Kluzo
akvobaro en kanalo aŭ rivero
Kluzo povas esti striktasence:
- mallarĝa parto de kanalo aŭ rivero, kies ekstremoj estas provizitaj per pordoj, kaj kiun oni uzas por levi aŭ mallevi ŝipon
- akvobaro, provizita per pordo, uzata por kreo de artefarita niveldiferenco de la akvo.
Kaj metafore:
- Kluza prokurilo
- En figura signifo la termino estas uzata por la babilprotokolo Jabber.
- En Interreto kluzo estas interfaco destinita por konekti du komputilajn retojn. [1] Angle: gateway, protocol converter, France: passerelle, Hispane: pasarela, Ruse: шлюз
Laŭ Francisko Azorín kluzo estas Akvobarilo funkciebla en kanalo, rivero, por konservi nivelon de la akvo k. faciligi la navigadon.[2] Li indikas etimologion el la latina exclusa (fermita), el claudere (fermi).[3]
Komparu kun: ŝiplifto
-
Vido de la Gatun-kluzo en la Panama Kanalo.
-
Modelo de la Baraĵo Tri Gorĝoj: maldekstre, la baraĵo; apud ĝi ŝiplifto kun sia propra kanalo; dekstre la kvin kluzoj.
-
La levebla pordego de la granda, pli malnova kluzo en la Kanalo Wesel-Datteln
-
Kluzo de la Gezhouba baraĵo de Jiĉang (Ĉinio)
-
Ekzemplo de kluzo regulanta la akvonivelon de la kanalo Chesapeake kaj Ohio along la Potomako.
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Kluzo en Komputada Leksikono
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 113.
- ↑ Azorín, samloke.