József Benedek (inĝeniero)

József Benedek [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Benedek József estis hungara inĝeniero, hidrologo.

József Benedek [1] naskiĝis la 15-an de aprilo 1876 en Tokaj. Li mortis la 3-an de aŭgusto 1941 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Benedek akiris diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1897. Post siaj studoj li laboris en privataj aŭ ŝtataj laborejoj. Li partoprenis en konstruado de fervojoj en Bosnio, poste li okupiĝis pri planado de hidrologiaj laboroj (kanaloj, kluzoj). En 1912 li doktoriĝis, estis li la unua hidrologia doktoro. Li okupiĝis pri plenaj hidrologiaj temoj en Karpata baseno. Liaj sugestoj estis faritaj ofte nur post jardekoj de sia morto (akvoenergia centralo en Tiszalök aŭ en Váh). Inter 1934-1937 li havis postenon en agrikultura ministerio, poste li pensiuliĝis.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Kamarazsilipek fenékszerkezetének szilárdsági vizsgálata (1910)
  • Átlós rendszerű zsilipkapu (Diagonalaj kluzo-pordoj), (1913)
  • A soroksári Dunaág vízierőtelepeinek előzetes üzemterve (1919)
  • A Duna 1926. évi árvize a Dráva-torok tájékán (Inundo de Danubo en la jaro 1926 ĉe enfluo de Dravo), (1932)

Fontoj redakti