőr, poste ĝi iĝis en 1450 posedaĵo de la Hunyadi-familio, poste tiu de Szapolyai. Danke al enspezoj de la fama vino, Tokaj iĝis kampurbo, la loĝantaro kreskis. La fortikaĵon detruigis en 1705 la hungara Ferenc Rákóczi la 2-a pro nekonata kaŭzo.

Post la Interkonsento ĝi evoluis en paco, sed tion rompis la du mondmilitoj. En 1944 okupis ĝin la germanoj poste la Ruĝa Armeo.

Tokaj rericevis sian urban rangon nur en 1986, kiu helpis la evoluon. La interna urbo de Tokaj havas ĉarmajn historiajn konstruaĵojn. La urbo mem estas parto de la Monda kulturheredaĵo.

VinberojRedakti

Vinberoj estis kultivataj tie ekde la tempo de la keltoj kaj Romianoj. En la 11-a kaj 13-a jarcentoj la reĝoj de Hungario invitis fakulojn pri vitikulturo el Francio kaj Italio. En la 17-a jarcento la vino de Tokaj estis jam konata kiel „la vino de reĝoj kaj la reĝo de vinoj.” (Tiun eldiron oni atribuas la Ludoviko la 16-a, la „Sun-reĝo” de Francio.) Nur blankaj vinoj estas produktataj tie: furmint, hárslevelű, szamorodni, kaj la prestiĝa aszú. La marko „Tokaji” estas internacia-jure protektata.

 
Placo en Tokaj
 
Aerfoto pri palaco en Tokaj

VidindaĵojRedakti

FamulojRedakti

ĜemelurbojRedakti

ReferencojRedakti

  1. Magyarország közigazgatási helynévkönyve, 2015. január 1. (magyar és angol nyelven). Központi Statisztikai Hivatal, 2015. szeptember 3. (Hozzáférés: 2015. szeptember 4.)

Eksteraj ligilojRedakti